Al la enhavo

Privataj mesaĝoj

de Dionkassy, 2020-januaro-17

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

Dionkassy (Montri la profilon) 2020-januaro-17 12:47:41

Kial oni ne povas sendi privatajn mesaĝojn al aliaj uzantoj kaj aldoni ilin kiel amikojn (kiel ĉi tio estas en ĉiuj sociaj retoj kaj kiel ĉi tio estis antaŭe en Lernu)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-januaro-17 18:07:54

Dionkassy:Kial oni ne povas sendi privatajn mesaĝojn al aliaj uzantoj kaj aldoni ilin kiel amikojn (kiel ĉi tio estas en ĉiuj sociaj retoj kaj kiel ĉi tio estis antaŭe en Lernu)
Mi ne scias, mi ne estas en la ludo (= Esperantlingva idiomo kiu volas diri, ke mi tute ne scias). Ja estas bedaŭrinda! Eble ili havis kelkajn problemojn.
Tamen ne hezitu skribi vian retadreson sur-profile.

Ĉu vi vere konetas pli ol 10 lingvojn?? Estas rimarkinda!

thyrolf (Montri la profilon) 2020-januaro-18 10:06:46

tiu funkcio mankas nun de multaj jaroj, eĉ se komence la administrantoj promesis belan novan lernu-mondon, i.a. privatajn mesaĝojn kaj listoj de amikoj ktp.. Fakte la forumo funkcias sen grandaj intervenoj de la organisantoj, nur iam tiam iu el la teamo forigas tro ĝenajn spamantojn.

Laŭ mia supozo ial la teamo disiris kaj restas nur unu persono (Jevgenii?).

Se lernu.net ne estus tiam granda kaj vigla, la forumo eble estus en la app-paradiso.

thyrolf (Montri la profilon) 2020-januaro-19 17:19:23

Vi povas aliĝi ekz. al telegramo.org, kie i.a. ekzistas grupo por korespondemuloj.
Aŭ vi povas skribi vian retadreson en mesaĝo aŭ en via profilo.

Reen al la supro