Al la enhavo

Fermita

Uzado de la sufikso -um-.

de Jxusteno, 2019-novembro-28

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-28 20:18:48

En Esperanto ekzistas la sufikso -um- (sufikso sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al la radiko estas malpreciza kaj ne esprimebla per alia afikso). Oni povas uzi ĝin, kiam neniu el la aliaj afiksoj taŭgas. En Esperanto ne ekzistas speciala afikso por fari seksneŭtrajn vortojn. Tial, oni povas uzi por tiu ĉi celo la sufikson -um-. Des pli, kredeble la Esperanta sufikso -um- devenas de la latina neŭtragenra finaĵo -um-.
Avantaĝo de ĉi tiu vortfarado estas tio, ke por ĝi ne estas necesa oficialigo, la sufikso -um- ja jam nun estas oficiala.
Jen estas listeto de jam nun oficiale uzeblaj seksneŭtraj vortoj:
av/um/o
edz/um/o
fianĉ/um/o
fil/um/o
frat/um/o
fraŭl/um/o
knab/um/o
kuz/um/o
nep/um/o
nev/um/o
onkl/um/o
patr/um/o
sinjor/um/o
vidv/um/o
vir/um/o

nornen (Montri la profilon) 2019-novembro-28 20:27:02

Tio sxajnas al mi tute gxusta cxiam, kiam la kunparolantoj konsentas pri la celita signifo de um cxi-okaze.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-28 20:49:11

Fakte, "-um" estas uzata en raraj okazoj, ĉar ĝi kvazaŭ neniam estas bezonata. Tiu viro sinjoru estas same korekta kiel Tiu viro sinjorumu, ĉu ne?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-28 21:05:49

Zam_franca:Fakte, "-um" estas uzata en raraj okazoj, ĉar ĝi kvazaŭ neniam estas bezonata. Tiu viro sinjoru estas same korekta kiel Tiu viro sinjorumu, ĉu ne?
La sufikso -um- estas tre vastasenca, "sinjorumi" do povas signifi konduti, kiel sinjoro kaj multon alian. Ofte la vortoj kun la sufikso -um- havas iun pli-malpli komune akceptitan sencon (ekzemple, amikumi, brakumi, butonumi, ĝardenumi, kolumo, komunumo, krucumi, laktumo, malvarmumi, manumo, mastrumi, nazumo, palpebrumi, plenumi, proksimuma). Certe oni povas uzi la sufikson -um- kiel seksneŭtrigilon, ĉar ĝi ne havas difinitan signifon. Tio povas helpi eviti superfluajn novradikojn.

sergejm (Montri la profilon) 2019-novembro-29 04:07:58

Kiom stulta ideo trovi ian seksoneŭtrigilon por Esperanto!
Esperanto jam pli ol 100 jarojn vivas sen ĝi kaj vivos plu.
Post via batalo por tio en Esperanto restos rare uzataj, tute nenecesaj artifaktoj, kiel ri kaj -ic-, sed mi esperas, nur per tio ĉio finiĝas, kiel ĉe apero de Ido.
-um- por tio ne taŭgas. Vidu proponitaj de vi vortojn en vortaro - multaj el ili jam havas signifon, nenian rilaton al via ŝatata falsproblemo ne havanta!

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-29 06:05:06

sergejm:Kiom stulta ideo trovi ian seksoneŭtrigilon por Esperanto!
Esperanto jam pli ol 100 jarojn vivas sen ĝi kaj vivos plu.
Post via batalo por tio en Esperanto restos rare uzataj, tute nenecesaj artifaktoj, kiel ri kaj -ic-, sed mi esperas, nur per tio ĉio finiĝas, kiel ĉe apero de Ido.
-um- por tio ne taŭgas. Vidu proponitaj de vi vortojn en vortaro - multaj el ili jam havas signifon, nenian rilaton al via ŝatata falsproblemo ne havanta!
La sufikso -um- estas sufikso sen difinita siginifo. Oni povas uzi tiun ĉi sufikson tiam, kiam la aliaj aiksoj ne taŭgas. Kompreneble, oni povas uzi la sufikson -um- kiel seksneŭtrigilon, ĉar en Esperanto ne ekzistas oficiala aparta afikso por seksneŭtrigi virajn vortojn.
Jen estas ekzemploj:
Ĝi havas onklumon, sed mi ne volas diri, ĉu la onklumo estas onklo, onklino aŭ neduuma onklumo;
Ĝia edzumo mortis, tial ĝi nun estas vidvumo;
Ĝi havas tri patrumojn: biologian patron, biologian patrinon kaj laktan patrinon (virino, nutrinta ĝin per sia lakto, kiam ĝi estis bebo).

