Al la enhavo

Julia Isbrücker - invito al kunlaboro!

de Turfalko, 2020-majo-23

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Turfalko (Montri la profilon) 2020-majo-23 12:26:13

Julia Isbrücker, nederlandanino, 1887-1971, estis pioniro de Esperanto kaj frontlinia virino. Ŝi kunorganizis la 12an Universalan Kongreson en Hago en Nederlando 1920, la fondon de Universala Ligo kaj la eldonon de la unuaj Stelo-moneroj, kies nominalo estas 1, 5, 10 kaj 25 Steloj. Plastaj Steloj, pregitaj 2012, nominalo 1, 3 kaj 10 Steloj, aktuale uziĝas dum junularaj Esperanto-kongresoj. 2018 aperis 100-Stela arĝenta monero - pli ekzakte ĵetono aŭ speciala monero - por la honoro de René de Saussure, kaj 2020 pregiĝis arĝenta 50-Stela „monero“ por la honoro de Julia Isbrücker kaj okaze de la 100a datreveno de la Haga Kongreso.

Aperis kolektita materialo kiel broŝuro pri Julia Isbrücker, ties filino kaj aliaj personoj. Por pliampleksigi tiun broŝuron mi petas vin sendi materialon, ekzemple fotojn kaj tekstojn. La aktualan version de la broŝuro en formato pdf – ĝisdatigoj okazas ĉiam denove - bonvole mendu antaŭe ĉe esperanto@chello.at. Ĉiuj kontribuantoj estas menciitaj en la broŝuro.

Reen al la supro