Al la enhavo

Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?

de Tram_Amiko, 2017-majo-07

Mesaĝoj: 121

Lingvo: Esperanto

senprokrasti (Montri la profilon) 2017-majo-22 18:07:35

Vestitor:
ghibulo:„Unuiga eŭropo“ ne estas la plej grava valoro. Multaj estroj celas tion kaj ne sukcesis (Charlemagne,William Penn, Napoleon Bonaparte, Hitler, Stalin...) kaj ne nur nesukcesis, sed ofte ilia strebado kondukis nur al suferoj. „Unuigi“ Eŭropo per miksado de nekongruataj kulturoj, kie multaj nevolas identiĝi sin kun demokratio, ne kondukos al sukceso ankaŭ kaj eksuferadon ni vidas jam nun.
Ne, vi malprave kunfandas du malsamajn fenomenojn. Hitlero (kaj aliaj) ne volis unuigi la apartajn landojn de Eŭropo en kunlabora 'unuigo', li volis diktatora imperion formita laŭ Germanio. Ĉu vi vere volas aserti ke la EU iel aspektas kiel ĉi tiun? Vi ja povas diri ĝin, sed ĝi estas troigita.
Eble estus troigo, sed ne estus plene erara, ĉar la unua prezidento de la eŭropa komisiono estis Walter Hallstein.

https://fr.wikipedia.org/wiki/Walter_Hallstein

(ne estas artikolo en Eo pri tiu homo, sed ekzistas ankaŭ alilingvaj versioj (kaj ligiloj al tiuj) se vi ne parolas la francan)

Walter Hallstein estis naziisto, kiu planis projekton por "Unuiga Eŭropo" en la 30aj kaj proponis ĝin al Hitler (kiu tute aprobis la ideon ! sed ne sukcesis finapliki la planon...). Kaj tiu projekto tre strange similas pri la nunaj strukturoj de la Eŭropa Unio !

Tiu kontinenta unuigo ĉiam estis celo de imperiismaj sistemoj.
Nu... ĉu EU estas imperiisma sistemo ?
Ĉu EU alportas pacon (ekz-e al mez-orientaj landoj) ? Ĉu EU estas sendependa disde la Usona imperiismo ?
Ĉu EU estas demokratia sistemo ?
En 2005, estis referendumo pri la Eŭropa konstitucio en Francio (i.a.).
La NE gajnis. Sed la Eŭropa konstitucio (renomumita Traktato de Lisbono) altrudiĝis al Francio 2 jarojn poste.
Ĉu EU estas simbolo de demokratio en Francio ? Verŝajne, multe da Francoj opinias male.

Rigaru la rezultojn de la voĉdonado, kaj vi rimarkos kiom multe Francoj malfavoras nun al Eŭropa Unuigo.

Jen la rezulto de la elekto de 2017 (unua baloto) :
- por-EU partioj : 24% (Macron) + 20% (UMP) + 6% (PS) = 50%
- kontraŭ-EU partioj : 21% (Le Pen) + 19% (FdG) + 5% (DLF) + 2% (NPA, UPR...) = 47%

(la 3% kiuj restas : temas pri partioj kiuj ne klare elektis esti por aŭ kontraŭ EU)

Jen la rezulto de la dua baloto (en milionoj da homoj) :
- sindetenaj : 12,1 M
- nulaj+blankaj : 4 M
- Le Pen : 10,6 M
- Macron : 20,7 M
Sume : Macron ricevis 20,7 M da subtenoj kontraŭ 23,1 M da personoj kiuj ne subtenas lin.
Kaj tiun "sukceson" Macron ricevis malgraŭ tio ke li ne estis konata de la publiko antaŭ 2 jaroj, kaj estis senhonte kaj sovietstile subtenata de preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj, radioj, televidoj, per tre alta procentaĵo dediĉita al lia esprim-tempo.

