Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas malfacile prononcebla?

de Terurĉjo, 2008-marto-10

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-10 22:28:27

Estimataj samideanoj!
Hodiaŭ en rusa forumo oni kritikis Esperanton, asertante,
ke ĝi estas malfacile prononcebla, ĉar tiaj vortoj, kiel "vidpunkto", "altkreska", "pendŝnuro", "malnovaĵscienco"
estas praktike neprononceblaj por plimulto da homoj de ĉiuj landoj. Oni asertis, ke neprononcebleco estas ĉefa barilo
de disvastiĝo de Esperanto tra la tuta mondo kaj ĝia fonetika sistemo estas teruro por ĉiuj popoloj.
Min interesas, ĉu vere diverslingvaj homoj
ne povas eldiri multajn vortojn kaj pro tio
rifuzas uzadon de Esperanto?

Bonvolu respondi al mia demando, por ke mi povu defendi
la lingvon internacian. Krome, mi fakte interesiĝas pri la prononcebleco, ĉar mi parolas la vortojn senprobleme.

Dankon anticipe, Terurĉjo.

eb.eric (Montri la profilon) 2008-marto-10 23:31:43

Mia respondo estas ĉi tie.

awake (Montri la profilon) 2008-marto-11 01:31:28

Mi pensas, ke tio ne estas grava problemo. Estas vere, ke Esperanto havas nur unu sonon por ĉiu litero, Tamen, estas multa fleksebleco. Ekzemple, en Esperanto, la r sono estu kiel la hispana r (unu trilo). Sed, Multaj homoj ne povas elparoli tion ĝuste. Ne gravas. Se vi parolos la anglan r, aŭ la francan r, aŭ la hispanan rr, vi estos komprenita. Ja, vi faru nur unu sonon por ĉiu litero, sed vi povas fari tion laŭ via kapablo.

Mi kuriozas, kiuj sonoj ili ne povas elparoli? Ĉu la problemo estas la sonoj aŭ la kunmetaĵoj de sonoj? Ŝajnas al mi ke, se oni povus elparoli izolajn sonojn, oni povus elparoli ilin kune per praktikado.

Ankaŭ, plej el la sonoj ekzistas en la plej uzitaj okcidentaj lingvoj. Esperanto estas ege pli facila ol la anglan, la germanan, la hispanan, ktp.

Ankaŭ, Estas multaj esperantistoj en Japanio, Rusio, Ĥinio, ktp. Laŭ mia sperto, ili elparolas esperanton sen problemoj. Mi ne scias ĉu ili luktas kun ilia elparolado. Tamen. ili lernas ĝin bone. Kompreneble, ili havas akcentojn, sed tio ne malebligas komunikon.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-11 12:47:34

Ĉu Esperanto estas pli malfacile prononcebla ol aliaj lingvoj? Ne! Neniu lingvo alia estas pli facile prononcebla. La angla lingvo havas "th", la franca lingvo havas "r" kaj "un", ili ĉiuj estas malfacilaj por mi Ĉino. Dume, en Esperanto oni povas aldoni la finaĵon inter la du kunmetaĵoj kiam oni faras kunmenton de vortoj. Ekz. Oni havas "lastatempe" anstataŭ "last-tempe", "spacoŝipo" anstataŭ "spacŝipo", ktp.

Eble, naturaj lingvoj, dum evolucio, estiĝis pli kaj pli facile prononceblaj por nativaj parolantoj. Esperanto estas homfarita, kaj ne povas esti pli facile prononcebla ol onia denaska lingvo.(Nur Tokipono ja ŝajnas tia...) Tamen, oni permesas multajn eraretojn de prononcado. Oni permesas la anglan "r", la francan "r", almenaŭ komprenas ilin.

Krome, mi ankaŭ pensas ke ne estas iu ajn problemo por mi por prononci la vortojn. Male, eble estas iuj problemoj por kompreni la elparoladon de iu alia, nur ĉar miaj oreloj ankoraŭ ne alkutimiĝis al Esperanto, sed ne pro la akĉentoj de aliaj.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2008-marto-12 19:27:20

Mi opinias ke esperanto estas pli facila pronoci ol la aliaj lingvoj mi klopodis lerni. Estas sonoj kiu estas malfacile prononci por mi; sc, ĥ, ĵ, ĝ, u. Sed estas malsamaj depede de kiu lingvo oni precipe parolas, ĉu ne? Oni ne povas kontentigi ĉiuj.
Surprizas min ke russianoj havas probemoj kun la prononco, kiam mi eklernis rusa ŝajnis al mi ke Zamenhof prenis la sonojn en esperanto de la rusa lingvo, sed iom pli facila...
Pendŝnuro kaj altkreska ne estas malfacial por mi, sed vidpunkto iĝas vidpungkto, kaj malnovaĵscienco..."ĵsc" mi devas ripeti multajn fojojn.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-12 20:05:35

Mi ĉiujn dankas pro la respondoj.
Miavice mi volus aldoni, ke Esperanto permesas eviti malfacilaĵojn, tiajn, kiel "malnovaĵscienco".
Mi mem malbone komprenas la sencon de l'vorto, tamen oni povas libere anstataŭigi ĝin per, ekzemple, scienco de (aŭ pri) malnovaĵoj, aŭ malnovaĵa scienco por ke ne aranĝi neprononceblaĵojn lango.gif = kunigitajn sonojn, kiujn oni ne povas prononci.