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-29 06:10:18

Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas. - "Gramatiko", lernu.net
Kaj mi ne komprenas, kio estas "onklumo". Miakomprene estas la agmaniero de agi kiel Onklo. Kaj vi certe ne volis diri tion.
Pravas Sergejm.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-29 08:40:48

Zam_franca:Se oni volas krei novan UM-vorton, oni estu tre singarda, ĉar aliaj ĝin eble ne komprenos. UM-vorto, kiu aliĝas al iu el la ĉi-antaŭaj grupoj, pli facile akceptiĝas, dum UM-vorto, kiu ne similas al jam ekzistanta UM-vorto, estas pli malfacile enkondukebla. Ofte oni tamen faras okazan UM-vorton, kiu kompreniĝas pro la kunteksto, kaj kiu poste malaperas. - "Gramatiko", lernu.net
Kaj mi ne komprenas, kio estas "onklumo". Miakomprene estas la agmaniero de agi kiel Onklo. Kaj vi certe ne volis diri tion.
Pravas Sergejm.
La sufikso -um- estas sufikso sen difinita signifo. Eĉ se al vi ne plaĉas, ke mi uzas la sufikson -um- kiel seksneŭtrigilon, laŭ la Fundamento, mi havas rajton oficiale uzi ĉi tiun sufikson en tia signifo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-29 08:43:32

Eble tio ĉi sciiĝigos vin, en kia senco mi uzas la vorton onklumo:
En Esperanto ekzistas la sufikso -um- (sufikso sen difinita senco, uzata por derivi vortojn, kies rilato al la radiko estas malpreciza kaj ne esprimebla per alia afikso). Oni povas uzi ĝin, kiam neniu el la aliaj sufiksoj taŭgas. En Esperanto ne ekzistas speciala sufikso por fari seksneŭtrajn vortojn. Tial, oni povas uzi por tiu ĉi celo la sufikson -um-. Des pli, kredeble la Esperanta sufikso -um- devenas de la latina neŭtragenra finaĵo -um-.
Avantaĝo de ĉi tiu vortfarado estas tio, ke por ĝi ne estas necesa oficialigo, la sufikso -um- ja jam nun estas oficiala.
Jen estas listeto de jam nun oficiale uzeblaj seksneŭtraj vortoj:
av/um/o
edz/um/o
fianĉ/um/o
fil/um/o
frat/um/o
fraŭl/um/o
knab/um/o
kuz/um/o
nep/um/o
nev/um/o
onkl/um/o
patr/um/o
sinjor/um/o
vidv/um/o
vir/um/o

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-29 10:38:40

sergejm:
-um- por tio ne taŭgas. Vidu proponitaj de vi vortojn en vortaro - multaj el ili jam havas signifon, nenian rilaton al via ŝatata falsproblemo ne havanta!
Mi rigardis la vortojn:
http://vortaro.net/#avumo
http://vortaro.net/#edzumo
http://vortaro.net/#fian%C4%89umo
http://vortaro.net/#fratumo
http://vortaro.net/#fra%C5%ADlumo
http://vortaro.net/#kuzumo
http://vortaro.net/#nepumo
http://vortaro.net/#nevumo
http://vortaro.net/#onklumo
http://vortaro.net/#patrumo
http://vortaro.net/#sinjorumo
http://vortaro.net/#vidvumo
http://vortaro.net/#virumo

En la vortaro estas vorto "filum/o", tamen tiu ĉi vorto ne estas markita kiel Fundamenta, nek kiel oficialigita. Ĉiuokaze, la "um" en ĉi tiu vorto estas ne la sufikso -um-, sed parto de la radiko. Eĉ se la vorto "filum/o" estus oficiala, ĉi tio tute ne senigus nin je la rajto uzi la vorton fil/um/o. Ja tute bone kunekzistas la vortoj koleg/o kaj kol/eg/o.

Reen al la supro