Til indholdet

La finna lingvo

af Matthieu, 23. mar. 2008

Meddelelser: 97

Sprog: Esperanto

Alekso (Vise profilen) 4. maj 2008 13.36.14

Mi lernas la vepsan lingvon (Vepsän kel'). Ĝi tre similas al la finna, ĉar ili ambaŭ estas el unu lingvo-grupo.
Ekzemploj:
tervhen - terve - saluton
hüvä sä - hyvä sää - bona vetero
hüväd päiväd - hyvää päivää - bonan tagon
minä elän Piteriš - minä asun Pietarissa - mi loĝas en Peterburgo

Urho (Vise profilen) 16. aug. 2013 14.36.40

Gravaj kaj utilaj ligiloj por finnlingvemulojĜisdatigita: 2018-08-07

Tjeri (Vise profilen) 16. aug. 2013 18.39.11

Por komencantoj, kiel mi, ĉi tiu estas pli facile alirebla .

Urho (Vise profilen) 16. aug. 2013 18.45.21

Tjeri:Por komencantoj, kiel mi, ĉi tiu estas pli facile alirebla.
Jes, vi pravas. Dankon al vi pro la utila ligilo!

Hector91 (Vise profilen) 16. aug. 2013 22.37.50

saluton mi studas la finna lingvo, C^u vi konas aliajn retpag^ojn por lerni au studi la lingvo?

Urho (Vise profilen) 17. aug. 2013 08.59.05

Jen tre utila paĝo de Yle por aŭskulti finnlingvajn novaĵojn. Redakcianoj parolas malrapide kaj la simpligitan finnan lingvon. – Bonvolu noti, ke vi povas samtempe vidi la tekston!Se vi permesas, jen kelkaj rimarkoj:
Hector91:Saluton! Mi studas la finnan lingvon. Ĉu vi konas aliajn retpaĝojn por lerni aŭ studi la lingvon?

Urho (Vise profilen) 23. sep. 2013 10.23.28

Meddelelsen er skjult.

Urho (Vise profilen) 24. sep. 2013 15.43.56

Meddelelsen er skjult.

Urho (Vise profilen) 28. sep. 2013 14.24.25

Bonvolu studi/esplori/analizi strukturon de finnlingvaj vortoj per via retumilo ĉe la paĝo Voikko – suomenkielinen oikoluku.

Trollmor (Vise profilen) 15. okt. 2013 19.02.19

Alekso:Mi lernas la vepsan lingvon (Vepsän kel')
Mi foje lernis ete de la estonian lingvon. Ankaŭ ĝi similas la finnan.

Tilbage til start