Tiu troiga favorado de la medioj estus multe kritikata far la francaj ĵurnalistoj se temus ĉi tie pri Poutine aŭ Kim Jing Un. Sed temis ĉi tie pri la (evidente) estonta prezidento de Francio, tiel ke multaj opinias tute nature esti subtenintaj tiun kandidaton (90% de la informejoj subtenis senkaŝe tiun kandidaton kontraŭ ĉiuj aliaj).

Ĉu demokratio ĉi tie ? Tiun specon de kandidato el la banka sistemo oni vidis aperi en aliaj landoj en EU.
Ĉu vere la Francoj plu ŝatos tiun Eŭropan sistemon kiu fariĝas pli kaj pli maldemokratia ?
Ĉu ili longe subtenos Macron kaj ties politiko ? Tio estas tre dubinda...

La pli granda problemo estas manko kaj malapero de demokratio en la t.n. demokratiaj landoj (specife Eŭropaj landoj)...
ĉar demokratio ne temas nur pri "voĉdonado" sed ankaŭ pri la efektiva libereco de popoloj decidi pri sia propra estonteco.

Aldona rimarko : pri la "diktatoroj" kiujn vi citas, mi rimarkis la nomon de Napoleon. Fakte, la francaj ĵurnalistoj nuntempe ege ŝatas fari komparon inter Macron kaj Napoléon, kvazaŭ Macron estus reinkarniĝo de Napoléon. Ĉu tiu komparo plaĉas al vi ?

Grown (Montri la profilon) 2017-majo-23 03:31:55

senprokrasti:
Vestitor:
ghibulo:„Unuiga eŭropo“ ne estas la plej grava valoro. Multaj estroj celas tion kaj ne sukcesis (Charlemagne,William Penn, Napoleon Bonaparte, Hitler, Stalin...) kaj ne nur nesukcesis, sed ofte ilia strebado kondukis nur al suferoj. „Unuigi“ Eŭropo per miksado de nekongruataj kulturoj, kie multaj nevolas identiĝi sin kun demokratio, ne kondukos al sukceso ankaŭ kaj eksuferadon ni vidas jam nun.
Ne, vi malprave kunfandas du malsamajn fenomenojn. Hitlero (kaj aliaj) ne volis unuigi la apartajn landojn de Eŭropo en kunlabora 'unuigo', li volis diktatora imperion formita laŭ Germanio. Ĉu vi vere volas aserti ke la EU iel aspektas kiel ĉi tiun? Vi ja povas diri ĝin, sed ĝi estas troigita.
Eble estus troigo, sed ne estus plene erara, ĉar la unua prezidento de la eŭropa komisiono estis Walter Hallstein.

https://fr.wikipedia.org/wiki/Walter_Hallstein

(ne estas artikolo en Eo pri tiu homo, sed ekzistas ankaŭ alilingvaj versioj (kaj ligiloj al tiuj) se vi ne parolas la francan)

Walter Hallstein estis naziisto, kiu planis projekton por "Unuiga Eŭropo" en la 30aj kaj proponis ĝin al Hitler (kiu tute aprobis la ideon ! sed ne sukcesis finapliki la planon...). Kaj tiu projekto tre strange similas pri la nunaj strukturoj de la Eŭropa Unio !

Tiu kontinenta unuigo ĉiam estis celo de imperiismaj sistemoj.
Nu... ĉu EU estas imperiisma sistemo ?
Ĉu EU alportas pacon (ekz-e al mez-orientaj landoj) ? Ĉu EU estas sendependa disde la Usona imperiismo ?
Ĉu EU estas demokratia sistemo ?
En 2005, estis referendumo pri la Eŭropa konstitucio en Francio (i.a.).
La NE gajnis. Sed la Eŭropa konstitucio (renomumita Traktato de Lisbono) altrudiĝis al Francio 2 jarojn poste.
Ĉu EU estas simbolo de demokratio en Francio ? Verŝajne, multe da Francoj opinias male.
Ŝanĝbrilanta ĝeneraĵo.

