Al la enhavo

LA KANTO PRI LA FALKO

de nornen, 2020-majo-05

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-majo-05 21:42:06

LA KANTO PRI LA FALKO

Maksim Gorkij

La maro — vasta, dormeme suspiranta ĉe la marbordo, — ekdormis kaj restis senmova en la malproksimo, superverŝita de la ĉielblua brilo de la luno. Mola kaj arĝenta, ĝi kunfluis tie kun la blua suda ĉielo kaj profunde dormas, spegulante sur si la travideblan teksaĵon de la nuboj, senmovaj kaj ne kaŝantaj la orajn desinojn de la steloj. Ŝajnas, ke la tuta ĉielo sube apogas sin sur la maro, dezirante kompreni tion, pri kio murmuras la ondoj, dormeme rampante sur la marbordon.

La montoj, superkreskitaj de arboj, deformite kurbigitaj nordorienten, per akraj ondumoj levas siajn pintojn en la bluan dezerton sur ili, iliaj aspraj konturoj rondiĝas, vestitaj en la varma kaj milda mallumo de la suda nokto.

La montoj estas eminente pensemaj. Kun ili sur abundaj verdecaj dorsoj de la ondoj falis nigraj ombroj kaj vestas ilin, kvazaŭ dezirante haltigi la nuran movadon, sufoki la mallaŭtan plaŭdadon de la akvo kaj la suspirojn de la ŝaŭmo — ĉiujn sonojn, kiuj trarompas la sekretan silenton, ĉirkaŭverŝitan kune kun la ĉielblua arĝenta brilado de la luno, ankoraŭ kaŝita malantaŭ la montopintoj.

— A-ala-aĥ-a-akbar!.. — mallaŭte suspiras Nadir Rahimfilo, maljuna krimea paŝtisto, alta, grizhara, bruligita de la suda suno, seka kaj saĝa maljunulo.

Ni kuŝiĝas sur la sablo ĉe grandega ŝtono, disigita de sia naska monto, vestita de sombro, superkreskita de musko, — ĉe ŝtono trista, melankolia. Sur lia flanko, kiu direktiĝis ak ka maro, la ondoj skizas ŝaŭmon kaj algojn, kaj superpendigita de ili la ŝtono ŝajnas ligita al la mallarĝa sabla strio, dividanta la maron de la montoj. La flamo de nia fajro lumigas ĝiajn flankojn direktitaj al la monto, ĝi tramas, kaj sur la maljunan ŝtonon, tranĉita per densa reto de profundaj fendoj, kuras sombroj.

Ni kuiras supon el ĵus kaptita fiŝo kaj ni ambaŭ eniras tiun humoron, kiam ĉio ŝajnas iluzia, spirita, permesanta trairi sin mem, kiam en el koro ĉio estas tiel pura, malpeza kaj ne estas pluajn dezirojn krom la deziro pensi.

Kaj la maro karesas la marbordon, kaj la ondoj sonas tiel ameme, kvazaŭ ili petus permeson varmiĝi ĉe la fajro. Foje tute en harmonio kun la plaŭdado oni aŭdas pli laŭtan kaj ludeman noton — kiam unu el la ondoj, pli kuraĝe, rampas pli proksimen al ni.

Rahim kuŝas kun la brusto sur la sablo, kun la kapo maren, kaj penseme rigardas la nebulan malproksimon, apogante sin sur la kubutoj kaj metante la kapon sur la palmojn. Lia harega ŝafpelta ĉapo glitis sur lian nukon, de la maro la vento blovas kun freskeco sur lia alta frunto, tuta kovrita de faltetoj. Li filozofas, sen konsulti, ĉu mi aŭskultas lin, kvazaŭ li parolus kun la maro:

— Homo fidela al Dio iras paradizen. Sed tiu, kiu ne obeas Dion kaj la profeton? Eble, li — jen en tiu ŝaŭmo… Kaj tiuj arĝentaj punktoj sur la akvo, eble, li… kiu scias?

Mallume, potence svingiĝante la maro lumiĝas, en lokoj sur ĝi aperas briloj senzorge forlasitaj de la luna. Ĝi jam naĝis el la malantaŭo de la diskombitaj montopintoj kaj nun penseme verŝas sian lumon sur la maron, silente suspirante al ĝi, sur la marbordon kaj la ŝtonon, ĉe kiu ni kuŝas.

— Rahim!.. Rakontu historion… — petas mi la maljunulon.
— Kial? — demandas Rahim, sen turniĝi al mi.
— Tial! Mi amas viajn historiojn.
— Mi jam rakontis al vi ĉion… Mi ne scias pliajn… — Li volas, ke mi petegu lin. Kaj mi petegas.
— Ĉu vi volas, ke mi rakontu al vi kanton? — konkordas Rahim.
Mi volas aŭdi malnovan kanton, kaj per senverva recitado, klopodante konservi la propran melodion de la kanto, li rakontas.

Reen al la supro