Al la enhavo

Cxu Esperanto estas la internacia lingvo de la revolucio Interreto ?

de morico, 2017-julio-03

Mesaĝoj: 270

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-07 06:36:52

morico:Ĝis Donald Trump la "soft power" (dolĉa povo) estis precipe usona...
La nomo "dolĉa povo" havas iun senton de venko aŭ kiel bone potenco povas senti ridulo.gif Sed Vikipedio uzas nocion "milda povo".

Memoru, ke la dissolvo de sovjeta povo kaŭzis kaj daŭre kaŭzas diversajn konfliktojn (ekz-e Orienta Ukrainio, Krimeo, Abĥazio). En multaj okazoj temas pri, ke eks-anoj de granda povo ne kapablas acepti, ke ili ne plu havas ĉi tiun povon, ke ili loĝas en "normala" lando.

Mi timas kiajn problemojn kaj konfliktojn eĉ de dissolvo de la usona milda povo kaŭzos. Ĉu la usonanoj kapablas acepti, se la mondo iĝos multcentra? Aliflanke ĉu ni volas, ke ne-demokrata Ĉina Popola Respubliko praktikas sian mildan aŭ fortan povon al ni?

PS. Notu, ke Ĉinio posedas multajn filmoproduktorojn, kiuj produktas Hollywood-eskajn filmojn, en kiuj oni ne kritikas Ĉinion kaj japanoj ĉiam estas malbonaj.

mininvl (Montri la profilon) 2018-septembro-07 13:57:30

Metsis:

>kapablas acepti
Tamen: 'aKcepti'.

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-07 20:50:24

mininvl:>kapablas acepti
Tamen: 'aKcepti'.
Jes, mia eraro, vi pravas.

morico (Montri la profilon) 2018-septembro-08 21:50:21

Metsis:
morico:Ĝis Donald Trump la "soft power" (dolĉa povo) estis precipe usona...
La nomo "dolĉa povo" havas iun senton de venko aŭ kiel bone potenco povas senti ridulo.gif

Sed Vikipedio uzas nocion "milda povo".

Dankon Metsis, "soft power" = milda povo; mi korektis tiun esprimon.

Nia ILo estas milda povo.

kissana (Montri la profilon) 2018-septembro-11 05:53:54

La mesaĝo estas kaŝita.

kissana (Montri la profilon) 2018-septembro-11 05:54:45

La ekonomio de la Ĉinio estas pli granda ol tiu de la Usono ekde 2015. La ekonomia parto en la mondo de la angloparolantaj landoj malkreskiĝas rapide. La 95% de la monda loĝantaro, kiuj ne estas naskiĝe angloparolantaj, ne akceptas automatike fariĝi la plej ofte mondaj civitanoj de dua aŭ tria klaso.

goldenslot

Metsis (Montri la profilon) 2018-septembro-12 06:48:34

kissana:La ekonomio de la Ĉinio estas pli granda ol tiu de la Usono ekde 2015. La ekonomia parto en la mondo de la angloparolantaj landoj malkreskiĝas rapide.
Problemo pri oficialaj statistikoj de popolrespublika Ĉinio estas, ke ili estas ege falsitaj. Oni povas taksi, ke la popolrespublika ekonomio estas granda, sed kiom granda ĝi vere estas, oni ne povas ekscii. Se iu statistiko ne rekte estus falsita, la statistiko apenaŭ estas komparebla kun statistikoj el EU aŭ Usono (memoru la proverbon: malvero, ega malvero kaj statistiko).

Mi dubas, ke amaso de mono en rotacio en popolrespublika Ĉinio ne korekte dependas de nivelo de la produktado, sed ĝi estas politike decidita. Ekzistas ŝtataj pruntoj al ŝtata industrio, kiuj oni ne intencas returnpagi. Ĉu oni taksas ĉi tiaj pruntoj kiel elspezoj aŭ riceveblaj en la ŝtata buĝeto?

Sed vi pravas, ke la ekonomia influo de Britio kaj Usono malkreskiĝas. Krome popolrespublika Ĉinio ni havas ekz-e Brazilon, Sud-Afrikon, Indonezion kaj antaŭ ĉion Baraton. Ĉiuj estas en la suda hemisfero.

PS. Kissana, kial vi havas kaŝitan ligilon en via poŝtaĵo?

morico (Montri la profilon) 2018-oktobro-20 06:53:40

Metsis:
kissana:La ekonomio de la Ĉinio estas pli granda ol tiu de la Usono ekde 2015. La ekonomia parto en la mondo de la angloparolantaj landoj malkreskiĝas rapide.
Problemo pri oficialaj statistikoj de popolrespublika Ĉinio estas, ke ili estas ege falsitaj. Oni povas taksi, ke la popolrespublika ekonomio estas granda, sed kiom granda ĝi vere estas, oni ne povas ekscii. Se iu statistiko ne rekte estus falsita, la statistiko apenaŭ estas komparebla kun statistikoj el EU aŭ Usono (memoru la proverbon: malvero, ega malvero kaj statistiko).

Mi dubas, ke amaso de mono en rotacio en popolrespublika Ĉinio ne korekte dependas de nivelo de la produktado, sed ĝi estas politike decidita. Ekzistas ŝtataj pruntoj al ŝtata industrio, kiuj oni ne intencas returnpagi. Ĉu oni taksas ĉi tiaj pruntoj kiel elspezoj aŭ riceveblaj en la ŝtata buĝeto?
?
La statistikoj pri la produktaĵo en Ĉinujo kaj Usono estas tiuj de I.M.F. (Internacia Mona Fonduso). La kalkulo estas sur la bazo de Egaleco de Aĉet'povo. Ĉar kiam oni uzas la ŝanĝ-kvantojn inter la valutoj kiel $,£,€, juan (yuan), la valutoj de la riĉaj landoj estas tro'taksataj, kaj la valutoj de la malpli riĉaj aŭ malriĉaj landoj estas maltro'taksataj.

morico (Montri la profilon) 2018-oktobro-20 06:58:59

Nur en 2020, laŭ la prognozoj, 50% de la monda loĝantaro povos uzi Interreton.

Metsis (Montri la profilon) 2018-oktobro-20 09:02:36

morico:La statistikoj pri la produktaĵo en Ĉinujo kaj Usono estas tiuj de I.M.F. (Internacia Mona Fonduso). La kalkulo estas sur la bazo de Egaleco de Aĉet'povo. Ĉar kiam oni uzas la ŝanĝ-kvantojn inter la valutoj kiel $,£,€, juan (yuan), la valutoj de la riĉaj landoj estas trotaksataj, kaj la valutoj de la malpli riĉaj aŭ malriĉaj landoj estas maltrotaksataj.
Memoru la grekiajn statistikojn, kiam Grekio volis aliĝi al la eŭro, komenci uzi eŭron anstataŭ drakmon. Poste oni malkovris, ke la grekiaj statistikoj estis falsitaj: buĝeta deficino tre superis la limon, kion oni havas kiel kondiĉo por aligi al la eŭro. Sed Grekio estas ja EU-lando, supozita demokratia kaj honesta! Ĉu vi vere kredas, ke la statistikoj de la popolrespublika Ĉinio estas tute korektaj?

Reen al la supro