Al la enhavo

NHA, kion vi opinias?

de T0dd, 2006-septembro-18

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

T0dd (Montri la profilon) 2006-septembro-18 22:31:24

Mi scivolas kion la legantoj de lernu! opinias pri la jena propono: http://perso.orange.fr/kavlan/nha/nha01.html

Estas sufiĉaj komencantoj ĉi tie ĉe lernu!, do taŭgas demandi: ĉu la x-sistemo, ekzemple, emas malkuraĝigi komencantojn, pro ĝia iom stranga aspekto?

Se la NHA propono akceptiĝos, ĉu ĝi finfine anstataŭos la Fundamentan literumon?

el_edu (Montri la profilon) 2006-septembro-25 20:47:37

Saluton, T0dd

T0dd:ĉu la x-sistemo, ekzemple, emas malkuraĝigi komencantojn, pro ĝia iom stranga aspekto?
Mi ne kredas tion. Mi estas komencanto, kaj mi ne tre ŝatas la x-sistemon. Sed mi komprenas ke ĝi estas nur helpsistemo por tiuj personoj, kiuj ankoraŭ ne scias kiel aranĝi siajn klavarojn por tajpi Esperante. Mi kredas ke la x-sistemo malkuraĝigas nur tiujn personojn, kiuj vere neniam volis lerni Esperanton.

T0dd:Se la NHA propono akceptiĝos, ĉu ĝi finfine anstataŭos la Fundamentan literumon?
Mi ne kredas tion, denove rido.gif

Mi pensas ke eble la NHA propono konvinkos iujn, sed neniam ĉiujn.

Do eble en la estonteco ni vidos kaj retpaĝojn kun la Fundamentaj literoj, kaj retpaghojn kun la Fundamenta Help-Alfabeto, kaj retpagxojn kun la x-sistemo, kaj retpajoyn kun la NHA-sistemo, ktp. Mi ne kredas ke tio estus bone.

Laŭ mia opinio, ĉi tiu afero ne estas lingvistika problemo, sed nur komputika problemo. Kaj la solvo jam ekzistas: Unikodo. Kaj kompreneble Unikodo estos en ĉiu komputilo, kaj en ĉiu programaro multe longe antaŭ ol la fina venko okazos senkulpa.gif

Reen al la supro