Al la enhavo

Kiel oni prononcas "ь" en la rusa lingvo?

de Nala_Cat15, 2020-oktobro-21

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

nornen (Montri la profilon) 2020-oktobro-22 17:22:13

Nala_Cat15:
nornen:La "moligado" estas miakomprene preskaŭ ĉiam "palatalization". Kompareble al la malsameco inter N kaj Ñ en la hispana.
N : Ñ ≈ Нъ : Нь
La moligado ja estas palatigo de la konsonanto. ne estas same kiel la hispana ñ.
Tial mi uzis la "proksimume egala"-signon. En la rusa vi havas palatigitan alveolaran nazalon, dum en la hispana palatan nazalon. Preskaŭ la sama afero. Fakte la rusa Нь estas duonvoje inter la hispana N (alveolara) kaj Ñ (palata). Se vi scias bone prononci la Ñ, via lango jam konas palatajn sonojn. La grava afero estas prononci ĝin unusone kaj ne dusone, tio estas, Multe da angloparlantoj prononcas ekz NIA anstataŭ ÑA, kiu estas erara, ĉar ĝi ne estas palata.

Ankaŭ estas palatigitaj konsonantoj en la angla. Se vi prononcas "tube" kun forta brita akcento, vi havas palatigitan T kiel ekzemple en la rusa
есть. La baza ideo estas jena: por moligi (palatigi) konsonanton, komencu kun la malmola varianto kaj alproksimigu vian langon pli al la palato.

sergejm (Montri la profilon) 2020-oktobro-22 20:43:55

Nala_Cat15:sed ь en la rusa estas palatigado kiu aldonas tre etan /j/ sonon. Ĝi estas diakritilo en la IPA. La problema estas tio, ke mi emas pronoci ĝin kiel /i/ anstantaŭ /ʲ/ kiel diakritilo. Mi parolas pri la internacia fonetika alfabeto, uzante ĉi tiujn simbolojn
Ne! Nenia /ʲ/! Almenaŭ ne por ĉiuj molaj konsonantoj!
N en 'na' ne estas sama kiel N sen posta vokalo, oni komencas prononci A en mezo de N.
Simile, por prononci rusan НЬ komencu prononci НИ, sed ne prononcu И - sed ĉi tio estas nur proksimuma priskribo, aŭskultu aŭdion por kompreni ĝuste.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-oktobro-27 20:58:56

Mi ne parolas pri /j/ sono, mi parolas pri la eta /j/ sono kiel diakritilo, kiun mi ne povas tajpi kun mia klavaro . ĉi tio ja reprezentas molajn konsanantojn en la internacia fonetika alfabeto kiu estas ilo por lingvosciencistoj. Kiel vi povas vidi en ĉi tiu imago, la moliga litero estas reprezentata per la eta /j/ sono kiu signifas palatigadon. Mi ne povas tajpi ĝin ĝuste ĉar mi ne havas IPA klavaron sed la signo estas eta /j/ litero, kiu laŭ la imago, reprezentas ь. Sed mi ne scias ĉu ĉi tiu imago estas kompleta versio de la rusa IPA aŭ ne, do se estas eraroj en ĉi tiu foto, sciigu min.

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2020-oktobro-27 21:02:03

Mi forgesis afiŝi la ligilon lango.gif

https://in.pinterest.com/pin/183029172330778894/

sergejm (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 00:03:24

Mi ankaŭ ne havas IPA klavaron. Tuj eta /j/ nur markas molan sonon en IPA, sed ĉu tiu vere ekzistas?
Venu laŭ via ligilo kaj rigardu IPA por Ш kaj Ч. Ш estas malmola, kaj ĝi ne havas /j/, Ч mola kaj /j/ estas aldonita.
Sed komparu anlan SH kaj CH. Ili ambaŭ estas molaj, sed por la anga IPA oni ne aldonas /j/. Kial? Ĉar tiu aldona /j/ mankas ĉe Ŝ kaj Ĉ - same en la rusa Ч.

nornen (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 17:15:50

Ĉi tie troviĝas sonekzemploj por ĉiuj mol-malmol-paroj.

sergejm (Montri la profilon) 2020-oktobro-28 17:58:13

Jes!

Reen al la supro