Paulinho (Montri la profilon) 2017-majo-27 18:01:22

Kompreneble, la konkeroj de Cezaro, Carlos Magno kaj Napoleono ne egalas al la aktualaj klopodoj de Eŭropa Unio. La nuna klopodo implikas dividon kaj partoprenon. La aliaj provis konstrui imperiojn. Kaj mi ne eĉ menciis Hitler, neklarigebla homulo. Disde mia lando (tiel komplika), mi ĉiam, esperas ke eŭropanoj profundiĝus ilian union, ĉirkaŭ paca kunvivado unu kun la aliaj kaj kun la planedo. Neniu povas maturi en feliĉa sobreco, sen paco kun si mem. Interna paco de personoj rilatas kun la zorgo de la ekologio kaj la komuna bono. Aŭtentike vivi, reflektas ekvilibran vivstilon kaj miron kapablon kiu stiras al la profundo de vivo. Naturo estas plena de vokoj al la bono. Sed kiel ni aŭdas ilin inter konstanta bruo, permanenta kaj maltrankvila distro, kiuj faras maltrankvilajn la korojn?

Grown (Montri la profilon) 2017-majo-28 09:26:43

Paulinho:Kompreneble, la konkeroj de Cezaro, Carlos Magno kaj Napoleono ne egalas al la aktualaj klopodoj de Eŭropa Unio. La nuna klopodo implikas dividon kaj partoprenon. La aliaj provis konstrui imperiojn. Kaj mi ne eĉ menciis Hitler, neklarigebla homulo. Disde mia lando (tiel komplika), mi ĉiam, esperas ke eŭropanoj profundiĝus ilian union, ĉirkaŭ paca kunvivado unu kun la aliaj kaj kun la planedo. Neniu povas maturi en feliĉa sobreco, sen paco kun si mem. Interna paco de personoj rilatas kun la zorgo de la ekologio kaj la komuna bono. Aŭtentike vivi, reflektas ekvilibran vivstilon kaj miron kapablon kiu stiras al la profundo de vivo. Naturo estas plena de vokoj al la bono. Sed kiel ni aŭdas ilin inter konstanta bruo, permanenta kaj maltrankvila distro, kiuj faras maltrankvilajn la korojn?
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo. Griphavante, mi ne komprenas tion.

Catherine46 (Montri la profilon) 2017-majo-28 10:18:09

Saluton, se vi bezonos financado por pagi viajn ŝuldojn, por projekto, aŭ aliaj, bonvolu kontaktis s-ino Elizabeth virino de tre malavara interkonsento. Ŝi kaj ŝia edzo financi ajnan gravan personon. Jen lia kontakto: borgeselizabeth06@outlook.com

Grown (Montri la profilon) 2017-majo-28 12:28:13

Catherine46:Saluton, se vi bezonos financado por pagi viajn ŝuldojn, por projekto, aŭ aliaj, bonvolu kontaktis s-ino Elizabeth virino de tre malavara interkonsento. Ŝi kaj ŝia edzo financi ajnan gravan personon. Jen lia kontakto: borgeselizabeth06@outlook.com
Ne reklamu ĉi-tie.

Skg (Montri la profilon) 2017-junio-05 19:04:33

Tram_Amiko:Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?
Jes, la venko de Macron estas la venko de la Eŭropa Unio, sed ne estas venko por Eŭropo.
Mi, kiel internaciisto estas kontraŭ la nuna Eŭropa Unio, ĉar ĝi ne helpas la amikecon inter la popoloj.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-junio-06 11:46:16

Skg:
Tram_Amiko:Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?
Jes, la venko de Macron estas la venko de la Eŭropa Unio, sed ne estas venko por Eŭropo.
Mi, kiel internaciisto estas kontraŭ la nuna Eŭropa Unio, ĉar ĝi ne helpas la amikecon inter la popoloj.
Vi estas kontraŭ la nuna Eŭropa Unio?
Do, vi deziras novan Eŭropan Union? Aŭ alian Eŭropan Union?

