Al la enhavo

La finna lingvo

de Matthieu, 2008-marto-23

Mesaĝoj: 97

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2014-oktobro-07 09:45:22

Nun ni havas Oktobron (lokakuu = kota monato). Bv. legi la artikolon pri la nomoj de la monatoj ĉe la retejo de Kotus:

inutix (Montri la profilon) 2014-oktobro-13 12:20:25

Urho:Nun ni havas Oktobron (lokakuu = kota monato). Bv. legi la artikolon pri la nomoj de la monatoj ĉe la retejo de Kotus:
Mi volus 'viinikuu' ridulo.gif
Tre interesa retpaĝo.

Urho (Montri la profilon) 2014-oktobro-14 15:48:28

La principo ”por unu sono unu litero” ekzistas ankaŭ en la finna lingvo (preskaŭ), bv. legi la artikolon.

La finna alfabeto: a, b, c, (č), d, e, f, g, h, i, j, k, l, m, n, o, p, q, r, s, (š), t, u, v, (w), x, y, (ü), z, (ž), å, ä kaj ö.

inutix (Montri la profilon) 2014-oktobro-21 19:33:09

Suomen diftongit
La finna " diftongit " estas unu sylabo , sed ĉu ĉi estas unu sono ĉu du sonoj?

Urho (Montri la profilon) 2014-oktobro-31 14:33:22

Bonvolu aŭskulti ĉe la programo "140 merkkiä" de Yle jenon (finne):Eta vortlisto:
  • merkki = marko, signo || 140 merkkiä = 140 markoj
  • 100 (sata), 4 (neljä), 10 (kymmenen), 40 (neljäkymmentä); 140 (sataneljäkymmentä)
  • millainen = kia
  • estradi = estrado (← estrad·o)
  • on = estas
  • kieli = lingvo
  • käyttäminen, käyttö = uzado
  • Twitter = Tujtero
  • twiitti = tvito (pepo)
  • uudelleentwiittaus = retvito (repepo)
  • twiitata = tviti (pepi)
  • twiittaaminen, twiittaus = tvitado (pepado)
  • uudelleentwiitata = retviti (repepi)
  • twiittaaja = tvitanto
(Vi povas aŭskulti la programon eksterlande.)
_ _ _ _ _ _
ĝisdatigita: 2014-11-02

inutix (Montri la profilon) 2014-novembro-02 08:25:34

La finna " diftongit " estas unu sylabo , sed ĉu ĉi estas unu sono ĉu du sonoj?
Tio ĉi estis humoro. Mi lernas la finnan lingvon. Nun mi trovis instruisto. Bedaŭrinde ni renkontiĝis nur du horoj per semajno.
Mi multe aŭskultas la finnan radion per reto.

Urho (Montri la profilon) 2014-novembro-03 05:36:29

inutix:Mi lernas la finnan lingvon. Nun mi trovis instruisto. Bedaŭrinde ni renkontiĝis nur du horoj per semajno.
Bone! — Ne nur; miakomprene, du horoj estas sufiĉe al vi kun la instruisto dum semajno.

inutix:Mi multe aŭskultas la finnan radion per reto.
Bonege! — Vi povas iam utiligi na Google Traslate por aŭskulti finnalingvajn frazojn. Mi havas nur unu konsileton: bv. ne uzi la demandosignon (?) en la fino de frazoj!

Parenteze, ĉu vi jam uzas la retejon Joukahainen [joŭ.ka.haj.nen] por konjugacii/deklinacii finnalingvajn vortojn?

inutix (Montri la profilon) 2014-novembro-04 19:41:59

Lernado finnan lingvon estas mia ŝatokupo.
Kiam mi diras ke mi lernas ties ĉi ĉiuj perkutas je la kapoj. Do mi estas freneza. ridulo.gif

Mi uzas ofte retpaĝaroj : verbix.com, glosbe.com kaj wiktionary.org.
Muzikoj mi aŭskultas je la jutubo. Bedaŭrinde finnlingvaj radioj estas ege "Usona", ( pola ankaŭ).
Demando
Kiel Vi diras?
Perhe - perheiden ĉu perheitten - ambaŭ formoj estas prava.
Ĝis!

Urho (Montri la profilon) 2014-novembro-05 13:09:35

inutix:Kiel Vi diras?
Perhe - perheiden ĉu perheitten - ambaŭ formoj estas prava.
Jes, ambaŭ formoj estas ĝustaj. Mi eble uzus la unuan formon.

Bv. iri al Joukahainen kaj tajpu ĉe la tekstokampo "Perushaku" la vorton perhe, kaj alklaku butonon "Hae".

Urho (Montri la profilon) 2014-novembro-11 20:23:28

Nova Finna Grandvortaro estis lanĉita en reto. — Kotus (Kotimaisten kielten keskus) publikigis gravan vortaron Kielitoimiston sanakirja.

Reen al la supro