Al la enhavo

Esperanto, grava lingvo ĉe global greens.org

de Zam_franca, 2020-septembro-07

Mesaĝoj: 9

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-septembro-07 17:14:03

Ĉu multe da verduloj tra la mondo ofte vizitas la multlingvan retejon globalgreens.org (tutmondaj verduloj)?
Espereble jes, ĉar la unua afiŝo videbla ĉi-reteje estas Esperantlingva, kaj tio ekde la 26-a de aŭgusto!
Konstateblas (la 7-an de septembro, kiam mi skribas ĉi tiun mesaĝon): https://www.globalgreens.org/

Se 10 000 homoj vidas Esperantlingvan afiŝaĵon, ĉu almenaŭ 1 el ili scivolemus pri la lingvo en kiu ĝi estas verkata ("kio estas tiu slaveca hispana lingvaĵo?")?
Espereble, jes!

Berkor (Montri la profilon) 2020-septembro-08 05:50:23

Por konigi nian lingvon, vi povas ankaŭ traduki en vian lingvon la poezieton (legado en 3 minutoj)
https://lernu.net/forumo/temo/28421

baba79 (Montri la profilon) 2020-septembro-23 19:48:32

Mi sendis mesaĝon al Global-greens por gratuli ilin pri ilia esperanta artikolo: ili respondis al mi esperantlingve!

Ne hezitu fari same! Des pli ili ricevos mesaĝojn, ju pli ili komprenos la gravecon de la lingvo!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-septembro-23 21:51:03

baba79:Mi sendis mesaĝon al Global-greens por gratuli ilin pri ilia esperanta artikolo: ili respondis al mi esperantlingve!

Ne hezitu fari same! Des pli ili ricevos mesaĝojn, ju pli ili komprenos la gravecon de la lingvo!
Ĉu vere? Mojose!

Ĉu vi alskribis ilin franclingve? Ĉu Esperante, ĉu anglalingve?

Mi faros!

novatago (Montri la profilon) 2020-septembro-24 09:00:05

baba79:Ne hezitu fari same! Des pli ili ricevos mesaĝojn, ju pli ili komprenos la gravecon de la lingvo!
Eble ĉi tiu eraro estas simpla misatento, tamen…

Ju pli ili ricevos mesaĝojn, des pli ili komprenos…

Krome la ordo, por klareco, estu ju + propono/des + kredebla rezulto.

Rilate al via propono. Mi ne kritikas ĝin sed, se ili jam parolas Esperanton, mi pensas ke ili ne bezonas esti konvinkitaj. Tio ne signifu ne gratuli indan agon, sed oni gratulu konscie. Aldone, mi konsilas esti tre atenta rilate al proponi amase skribi iun por vidigi la gravecon de la lingvo. Tio ne ĉiam havas la rezulton deziratan. Pasintece, oni provis tion kaj kelkaj "viktimoj", kiuj nenion havis kontraŭ la lingvo, ekmalamis Esperanton kaj Esperantistojn.

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-septembro-24 15:09:26

Pasintece, oni provis tion kaj kelkaj "viktimoj", kiuj nenion havis kontraŭ la lingvo, ekmalamis Esperanton kaj Esperantistojn.
Interese, ĉu vi havas ekzemplojn?

novatago (Montri la profilon) 2020-septembro-24 16:07:13

Zam_franca:
Pasintece, oni provis tion kaj kelkaj "viktimoj", kiuj nenion havis kontraŭ la lingvo, ekmalamis Esperanton kaj Esperantistojn.
Interese, ĉu vi havas ekzemplojn?
Buf..., malfacilaĵo. Kiam mi eklernis Esperanton, mi legis multajn aĵojn pri Esperanto kaj ĝia historio. Tio okazis pli ol 10 jaroj antaŭ kaj mi nun ne memoras, nek emas serĉi.

Mi nur memoras ion pri Umberto Eco, tamen mi ne povas esti certa pri ĝia vereco. Inter Esperantistoj oni emas interpreti, ke Umberto Eco skribis favore al Esperanto en sia libro Serĉe de la perfekta lingvo. Tio ne estas vero, li skribis nek malfavore, nek favore. Li simple priskribis ĝian realecon tute neŭtrale. Mi ne scias ĉu li en alia loko montris simpation al Esperanton, sed en la libro li montras nenion. Nu, laŭ tio, kion mi legis, tiu interpreto igis al multaj skribi kaj inviti Sinjoron Eco partopreni en kunvenoj kaj kongresoj. Tiom, ke Umberto Eco ekmalsimpatiis la movadon.

Eĉ, se tiu specifa historio ne estus vera, ne estis la sola simila afero, kiun mi legis kaj laŭ mi, tio estas verŝajna danĝero. Mi mem ekmalsimpatiis aktivismojn, kiujn mi antaŭe simpatiis, pro ilia freneza insisto.

Ĝis. Novatago.

baba79 (Montri la profilon) 2020-septembro-27 19:39:48

@ Zam: mi skribis franclingve kaj esperantlingve. Ili respondis simple "Dankon por via mesaĝo" (Mi estus dirinta pro via mesaĝo, ĉu ne?)

@ Novatago: dankon pro la korekto. Mi dubas, ke alskribantoj estu sufiĉe multnombraj por ke iu sinsentus ĉikanadita.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-septembro-28 16:47:21

@ Zam: mi skribis franclingve kaj esperantlingve. Ili respondis simple "Dankon por via mesaĝo" (Mi estus dirinta pro via mesaĝo, ĉu ne?)
Mi ankaŭ emus diri "pro", sed laŭ mi iukaze "dankon por" povas taŭgi.

Reen al la supro