Al la enhavo

Moskvo ĝis nun militas kun ukraina kulturo.

de Andreo Jankovskij, 2008-oktobro-26

Mesaĝoj: 71

Lingvo: Esperanto

Yakunin (Montri la profilon) 2008-novembro-08 11:32:43

Andreo Jankovskij:
nikko:

2. Tiu surĵik (miksaĵo) preskaŭ neekzistas en Ukrainio, homoj parolas aŭ en la ukraina, aŭ iam en la rusa.
4. Pro tio ke rusa lingvo fariĝas pli kaj pli malpupulara en Ukrainio (dank' al Moskva malamikeco) mi pensas ke post 20 jaroj ĝi estos uzata tre malofte.
2.Ĉu vi reale kredas je kiun vi skribis? Multfoje mi vizitis Ukrainion kaj aŭskultis Ukrainan nur apud Rivne(Rovno), plu al Studo kaj Oriento loĝantaroj pli-malpli miksigas rusajn kaj ukrainajn vortojn dum via parolado.
4.Kio vi pensas pri Kiev? En la stratoj de Kiev estas nur rasa lingvo. La sama situacio estas en Krimeo.

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-09 07:58:34

Nu, mi komprenas pensojn de faden-kreinto. Li havas fortan deziron pruvi ke Ukrainio kaj Rusio estas tute fremdaj landoj, rusa kaj ukraina lingvoj ne estas interkompreneblaj, Rusio volas malestigi ukrainion. Tiuj asertoj povas ŝajni realaj al eksterlandanoj(el neorientslavaj landoj) pro foreco de tiu regiono, bedaŭrinde nun estas ukrainanoj kiuj uzas ies nescion pri afero por falsi. Kiu volas militon, ĉiam ĝin ricevas.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-09 09:26:45

nikko:Nu, mi komprenas pensojn de faden-kreinto. Li havas fortan deziron pruvi ke Ukrainio kaj Rusio estas tute fremdaj landoj, rusa kaj ukraina lingvoj ne estas interkompreneblaj, Rusio volas malestigi ukrainion. Tiuj asertoj povas ŝajni realaj al eksterlandanoj(el neorientslavaj landoj) pro foreco de tiu regiono, bedaŭrinde nun estas ukrainanoj kiuj uzas ies nescion pri afero por falsi. Kiu volas militon, ĉiam ĝin ricevas.
Vi min ne komprenas.

Simple legu kion mi skribis denove, kaj ne aldonu elpensaĵojn.

Sed pri milito ni povas babili plu.

//
1. Moskvo ĉiam serĉas malamikoj - ĉu tio estas hazardo?

Se ruslandanoj kredas al Moskvo - ili serĉas virtualaj malamikoj, se ruslandanoj ne tre kredas al Moskvo - ili serĉas malgrandan landon aŭ regionon por militi tie.

Ĉio estas simple, estraro de Rusio ne volas havi politikan konkurencon (kiel en Ukrainio, jen estas kaŭzo) ĉar ili malvenkos al pli bonaj partioj, en Moskvo ili volas regi kiel Fidel Kastro (dumvive).

Mi pensas ke post 10-20 jarojn, Belorusio kaj Kazaĥio estos malamikoj de Moskvo.

#
Do ni povas atendi 10-20 jarojn - kaj tiam vi skribos - ĉu mi estis prava aŭ mi eraris.

//
2. Rakontu kion vi pensas pri belorusa lingvo - ĉu ĝi estos uzata almenaŭ en Belorusio?

Ĉu post 10-20 jarojn ne estos la sama situacio kun Belorusio kaj Rusio kiel nun inter Rusio kaj Ukrainio?

#
Do ni povas atendi 10-20 jarojn - kaj tiam vi skribos - ĉu mi estis prava aŭ mi eraris.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-09 10:05:47

Vagabondo - ankaŭ vi rakontu kion vi pensas pri belorusa lingvo?

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-09 17:13:10

En Belorusio ankaŭ estas tre interesa situacio.

Mi pensas ke Lukashenko ne estas "Dunkan Maklaud" - kaj li lasos la politikon.

Belorusio komencos la saman vojon kiun Ukrainio jam iris.

Rusio kiel kutime kreos sian pro-rusan partion en Belorusio, poste tiu partio po-iomete fariĝos la belorusa partio...

Same, sed kun belorusa lingvo militos Moskvo...

Vagabondo (Montri la profilon) 2008-novembro-12 08:23:48

Mi efektive ne posedas buŝan ukrainan lingvon. Sed legi en ĝi mi povas. Antaŭ nelonge mi tralegis la unuan Harry Potter-on en ĝi.
Rilate al belorusa lingvo: mi adoras beloruslingvajn kantojn de "Pjesnjari". Sed al mi ŝajnas, ke ĝenerale belorusa lingvo estas iom pli malproksima de rusa lingvo, ol la ukraina. Ĉiu okaze por mi persone ĝi estas malpli komprenebla, ol la ukraina.
Mia edzino estas duon-ukrainino (laŭ ŝia patrino) kaj duon-belorusino (laŭ ŝia patro). Interesas, ke kvankam ŝi ne posedas nek la ukrainan, nek la belorusan, en ŝia buŝa parolo estas rimarkebla leĝera belorusa akĉento.