Aŭ pli frua estis pli bona Eŭropa Unio? Kaj vi reen deziras tiu malnovan, pli bonan Eŭropan Union?

Kiam ekzistis tiu malnova, pli bona Eŭropa Unio?
Ĉu vere ekzistis pli bona Eŭropa Unio ol la nuna Eŭropa Unio?

Mi ekzempla kritikas la mankan socialan egalecon en la nuna Eŭropa Unio. Sed mi ne povas vidi, ke iam ekzistis Eŭropa Unio kun pli sociala egaleco.

Vi deziras la amikecon inter la popoloj. Mi ankaŭ!
Sed, kio estas konkreta la amikecon inter la popoloj por vi? Ĉu vi povas konsenti, ke la amikeco inter la popoloj bezonas socialan egalecon?

"La solidaridad es la ternura de los pueblos" en esperanta lingvo: "Solidareco estas la tenereco de la popoloj". Tiu frazo estas bona moto. Ĝi ankaŭ estas bona moto por la celo de la kunlaboro de la eŭropaj statoj en la Eŭropa Unio.

Eble vi povas kritikis la statojn de la Eŭropa Unio, ĉar ili parolas tro multe pri sociala egaleco. Kaj faras tro malmulte. Sed mi ne povas vidi alian Eŭropan Union, kiu faras pli multe por la sociala egaleco. Ĝis hodiaŭ nur en mia fantazio, en mia deziro.

Macron kritikis tre klara, ke la Usono eliris la internacia klimata konvencio. Li kaj alia reprezentantoj de europaj statoj tamen volas kunlabori en tiu tasko, ankaŭ en la futuro. Mi subtenas tion.

Eble vi povas kritikis la statojn de la Europa Unio, ĉar ili parolas tro multe pri la klimata protekto kaj faras tro malmulte. Sed mi ne povas vidi alian realan ekzistan Eŭropan Union, kiu faras pli multe por la klimata tasko. Kaj mi timas, ke aliaj statoj konsenti Trump, kiu faras politikon kontraŭ la klimatan protekton.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-junio-06 12:05:19

"Make our planet grait again" in esparanta lingvo: "Faru nia planedo grandan denove" : https://www.youtube.com/watch?v=03NMa4X0dyQ
Tio estas bona respondo de Macron al la Usona eliro de internacia klimata konvencio. Kaj mi pensas, ke Macron reprezentas kun tiu frazon ankaŭ la opinio de aliaj statoj de la Eŭropa Unio.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-junio-06 12:49:46

ghibulo:
Tram_Amiko:
Kiel la homoj en Ĉeĥio kredas pri tiu? Kio estas la totalisma aŭtoritato, kiu dominas la eŭropajn statojn?
Mi vidas ekzemple tiun ĉi agadon
http://www.presstv.ir/Detail/2017/05/16/522157/eu-...
... kiel esprimo de la totalisma aŭtoritato. "Je suis Hongrie" ridulo.gif
Multe germanoj kritikas la regulojn de Eŭropa Unio por la klimata protekto, speciala la regulo, ke autoj nur devas elpuŝi malmulte karbonan dioksidon. Ili pensas, ke alia statoj nur volas protekti gian aŭto-produktistojn.

http://creditreform-magazin.de/2016/07/07/handelsb...
Pardonu ke la artikolo nur estas in germana lingvo.

Multe germanoj pensas, ke aliaj eŭropaj statoj nur produktas malgrandajn aŭtojn, kiu nur elpuŝi malmultan karbonan dioksidon. Ili pensas, ke la reguloj por la klimata protekto nur estas la venĝo por la sukcesa grandaj germanaj luksaj limuzinoj. "Je suis Mercedes" okulumo.gif

Mi pensas, ke estas bona, ke ekzistas la Eŭropa Unio kaj ekzistas reguloj por klimata protekto.

Reen al la supro