Same la afero estas pri pendŝnuro = penda ŝnuro, kaj altkreska = alte kreska. Sed la ekzemplon pri "vidpunkto" mi entute ne komprenas, ĉar la vorto estas ne nur tre facila, sed belsona, mie.
Ankoraŭfoje mi ĉiujn dankas pro viaj klaraj kaj verdiraj respondoj.

Andybolg (Montri la profilon) 2008-marto-12 20:07:57

Mi ne havas grandajn problemojn kun la Esperanta prononco. Prononci la vokalojn ne estas problemo - estas nur kvin (la norvega havas naŭ - a, e, i, o, u, y, æ, ø, å)! Kvankam Esperanto havas multajn konsonantojn, mi ne havas problemon kun tioj, ĉar la sonoj estas (laŭ mi) tiel facilaj. Mi povas senprobleme paroli ĉiujn konsonantojn, eĉ tiujn kiuj ne eksistas norvege. La plej multaj el la "kun-met-aĵ-oj" de la konsonantoj mi ankaŭ parolas senprobleme, ĉar ili ekzistas en mia gepatra lingvo.
SED: Kiam kunmetaĵoj, kiujn mi ne jam konas, aperas, mi havas problemon. Feliĉe mi ne spertis tion ofte. Estas nur vortoj kiel "scii" kaj via vorto "malnovaĵscienco" kiuj estas malfacilaj. "Sc", "sĵ", "sz" kaj similaj ...
Mi pensas ke Esperanto povas esti malfacile prononci por japanoj, ĉar en la japana ne eksistas konsonantaj kunmetaĵoj. (Nur estas la sonoj "ka, ti, no" ktp.)
Sed la kutima norvego (kiun ni norvegoj nomas "Ola Nordmann" - "Ola Norvego") ne havus problemon, mi pensas.)

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-12 20:22:33

Estimataj samideanoj!
Nuntempe plejmulto da vi uzas Esperanton preskaŭ ĉiam aŭ ĝenerale ĉiam nur skribe.

Tial mi opinias, ke la problemoj por legi mesaĝojn kaj tekstojn ne estas tre grandaj kaj gravaj, eĉ pro maloportunaj literaj kunmetaĵoj.

Tamen mi volus atentigi vin pri la Atentigo de Jev, por ke entuziasmuloj povu unuafoje provi efektive ĝui sonojn de Esperanto vive.

StephaSport (Montri la profilon) 2008-marto-13 20:06:57

En mia vivo mi vojaĝis en multaj malsamaj landoj, kaj pro tio mi (provis) paroli multajn malsamajn lingvojn, ofte kun granda malfacileco (pri prononco).
Estas fakto ke ĉiuj lingvoj havas propran fonetikon, ĉiu malsimila al alia, kaj tio certe ne helpas eksterlanduloj kiu ekas lerni iun fremdan lingvon.
Esperanto estas kreita por doni kontaktpunkton inter homoj kiuj havas diversan lingvon (kaj nature prononcon). Pro tio, ne eblas ke ĝi tute similus al ĉiuj idiomoj. Oni ne povas krei Esperanton por rusanoj, kun prononco same kiel la rusa, aŭ por anglanoj, kun angla prononco, sen krei mafacilaĵojn al ĉiuj aliaj...
Fakte, Esperanto estas fremda lingvo por ni ĉiuj, do estas logika trovi iun problemon en ĝia prononco.
Tamen, parolante Esperanton, mi renkontis malpli malfacilaĵojn ol kiam mi parolas la angla, la germana aŭ la franca...
Kiel italano mi aprecas la simplan vokalprononcon, kiu tute similas al la itala, kaj kiu eble donas iujn problemojn al anglanoj (ĉu ili diras Esp'rentoŭ)?
Ofte mi malfacile prononcas vortojn enhavante tro multe da konsonantoj kunigitaj kune, por kiuj eble germananoj ĝojiĝas...
Do..jes! Malfacilaĵoj ekzistas, sed paroli pri NEprononceblaj vortoj... mia Dio!
Mi memoras ke, antaŭ kelkaj jaroj, miaj polaj amikoj igis diri al mi ion kiel "duĵa ĵaba" kiu en la pola signifus "granda rano". Laŭ ili, malgraŭ mi provis dum la tuta tago, mi neniam sukcesis prononci ĝin bone (nur du vortoj!!!). Ĉu tio povas okazi esperante?

diogotux (Montri la profilon) 2008-marto-15 12:13:12

Estas kompreneble, ke Esperantistoj defendas Esperanton, sed ni rigardu kelkajn rimarkojn:

- Esperanto havas malpli grandan fonetikon, kaj ĉu limigi Esperantan fonetikon ne iel rilatas al limigi kapablon de esprimo?

- Eĉ la nomo de nia lingvo, Esperanto, estas dusencaĵo. Ĉu intence, ĉu senzorge, ne gravas. Troviĝas en nia lingvo multaj dusencaĵoj, ĉu pli ol en naciaj lingvoj?

- Kie estas la malsameco inter la vortoj superregi kaj *superegi*, interreto kaj intereto, malliberejo kaj *maliberejo*. Ĉu vi parolas korekte tiajn kunmetaĵojn? Mi vidas ke tiu problemo de konsonanta ripeto ne estas granda problemo en naciaj lingvoj, sed en Esperanto ŝajne estas, ĉar parole interreto kaj intereto povas tro simili.

- Ĉu malpli granda nombro de vortoj pesas pli ol la problemoj kiujn ĝi aldonas per afiksoj?

Mi konstante demandas min pri tiuj demandoj, eble miaj samlingvanoj (Esperantistoj) pensas pri tio ankaŭ, sed ne priparolas ĉi tie...

Reen al la supro