Al la enhavo

Zamenhofo kaj la rusa revolucio

de Zam_franca, 2020-februaro-19

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-19 10:05:41

Ĉu Zamenhofo povis legi per gazetoj pri la rusa revolucio, aŭ ĉu li estis tro malsana en 1917? Se li povis legi pri ĝi, kion li opiniis? Ĉu ni tion scias?

StefKo (Montri la profilon) 2020-februaro-19 13:28:34

Zam_franca:Ĉu Zamenhofo povis legi per gazetoj pri la rusa revolucio, aŭ ĉu li estis tro malsana en 1917? Se li povis legi pri ĝi, kion li opiniis? Ĉu ni tion scias?
Vortoj de LZ pri Rusujo:

"Wkrótce się przekonałem, że za moją miłość odpłacają mi nienawiścią, że wyłącznymi włodarzami języka i kraju mienią się ludzie, którzy widzą we mnie tylko niegodnego praw przybłędę, chociaż ja, moi dziadkowie i pradziadkowie urodzili się i pracowali na tej ziemi”

"Baldaŭ mi konvinkiĝis, ke por mia amo ili (rusujoj - rim. SK) repagas al mi per malamo, ke nuraj regantoj de la lingvo kaj la lando nomiĝas homoj, kiuj rigardas min kiel alvaginto neinda de la rajtoj, malgraŭ mi kaj miaj avoj kaj praavoj naskiĝis kaj laboris sur tiu tero"

Tio ne estas rekta respondo al via demando sed klarigas lia rilato al Rusujo. Ĉio pro granda antisemitismo en tiama Rusujo.
Li mortis 14-an de aprilo 1917 kaj la revolucio estis 16 de novembro 1917.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-19 14:19:55

Dankon!

Li tamen travivis tra la Februara Revolucio, t.e. la "unua etapo" (= la unua fazo) de la revolucio.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-19 16:05:41

Unu rusofobo elpepis absurdan, provokan demandon, alia rusofobo serveme subĉirpis al li...
Ŝajnas, ke la cititaj vortoj de Lazar Markoviĉ rilatas al litovoj.
----------
https://przegladbaltycki.pl/6704,litvo-patrujo-mia...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-19 16:12:03

IgorSokoloff:Unu rusofobo elpepis absurdan, provokan demandon, alia rusofobo serveme subĉirpis al li...
Ŝajnas, ke la cititaj vortoj de Lazar Markoviĉ rilatas al litovoj.
----------
https://przegladbaltycki.pl/6704,litvo-patrujo-mia...
Notindas eble la vorton "tiama".
StefKo:Ĉio pro granda antisemitismo en tiama Rusujo.
Estis ankaŭ aĉe fortega kontraŭjudismo en Francujo en la epoko de Zamenhof (ĉefe en la 1890-jaroj), tio estas fakto.
Ĉu mi estas franco-fobia pro diri tion?

Vi trovas rusofobion ĉie, IgorSokoloff.



Krome, kial deziri ekscii la opinion de Zamenhofo pri la rusa revolucio estus rusofobia? Mi simple estas scivolema pri lia opinio pri tiu gravega evento, mi celis fari neniun "rusofobiaĵon".

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-19 16:19:02

IgorSokoloff:Ŝajnas, ke la cititaj vortoj de Lazar Markoviĉ rilatas al litovoj.
Mi eble eraras, sed mi legis la artikolon per la aĉa tradukilo de Guglo, kaj laŭ ĝi Zamenhofo parolis pri rusoj. Ĉu la tradukaĉo de Guglo eraras? Tio estas ja ebleco.

StefKo (Montri la profilon) 2020-februaro-19 16:50:30

La aŭtoro estas Tomasz Otocki. Li skribis pri tio en https://przegladbaltycki.pl/6704,litvo-patrujo-mia...
sed li ĉerpis informoj el pluraj fontoj (ili estas cititaj en tiu artikolo). Ĉu la aŭtoro estas rusofobo? Mi ne scias. Tiuj vortoj estas citaĵo.
Ĉu en tiama Rusujo estis antisemitismo? Certe! Kaj en Polujo? Certe! Ĉu rilato de judoj kontraŭ gojoj estis ĝusta? Ne! Kaj kion ni devas fari? Kaŝi? Silenti? Mensogi?

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-19 19:11:17

Tamen eblas, ke tiuj kvazaŭ zamenhofaj vortoj rilatas al la poloj, ĉar liaj "avoj kaj praavoj naskiĝis kaj laboris" ĝuste en Pollando; probable la aŭtoro de la artikolo simple elŝiris ĉi-vortojn el la konteksto kaj utiligis kontraŭ la rusoj.
Sed ankaŭ eblas, ke li mem elpensis tiujn vortojn — krom tiu artikolo, mi ne trovis aliajn fontojn, kie menciitas la citita "eldiro" de Lazar Markoviĉ.
Ankaŭ faktas, ke la plej "densa" anti-semitismo ekzistis ne en la rusa, sed en la pola, ukrajna kaj ĉe-balta partoj de la Rusia Imperio.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-19 19:52:13

Ankaŭ faktas, ke la plej "densa" anti-semitismo ekzistis ne en la rusa, sed en la pola, ukrajna kaj ĉe-balta partoj de la Rusia Imperio.
Laŭ miaj etaj serĉoj - kiuj povas esti estas eraraj - la plejparto de la judoj de la rusuja imperio vivis en la okcidento de la imperio, t.e. la partoj menciitaj de vi, Pollando kaj Ukrainujo.
Nu, malfeliĉe pogromaĉoj okazas nepre en lokoj en kiuj vivas judoj, estas bedaŭride komprenebla.

StefKo (Montri la profilon) 2020-februaro-19 20:32:33

IgorSokoloff:Tamen eblas, ke tiuj kvazaŭ zamenhofaj vortoj rilatas al la poloj, ĉar liaj "avoj kaj praavoj naskiĝis kaj laboris" ĝuste en Pollando; probable la aŭtoro de la artikolo simple elŝiris ĉi-vortojn el la konteksto kaj utiligis kontraŭ la rusoj.
Sed ankaŭ eblas, ke li mem elpensis tiujn vortojn — krom tiu artikolo, mi ne trovis aliajn fontojn, kie menciitas la citita "eldiro" de Lazar Markoviĉ.
Ankaŭ faktas, ke la plej "densa" anti-semitismo ekzistis ne en la rusa, sed en la pola, ukrajna kaj ĉe-balta partoj de la Rusia Imperio.
Patro de LZ, Markus Zamenhof, estis inter alie oficisto (ŝtata konsilisto de V klaso laŭ rangtabelo de Petro I) en Rusa Imperio kaj ĝia cenzoro(!) . Sur foto estas videblaj kelkaj ordenoj kiujn li ricevis de Rusa Imperio. Do por kiu li laboris?
Autonomio de Kongresa Pollando finiĝis en 1873 j.

Pri mia "rusofobo" - ne, mi ne estas rusofobo sed mi ĉiam kritikas kaj kritikos Rusan Imperion. Ĝi estis ja aneksinto de Pollando en XVIII/XIX j.c. Ĉu vi bone prijuĝas Napoleonon kiu invadis Rusujo en 1812 j. aŭ mongolojn kiuj invadis Grandprinclandon Moskvo?

Ĉu vi estas adepto de cara imperia Rusujo ĉu Sovetunio? Mi demandas pri tio ĉar en ambaŭ kazoj, kiam iu kritikas tiujn imperiojn, vi iĝas agresema kaj ĉie vidas rusofobojn.

Reen al la supro