Al la enhavo

La finna lingvo

de Matthieu, 2008-marto-23

Mesaĝoj: 97

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-17 20:43:47

Metsis:
StefKo:Ĉu la finnoj ne eraras pro tielnombraj kazoj en la finna?
(...)
Rilativaj pronomoj preskaŭ ĉiam devas rekte sekvi la vorton, al kio ili rilatas. Esperanto uzo estas terura (vd. la tri propozicoj de Nornen ĉi tie en Lernu).
Kial terura? "Terura" estas terura vorto!

Mia sperto konfirmas min ke per simpla ilo oni ne povas fari komplikajn aĵojn. Tiel estas ankaŭ en kazo de lingvo. Oni ne povas per lingvo kiu havas malkomplikajn regulojn kaj ankaŭ per simplaj frazoj priskribi komplikaĵojn de la homa vivo kaj de la ĉirkaŭa mondo. De tie devenas niaj esperantaj polemikoj kaj disputoj. Cetere nia lingvo, Esperanto, ne estas perfekta. Simpla lingvo ne povas esti perfekta (preciza)! Esperanto havas siajn, aliajn avantaĝojn kaj pro tio ni ŝatas kaj alte taksas ĝin. Ni devas, skribante aŭ parolante, tiel formuli frazojn por ke ili ne estu sensencaj, nekompreneblaj aŭ dubindaj (escepte se ni volas tion).

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-18 10:24:49

StefKo:Cetere nia lingvo, Esperanto, ne estas perfekta. Simpla lingvo ne povas esti perfekta (preciza)! Esperanto havas siajn, aliajn avantaĝojn kaj pro tio ni ŝatas kaj alte taksas ĝin. Ni devas, skribante aŭ parolante, tiel formuli frazojn por ke ili ne estu sensencaj, nekompreneblaj aŭ dubindaj (escepte se ni volas tion).
Vi ege pravas. Estas multaj skribantoj kaj parolantoj, kiuj esprimas sin tro kompakte kaj devos skribi/paroli pli simple.

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-18 10:53:15

En la finna rilata pronomo preskaŭ ĉiam sekvas la vorton, al kiu ili rilatas. La ekzemplaj frazoj de Nornen
Nornen:
Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu nomiĝas Windsor Castle.
Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu nomiĝas Elizabeto II.
Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando.
havas ĉenon de propozicio "de" (A de B de C). La rilata pronomo "kiu" povas rilati al iu ajn parto de la ĉeno en Esperanto. Tio ne estas permesata en la finna, sed oni devas rearanĝi la partojn. Ĉi-okaze la unua propozicio temas pri la objekto de la vizito kaj la dua klarigas iun parton de la unua.
 
  • Vierailin Englannin kuningattaren palatsissa, joka on nimeltään Windsor Castle : Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo. La palaco nomiĝas Windsor Castle.
  • Vierailin Englannin kuningattaren palatsissa. Kuningattaren nimi on Elizabeth II : Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo. La reĝino nomiĝas Elizabeto II.
  • Vierailin Englannin kuningattaren palatsissa. Englanti on osa Yhdistynyttä kuningaskuntaa¹ : Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando.
Estas neniu preteksto, ke oni ne skribu tiel ankaŭ en Esperanto, kaj tiel averti problemojn kun rilataj pronomoj.

¹: Kvankam ekzistas neoficiala mallonga nomo Yhdistynyt kuningaskunta, oni malofte uzas ĝin kaj anstataŭ uzas la nomon Britannia : Britio. Oni ĝenerale komprenas la diferencon inter Britio kaj Anglio.

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-18 11:10:07

Metsis:(...)
Estas multaj skribantoj kaj parolantoj, kiuj esprimas sin tro kompakte kaj devos skribi/paroli pli simple.
Mi ne komprenas tion. Mi prefere skribus: Estas multaj skribantoj kaj parolantoj, kiuj esprimas sin tro kompakte kaj samtempe ili devus por ke ilia skribo aŭ diro estu preciza, unusenca.

StefKo (Montri la profilon) 2020-marto-18 11:33:16

Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu nomiĝas Windsor Castle.

En tiu ĉi frazo estas evidenta (pro senco) ke "Windsor Castle" estas nomo de palaco kaj neniel nomo de reĝino aŭ Anglujo!
Cetere por eviti plursencon oni povas skribi ĝin tiel:

Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu la palaco (kiu ĉi palaco) nomiĝas Windsor Castle.

En la pola ankaŭ iafoje okazas tiaj plursencon. Tiam, precipe en lingvaĵo oficista oni uzas tiel "kiu ĉi" por eviti miskomprenon.
Pluaj frazoj:

Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu nomiĝas Elizabeto II. - Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu ĉi reĝino nomiĝas Elizabeto II.
Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu estas parto de la Unuiĝinta Reĝlando. - Mi vizitis la palacon de la reĝino de Anglujo, kiu ĉi parto estas de la Unuiĝinta Reĝlando.

Oni ankaŭ povas ŝanĝi de+nominatvo je a-vorto: de Anglujo je Angluja.

Cetere en tiuj frazoj la kunteksto unusence montras al kio rilatas la pronomo KIU.

Homoj ĉiam, eĉ se ili uzas plej perfektan lingvon, havas inklinon por simpligi siajn diraĵojn. Estas pli grave por ke ilia lingvo ebligus pli precize esprimi sin kiam tio estas nepra.

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-18 12:29:34

StefKo:
En la pola ankaŭ iafoje okazas tiaj plursencon. Tiam, precipe en lingvaĵo oficista oni uzas tiel "kiu ĉi" por eviti miskomprenon.
Mi ne trovis tian uzon de "kiu ĉi" en Tekstaro, kaj mi dubas, ĉu multaj homoj komprenas ĝin, do mi preferas reskribi la esprimojn.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-18 17:49:21

Metsis:
Jxusteno:Hän signifas ri, ĉu? Sed kiel en la finna oni priparolas aĵojn kaj bestojn?
En singularo per se, ĝi aŭ tiu, en pluralo per ne, ili aŭ tiuj.

Hän seisoo talomme edessä. Se on punainen : Ri staras antaŭ nia domo. Ĝi estas ruĝa.

Pihalla on kissoja. Ne naukuvat kovaa : Estas katoj sur la korto. Ili laŭte miaŭas.
Dankon, kara 💚

Reen al la supro