Al la enhavo

GPG

de AlfRoland, 2008-junio-22

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-junio-22 20:00:58

Kion opinias la esperanta komunumo pri kriptado de mesaĝoj? En Svedio parlamento ĵus aprobis leĝoproponon ke militista ”FRA” (Radio Institucio de la defendaj fortoj) ekhavos rajton legi ĉiujn komunikaĵojn en la drata reto, kiuj pasas la landlimon. Ĉar multe de la enlanda trafiko ankaŭ pasas la limon la leĝo validas por ĉiuj retpoŝtaj mesaĝoj ktp. La parlamento aprobis la leĝon malgraŭ tre fortaj kaj akraj protestoj.
Ĉu eble la aŭtoritatoj venontfoje volas legi niajn paperajn leterojn?
La argumentoj por havigi al si eblecon legi niajn privatajn mesaĝojn estas ke oni volas malkaŝi teroristojn. Tiaj homoj certe jam hodiaŭ uzas kriptografion kaj aliajn rimedojn por gardi sin – ĉu ne estas tempo ankaŭ por ”ordinaraj” homoj uzi tiun teknikon?
Eĉ se mi ne havas multajn sekretojn, mi ne deziras ke io ŝtato legu mian privatan poŝton!

Mi proponas ke ni ekuzu ekzemple ”GPG” por eviti ke aŭtoritatuloj legu niajn privatajn mesaĝojn.

/Alf

Mi forigis de ĉi tie mian publikan ŝlosilon ĉar eble la foruma redaktilo koruptis ĝin pro la interpretado de ikso.

skeptikulo (Montri la profilon) 2008-junio-22 22:25:29

Mi pensas ke teroristaj agadoj ne facile estas identigota per tiu metodo. Ĝi estas tre intrusa ago!

horsto (Montri la profilon) 2008-junio-23 17:46:14

AlfRoland: ĉu ne estas tempo ankaŭ por ”ordinaraj” homoj uzi tiun teknikon?
Mi ankaŭ ankoraŭ ne kodas mesagojn aŭ dosierojn en mia komputilo, sed mi pensas ke ni faru tion! En Germanio la registaro volas fari leĝon kiu permesas al la ŝtato enmeti viruson en la komputilojn de privataj personoj. Tiu viruso observadu la agojn de la uzanto de tiu komputilo. La oficiala celo estas ankaŭ trovi teroristojn, sed tio estas ja vere ridinda.

AlfRoland (Montri la profilon) 2008-junio-24 10:06:05

Skeptikulo: Kio signifas "intrusa"?
Mi ne trovis tiun vorton en PIV.

Horsto: Bonvolu rakonti pli pri tiu viruso!

Ke polico post decido de juĝejo povas aŭskulti personojn suspektatajn por krimaj agadoj ni devas akcepti. Sed kiam registaroj volas kontroli ĉiujn civitanojn por ”protekti” demokration oni jam nuligis demokration. Paperaj leteroj ni metas en kovertojn por ke nur ricevanton legu ilin, se temas pri retpoŝto kodigo de mesaĝoj estas niaj kovertoj. Eĉ sen tia registara ŝpionado estus konvene uzi kodigon por eviti ke eksteruloj legu la mesaĝojn.

Kelkaj homoj asertas ke: ”mi ne havas iujn kaŝendaĵojn”. Sekve ili ne fermu pordon vizitante publikan necesejon!

horsto (Montri la profilon) 2008-junio-24 19:45:42

AlfRoland:
Horsto: Bonvolu rakonti pli pri tiu viruso!
Ke polico post decido de juĝejo povas aŭskulti personojn suspektatajn por krimaj agadoj ni devas akcepti. Sed kiam registaroj volas kontroli ĉiujn civitanojn por ”protekti” demokration oni jam nuligis demokration. Paperaj leteroj ni metas en kovertojn por ke nur ricevanton legu ilin, se temas pri retpoŝto kodigo de mesaĝoj estas niaj kovertoj. Eĉ sen tia registara ŝpionado estus konvene uzi kodigon por eviti ke eksteruloj legu la mesaĝojn.
Kelkaj homoj asertas ke: ”mi ne havas iujn kaŝendaĵojn”. Sekve ili ne fermu pordon vizitante publikan necesejon!
Kion mi povas plu rakonti? Nia ministro de internaj aferoj nepre volas tion. Temas pri programo, ne nepre viruso, ili parolas pri trojano (aŭ eble troja ĉevalo?), kiun ili volas instali per la interreto, sen fizike aliri al la komutilo. Kaj tiu programo observadas la agojn de la observato aŭ traserĉas la komputilon. Estas artikolo en la germana vikipedio pri tiu interreta traserĉado , bedaŭrinde ankoraŭ ne tradukita.
Laŭ la lasta decido de la plej alta juĝejo en Germanio necesas permeso de juĝisto por tiu observado, sed mi ne scias ĉu tiu decido estas definitiva. Krome, mi timas ke se homoj havas tiun eblon tiam certe estas iuj, kiuj misuzas tion.
Mi tamen iomete esperas ke la politikistoj estas tiel ekster la realo ke ili ne scias pri kio ili parolas. Mi ne povas imagi kiel ili volas instali la programon per interreto en la komputilon kaj ankaŭ multaj fakuloj dubas ke tio estas ebla.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-24 21:09:21

Jen sugesto: skribu unu al la alian en Esperanto. Laŭ mia opinio, la registaroj en okcidenta Eŭropo ne havas Esperantistojn, ne preninte la lingvon serioze!

borja (Montri la profilon) 2008-junio-26 15:03:46

La registaroj uzadas tiun ne plu kredeblan argumenton, nin ŝirmi de terorismaj agadoj, ĉiamfoje, kiam ili volas enŝovu sian nazaĉon en personajn kaj privatajn vazojn.

Ŝtatoj profitas la popolan timon kaj konfuzon por entrudiĝi en la vivon de siaj civitanoj kaj ilin tenadi en stato de konstanta obeado kaj submetiĝo.

Ŝajnas, ke potenculoj ektrovis aliancanojn ĉe terorismaj grupoj, por pli efike subpremi la popolon kaj pluposedi iliajn privilegiojn.

Mondo (eĉ ankoraŭ) pli maljusta eblas!

skeptikulo (Montri la profilon) 2008-junio-26 15:51:46

La korekta skribmaniero estus entruda anstataŭ intrusa.

Reen al la supro