Al la enhavo

Amuza enigmo

de Miland, 2008-majo-02

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-02 09:59:11

Imagu ke vi estas oficiro en armeo, kaj antaŭ vi estas serĝento kaj kvar soldatoj. Vi havas flagstangon kiun vi bezonas starigi, kiu estas tri metrojn alta kaj kvaronon da metro granda. Vi havas cirklan truon en la grundo, unu metron granda kaj unu metron profunda. Kion vi faros?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-majo-02 11:07:18

La plej simpla solvo estas ordoni al la serĝento starigi la stangon. Ĉio estos aranĝita. Ne dubu!

Mi opinias, ke la stango kaj la truo ambaŭ estas rondaj, la stango havas diametron de unu kvarono da metro kaj la kavo tiun de unu metro. Ĉu mi pravas? Krome, vi ne menciis pri fosiloj.

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-02 12:27:11

Terurĉjo:La plej simpla solvo estas ordoni al la serĝento starigi la stangon. Ĉio estos aranĝita. Ne dubu!
Gratulon! Vi pravas. Jes, vi diru, 'Serĝento, starigu tiun flagstangon.'

Reen al la supro