Al la enhavo

Pri la kvalitoj de Esperantigo

de Zam_franca, 2019-oktobro-07

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-07 19:12:04

Ĉu Esperantigo, dank' al esperanta supleco, donas pli bonajn tradukadojn el la malnova greka lingvo, el la ĉina lingvo, el la araba lingvo aŭ el ajnaj lingvoj?

Mi volas diri, ĉu ekzemple legi verkojn de Eŭripido en Esperanto pli ol en la franca estas pli bona kvalite?

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-07 19:25:52

Tio dependas pli de kvalito de la traduko, kvankam iam Esperanto helpas fari pli bonan tradukon.

Ekzemple, en greka fabelo estas du bestoj de malsamaj genroj.
En franca traduko oni ŝanĝis la bestojn, por ke ili havu malsamajn genrojn.
En rusa traduko de la franca oni ankoraŭfoje ŝanĝis bestojn pro sama kaŭzo.
En Esperanto ni povas simple aldoni -ino, sed ne uzu -ino se tio ne gravas.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-08 16:39:13

Okej. Mi pli parolis pri la tradukado de la verso. Ekzemple, laŭ Claude Piron ni povas esperantigi iun konfucean frazon tiamaniere : Patro patru, filu fil'. Tio ne eblas en la franca. Mi volis scii ĉu tiu ekzemplo estas nur ekzemplo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-08 16:39:14

La mesaĝo estas kaŝita.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-08 17:09:15

Traduki versoj de malnova greka estas malfacile. Antikvaj lingvoj plejmulte havis mizikan akcenton, la modernaj la fortan.
Versoj en malnova greka kaj latino havis ripeton de longaj kaj mallongaj vokaloj, en la modernaj - akcentitaj kaj malakcentitaj vokaloj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-08 18:20:06

Dankon pro via respondo. Kaj pri la rusa lingvo? Ĉu vi pensas ke Esperantigo donas pli bonajn tradukadojn el la rusa ol ekzemple franclingvigo aŭ anglalingvigo?

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-08 20:50:26

Jen mi tradukis fragmento de kanto de kosmonaŭtoj:

И снится нам не рокот космодрома
Не эта ледяная синева
А снится нам трава, трава у дома
Зеленая, зеленая трава

Ne sonĝas al ni bruo kosmodroma
Ne kosmo bluglacia tiu ĉi
Sed sonĝas al ni graso ĉe la domo
Kaj verda, verda, verda estas ĝi

Pri kvalito juĝu vi mem. Iuj linioj tradukiĝas facile, aliaj ne, precipe sed akcento devas esti sur la lasta silabo de linio.

Reen al la supro