Al la enhavo

La 104-a UK de Esperanto en Lahtio (Lahti), Finnlando

de Urho, 2018-aŭgusto-08

Mesaĝoj: 57

Lingvo: Esperanto

Urho (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-08 12:04:21

La 104-a Universala Kongreso de Esperanto en 2019
20.–27.7.2019 – Lahtio (fin Lahti, sv Lahtis), Finnlando

La venonta Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazos en la jaro 2019 en Lahtio (fi Lahti, sv Lahtis), Finnlando. — La retejon de LKK vi trovas ĉi tie:
La 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio

> La 48-a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto en Lahtio

Vi trovas informojn kaj diskutojn pri la UK en Lahtio en sociaj medioj per kradvorto: #Lahtio2019.

Utilaj legaĵoj ligite al la temo:
Universala Kongreso de Esperanto: Kiel ĝi funkcias?
Listo de Universalaj Kongresoj
Lahtio (Lahti) en la Esperantlingva Vikipedio

Gazetaraj Komunikoj de UEA

> Ĝisdatigita: 2018-12-18

Urho (Montri la profilon) 2018-aŭgusto-27 09:07:40

Bonvolu aŭskulti jenan podkaston ĉe la retejo de Movada-vid.punkto:

Interparolo kun la estro de LKK de la 104-a UK en Lahti dum la 103-a UK en Lisbono:
• Kio estas la historio de la Finna movado
• Kiel alvenis la UK 104-a al Lahti
• Kia estas la urbo
• Kia estas la kongresejo
• Kiajn turismajn alogaĵojn havas la regiono.

Urho (Montri la profilon) 2018-septembro-08 07:17:23

Bonvolu spekti YouTube-videon (ĉ. 2,17 min) ĉe la retejo de LKK de la 104-a UK de Esperanto en Lahtio:
Invito al Lahtio

Temo de la 104-a UK de Esperanto en Lahtio:
• Vivanta naturo, floranta kulturo
• Elävä luonto, kukoistava kulttuuri
• Levande natur, blomstrande kultur

Urho (Montri la profilon) 2018-septembro-15 13:05:41

La reta aliĝilo troveblas nun en la retejo de UEA:
Reta aliĝilo

Ĉi tie vi povas elŝuti ankaŭ Unuan Bultenon (PDF):
uea.org/kongresoj

Urho (Montri la profilon) 2018-oktobro-06 08:07:55

Bonvolu legi la Gazetaran Komunikon (n-ro 761) de UEA ĉe
La 104-a UK: informkanaloj, reta aliĝilo kaj LKK

Vortareto:
• UEA = Universala Esperanto-Asocio
• GK = Gazetara Komuniko
• KKS = Konstanta Kongresa Sekretario
• UK = Universala Kongreso
• LKK = Loka Kongresa Komitato

Urho (Montri la profilon) 2018-oktobro-14 12:39:54

Ekde nun vi povas vidi nombron de la kongresanoj (ĉi-momente) ĉe la paǧo:
https://uea.org/kongresoj

Urho (Montri la profilon) 2018-oktobro-29 20:47:14

Bonvolu legi jenan blogaĵon ĉe la retejo de LKK:
UK – ĉu nur por maljunuloj?

P.S.
Provu Google-tradukilon!

Urho (Montri la profilon) 2018-novembro-10 12:56:56

Bonvolu legi jenan blogaĵon ĉe la retejo de LKK:
Venu al Lahtio, mezen de la naturo!

opajpoaj (Montri la profilon) 2018-novembro-10 14:52:24

Dankon !
Ne forgesu aldoni la rendevuon ĉi tie :
https://fi.wikipedia.org/wiki/2019.

(20181113) : farita. Bonvolu kontroli !

Urho (Montri la profilon) 2018-novembro-15 07:40:23

opajpoaj:Dankon !
Ne forgesu aldoni la rendevuon ĉi tie :
https://fi.wikipedia.org/wiki/2019.

(20181113) : farita. Bonvolu kontroli !
Estas en ordo. — Dankon pro la aldono!

Reen al la supro