Al la enhavo

Ĉu Esperanto estas malfacile prononcebla?

de Terurĉjo, 2008-marto-10

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Melequíades (Montri la profilon) 2008-marto-28 22:08:44

Mi kredas ke la malfacilaĵoj je prononco aperas kiam oni kunmetas radikojn por fari novajn vortojn, precipe kiam ĉe la fino de la unua radiko estas pli ol unu konsonanto, kaj ĉe la komenco de la dua radiko estas alia konsonanto. En tiuj kazoj la oftaj solvoj estas meti la vokalon -o- (pont/o/lingvo anstataŭ pont/lingvo), aŭ esprimi la ideon per alia maniero (pli supre mi skribis "malfacilaĵoj je prononco" ĉar "prononcmalfacilaĵoj" ne estas bele eldirebla.

Iam mi studis iom la eŭskan lingvon kaj mi memoras ke en tiu lingvo la sistemo kunmeti radikojn por fari novajn vortojn estas simila al tiu de esperanto (la unua elemento donas informon pri la sekva elemento); ekzemple, per "liburu" (libro) kaj "tegi" (ejo) oni faras "liburutegia" (librejo, biblioteko). Mi ne konas nun la lingvon, sed mi memoras ke tiris mian atenton la fakto ke multaj radikoj en la eŭska finiĝas per vokalo, tiel ke ne estos problemoj ĉe kunmetaĵoj. Tial, la verkistoj, tradukistoj kaj redaktoroj povus selekti, inter sinonimoj, tiun vorton kies radiko finiĝas per vokalo aŭ per unu sola konsonanto.

Lusjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 17:41:18

Mi ankaŭ opinias ke esperanto estas pli facila pronoci ol la aliaj lingvoj kiuj mi klopodis lerni. Tamen, kiam mi aŭdas kelkaj parolantoj mi povas aŭdi ke ili ne facile aŭ ne bone prononcas la prefiksoj.

La facilaĵo estas nur la individualaj literoj. Mi ne facile aŭ bone prononcas "scias" aŭ "scienco" laŭ esperanta formo. En mia portugala lingvo la prononco estas 'siEnsia'kaj la skrib-formo estas 'ciencia'. Alia litero kiu estas ne facile prononcebla al mi estas la litero 'r' laŭ la instruo de Zamenhof. Laŭ mia opinio, la alia prononco kiu ne estas bela estas la akuzativo de frazoj kiel 'Mi aĉetis belajn florojn'.

Ĝis
Lusjo

Reen al la supro