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-12 15:31:19

Rusia estraro volas okazigi periodon de stabileco en lando, kiu bezonas rekonstruon. Evidente skalo de lando kaj skalo de krizo postulas egan stabilecon, kiun eblas krei nur per hederado de potenco (en kadroj de leĝoj). Mi konsentas kun tia politiko. Konstanta saltado ne helpas rebonigon de ŝtato kaj popola animo, kiuj estis ege vunditaj. Mi eĉ aprobus ioman severiĝon de reĝimo, sed... paradokse, tio ne estas necesa. Almenaŭ rilate ordinaraj civitanoj reĝimo estas mola, kaj progreso videblas. Se en socio estas kompreno de tio kaj aprobo, ĉio bonas. Demokratio ne estas loterio, ne estas okazo kiam ŝtaton regas hazarde elektitaj homoj. Al mi plaĉas reĝimo kuniganta naciajn trajtojn kaj progresisman demokration kaj kapitalismon. Ĝi havas malavantaĵojn, sed en situacio de 1990j jaroj kaj nuna stato, kiam estas demando, ĉu mi lando ekzistos plu, mi aprobas tiun modelon. Almenaŭ, ni povos ion korekti.

Persone mi ne sentas reĝimon.

P.S. Mi ne havas TV (mi estas kontraŭ-TV-ulo), kaj uzas por informiĝo interreton, regas anglan kaj ja povas kompari gazetarojn.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2008-novembro-15 02:10:54

Mi havas ideon.

Mi imagos ke mi estas ruso kaj loĝas ekzemple en "Niĵnij Novgorod":

1. Mi certas ke estraro de Rusio estas ege pli saĝa ol mi kaj neniam eraras.

2. Prezidanto de Rusio diras ke Ukrainio faras ion ne tiel kiel necesas.

3. Mi 100% konsentas kun prezidanto pri (2), pro (1).

Jen kion mi pensas kiel Ukrainano:

1. Mi pensas ke idealaj estraroj ne ekzistas. Mi ankaŭ respondecas pro eraroj en ukraina politiko aŭ ekonomio...

2. Mi ĉiam havas sian opinion pri ĉiu temo.

Kaj frazo "tion diris Putin" al mi tute ne gravas.
Gravas nur bona kaj klara argumento, argumento ke "Usono estas malbona lando" por mi ne estas argumenro, ĉar ĝi bezonas klarigon - malbona por kiu, kial, kiom da tempo, ĝis kiam...

3. Prezidanto de Rusio diras ke Ukrainio faras ion ne tiel kiel necesas.
Mi respondos al prezidanto de Rusio ke ĉi tie ukrainanoj decidas kion necesas kaj kion ne.

- Mi eĉ iam pensas ke Moskvo volas proponi al Ukrainio preskaŭ nenion kaj poste kontroli preskaŭ ĉion.

- Ĉu ruslandanoj vere pensas ke estraro de Rusio estos pli bona al ukrainanoj ol nia propra estraro?

Amuze.

Ĉu?

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-15 08:14:24

rideto.gif

nikko (Montri la profilon) 2008-novembro-15 08:17:19

Mi ne diris ke mi ne kritikas rusian estraron, mi nur diris ke en nunaj cirkonstancoj mi aprobas ĝin. Okazigi kaoson nur por ŝajnigi demokration mi ne volas.

Al mi ŝajnas ke ukrainio kaj ukraina popolo ne estas preta al sendependeco, kaj mi klarigos kial. Ukrainio tute ne komprenas kion signifas esti sendependa. Esti sendependa lando = ĉiam kontraŭi al ies ekspansio, ĉiam defendi sin kaj proprajn interesojn ne nur en lando sed ankaŭ en kampo de internaciaj rilatoj. Mi bonvenigas ukrainion en aro de sendependaj landoj, sed ne forgesu, inter ŝtatoj okazas granda ludo, kiu okazis ĉiam kaj okazos ĉiam: influo, komerco, ekonomia subpremo kaj rezisto, spionado, etnaj konfliktoj, kompromisoj, intertraktoj kaj konstanta ŝanĝado de reguloj de tiu ĉi ludo. Ukrainio ne kutimis konscii ke certe TIO estas sendependeco, kaj volas ke ĉio estu tia kvazaŭ ukrainio estas parto de iu, ke granda frato defendas, ordigas kaj instruas. Kutimu ke lando estas memstara = ĉiam devas mem defendi sin, kaj plendi pri tio ke okazas influado estas simple infanecaj. Tia estas ja mondo ridulo.gif. Kutimu al memstareco.

Ne rakontu al mi pri obeemo de rusa popolo kaj pri aŭtoritareco de Putin, tio estas ridinda. Evidente estas avinoj sur benkoj en ĝardenoj kiuj adoras Putinon, sed plejparto de lando kritike rilatas al li. Tamen, rilati kritike ne signifas malaprobi.

Bazigi argumentadon sur blago ke ukrainanoj estas pli liberemaj ol rusoj estas iomgrada faŝismo. Eble ukrainanoj estas eĉ biologie pli altaj? Raso de liberuloj? Ĉiuj popoloj estas preskaŭ samaj. Se nun en rusio aperas agipova naciestro (simila al Atatjurk ekzemple) tio ne signifas ke lando totalismiĝas. Tio estas entute logika okazo sur fono de problemoj okazintaj kun Rusio.

Kaj ne apelaciu al anekdotoj, tio nur malestimigas vin.

Reen al la supro