Al la enhavo

Joe Biden: la 46-a usona prezidento!

de Zam_franca, 2020-novembro-07

Mesaĝoj: 66

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-07 17:15:25

Joe Biden estas oficiale elektita kiel 46-a usona prezidento!

Gratulon al usonanoj pro elekti fidon je scienco, demokration kaj unuecon.
Gratulon al usonanoj pro rifuzi kontraŭsciencismon, aŭtoritatismon kaj dividon.

Ne nur estas venko de usonaj progresemuloj, sed de la tutmondaj progresemuloj.

Ne nur estas malvenko de la usona ekstrem-dekstro, sed de la tutmonda ekstremdekstro! Bolsonaro, Le Pen, Salvini, Netanjahu, Duda... ĉiuj el tiuj ekstremdekstruloj subtenis Trump. Ili malvenkis.

Mia danko al la usona popolo estas senfina. Se Trump estintus elektita, ni ne plu povus kontraŭstari klimatŝanĝon kaj aŭtoritatismo venkus tutmonde.

Vi savis la mondon. Ne donante al ĝi sekuron, sed eblecon esperi.

Estas historia tago.

Esperantan dankon.

novatago (Montri la profilon) 2020-novembro-07 18:18:06

Zam_franca:
Mia danko al la usona popolo estas senfina. Se Trump estintus elektita, ni ne plu povus kontraŭstari klimatŝanĝon kaj aŭtoritatismo venkus tutmonde.
Samtempe en Hispanio, la "progresemuloj" kreas aŭtoritaton por limigi liberesprimon en sociaj retejoj kaj amasmedioj. En aliaj landoj mi ne scias, sed en Hispanio kaj Usono, la aŭtoritarismo venas de ambaŭ flankoj.

Sed ni "ĝoju" kaj "festu", en Usono venkis aŭtoritarismo de progresistoj. ridego.gif

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-07 22:04:13

novatago:
Zam_franca:Mia danko al la usona popolo estas senfina. Se Trump estintus elektita, ni ne plu povus kontraŭstari klimatŝanĝon kaj aŭtoritatismo venkus tutmonde.
Samtempe en Hispanio, la "progresemuloj" kreas aŭtoritaton por limigi liberesprimon en sociaj retejoj kaj amasmedioj. En aliaj landoj mi ne scias, sed en Hispanio kaj Usono, la aŭtoritarismo venas de ambaŭ flankoj.

Sed ni "ĝoju" kaj "festu", en Usono venkis aŭtoritarismo de progresistoj. ridego.gif

Ĝis. Novatago (blogo / 7 + 1)
Biden ne staras kontraŭ liberesprimo.

Per "progresema" mi intencas traduki liberal unue kiel en liberal democracy. Eble mi devintus uzi la a-vorton "liberala". Ĉiuokaze, nun vi scias kion mi volis diri.
Maldekstra aŭtoritatismo ja ekzistas, kaj ĝi ankaŭ estas minaco al "liberala" (?) demokratio.
Ĉu vi pensas ke "liberala" estas pli taŭga? Se jes, mi revortigos mian unuan mesaĝon.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-07 22:06:44

Kiam mi diras, ke estas venko por tutmondaj progresemuloj (/liberaluloj), mi ankaŭ diras ke estas venko por ekzemple la prezidanto de la Eŭropa Popola Partio, Donald Tusk, dekstrulo kaj defendanto de "liberala" demokratio.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-novembro-08 07:02:55

La mesaĝo estas forigita.

praid (Montri la profilon) 2020-novembro-08 10:10:47

Kial pseŭdo? Ĉu li ne estas vera franculo?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-novembro-08 16:16:03

praid:Kial pseŭdo? Ĉu li ne estas vera franculo?
Laŭ la uzanto IgorSokoloff (kiun mi decidis ignori), mi estas arabdevena homo kaj ne t.n. "franca indiĝeno". Kaj verŝajne laŭ li arabdevena homo ne povas esti "vera" franco.

Mi decidis ne respondi al li pri ĉu mi estas arabdevena aŭ ne, ĉar mi opinias ke tio ne gravu.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-novembro-08 21:57:00

Pritema ŝerceto
----------
Поступила информация, что и Байден, и Трамп позвонили Путину и попросили его не поздравлять их с победой на выборах.
----------
It was reported that both Biden and Trump called Putin and asked him not to congratulate them on their election victory.
----------
Oni informas, ke Biden kaj Trump ambaŭ telefonis al Putin kaj petis, ke li ne gratulu ilin pro ilia eventuala balota venko.

verdavojo (Montri la profilon) 2020-novembro-09 17:09:56

Karaj amikoj, la sinjoro Joe Biden, per mia vidpunkto, ŝatas aŭtoritarismon. Li jam minacis Brazilon, li pensas ke la Amazonio ne apartenas al brazilanoj, ĝi apartenus al Usono ekzemple. Li minacis apliki komercajn embargojn kontraŭ ni. Sed, finfine la brazilanoj vekiĝis. Ni posedas la Amazonion. Nia Prezidento estas forta, nia popolo estas forta. Kion Joe Biden ne posedas, nia Prezidento posedas tre multe, la komunecon kun la Vera Dio!

baba79 (Montri la profilon) 2020-novembro-09 17:57:51

Zam, mi ŝatas vian entuziasmon, sed mi ne konsentas kun vi kiam vi diras ke la venko de usonaj progresemuloj estas monda venko, simple ĉar nur usonanoj rajtas voĉdoni por la usona prezidenta baloto.
Mi prefere dirus: la venko de usonaj progresemuloj helpos tutmonde aliajn progresemulojn.

Verdavojo, saluton! Miaopinie, "komuneco kun la vera Dio" estas ege subjektiva koncepto, kiu tute ne rilatas kun politiko.

Reen al la supro