Al la enhavo

Ĉu oni povas ĉiam diri "ĝi" anstataŭ "li" kaj "ŝi"?

de Jxusteno, 2019-decembro-24

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-24 21:18:54

Mi supozas ke tia uzo estas ebla ĉar:
1) La pronomon "ĝi" en la tradicia lingvaĵo oni povas uzi ankaŭ por paroli pri nematura homo. Ekzemple, La infano ploras ĉar ĝi volas manĝi. Oni do ne diru ke la pronomo "ĝi" estas malhomiga ĉar la nematuraj homoj ankaŭ estas homoj.
2) Tia uzo, laŭ Zamenhof (almenaŭ laŭ ĝiaj Lingvaj Respondoj troveblaj en la Tekstaro), estas gramatike ĝusta:
" Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon “ĝi” (kiel ni faras ekzemple kun la vorto “infano”), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. ".
3) Oni foje rigardas la pronomon "ĝi" kiel difinitan por anstataŭado de vortoj signifantaj bestojn, aĵojn kaj objektojn tamen la "homo saĝa" biologie estas besto sed ne kreskaĵo (eĉ la vortojn uzatajn por kreskaĵoj anstataŭas "ĝi"). Krom tio, la homo estas aĵo, nome estaĵo kaj kreaĵo. Ĝi eĉ povas esti objekto. Ekzemple, kiam oni diras "mi vidis homon", "homo" estas objekto de vido.
4) La litovaj vortoj "ji" kaj "jis", de kiuj kredeble devenas la Esperanta "ĝi", povas esti uzataj ankaŭ kiam oni parolas pri ulo. Tia uzo de "ĝi" do estas etimologie ĝusta.
5) En kelkaj lingvoj oni uzas la saman ununombran triapersonan pronomon kaj por la ino, kaj por la viro, kaj por ĉiu alia ulo, kaj por la besto, kaj por la aĵo. Ekzemple, en la finna, la pronomon "hän"; en la turka, la pronomon "o". Do, tia uzo ne estas unika por Esperanto.

Sekve, la pronomoj "li" kaj "ŝi" povus iĝi neuzataj tiel same kiel la pronomo "ci", dum "ĝi" anstataŭas ilin.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-25 04:23:35

Ne gravas, kio okazas en aliaj lingvoj. Do, en Neduumanto vi povas iun ajn pronomojn.
Sed en Esperanto oni povas uzi "li" kiel genre neŭtrala pronomo.
Ankaŭ oni povas uzi "ĝi", sed praktike ĝi estas uzata nur por infanoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-25 06:38:02

sergejm:Ne gravas, kio okazas en aliaj lingvoj. Do, en Neduumanto vi povas iun ajn pronomojn.
Sed en Esperanto oni povas uzi "li" kiel genre neŭtrala pronomo.
Ankaŭ oni povas uzi "ĝi", sed praktike ĝi estas uzata nur por infanoj.
Do, oni povas diri "ĝi" anstataŭ "li" kaj "ŝi". Ekzemple, "La iniciatoro de Esperanto estas Ludoviko Zamenhofo. Ĝi loĝis en Varsovio".

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-25 09:25:07

La iniciatoro de Esperanto estas Ludoviko Zamenhofo. Ĝi loĝis en Varsovio
Ne, ĉar vi tre bone scias, ke li estis viro.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-25 11:34:50

Zam_franca:
La iniciatoro de Esperanto estas Ludoviko Zamenhofo. Ĝi loĝis en Varsovio
Ne, ĉar vi tre bone scias, ke li estis viro.
" Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon “ĝi” (kiel ni faras ekzemple kun la vorto “infano”), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava.". Kiam oni parolas pri infano, oni diras "ĝi" sendepende de tio ĉu ĝia sekso estas konata aŭ ne. Bonvolu atenti: " Kiel ni faras ekzemple kun la vorto "infano" ".

Metsis (Montri la profilon) 2019-decembro-25 19:34:10

Jxusteno:
5) En kelkaj lingvoj oni uzas la saman ununombran triapersonan pronomon kaj por la ino, kaj por la viro, kaj por ĉiu alia ulo, kaj por la besto, kaj por la aĵo. Ekzemple, en la finna, la pronomon "hän"; en la turka, la pronomon "o". Do, tia uzo ne estas unika por Esperanto.

Sekve, la pronomoj "li" kaj "ŝi" povus iĝi neuzataj tiel same kiel la pronomo "ci", dum "ĝi" anstataŭas ilin.
Lasu min ete korekti. En la norma finna hän (ri) montras nur homon. Kelkfoje, speciale en okcidenta lingvouzo, oni parolas pri sia lorlotbesto per hän, sed alie por ne-homoj oni uzas la pronomon se (ĝi). Plie notu, ke oni uzas la saman vorton se ankaŭ por montri la trian distancon inter la montraj pronomoj (nek ĉe mi nek ĉe ci)

Komparu kun la estona, en kiu tema (lit. "ĉi tiu") montras homon kaj see (ĝi) estas por ne-homoj en la sigulara tria persono. La estonaj montraj pronomoj estas aliaj.

----
Zam_franca,

Ĝi-istoj kaj kelkaj ri-istoj opinias, ke oni ĉiam povas uzi "ĝi" resp. "ri".

Reen al la supro