Al la enhavo

Du demandoj

de jchthys, 2009-februaro-05

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-05 03:26:04

Mi pensas, ke mi jam scias la respondojn por ĉi tiuj demandoj. Sed mi volas ekscii, kion aliaj pensas, do jen estas:

(1) I don't have a car. Ich habe kein Auto. Kiu estas pli ofta: Mi ne havas aŭtonMi havas neniun aŭton? (Mi supozas, ke iu estas ĝusta, kaj ke la unua estas pli ofta.)

(2) Estas igiĝi ebla esperanta vorto? (Mi supozas, ke ĝi ne estas; kaŭziĝi estas pli bona.)

rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-05 05:03:18

jchthys:(2) Estas igiĝi ebla esperanta vorto? (Mi supozas, ke ĝi ne estas; kaŭziĝi estas pli bona.)
Se vi volas traduki "to happen", vidu vortaron: "fariĝi", aŭ "okazi".
Tradukoj por "to become" en vortaro: "fariĝi", "iĝi".

sergejm (Montri la profilon) 2009-februaro-05 06:12:54

Pli kutima frazo estas Mi ne havas aŭton. Ĝi estas respondo al Ĉu vi havas auton? (Do you have a car?).
Mi havas neniun aŭton." estas respondo al demando Kiun aŭton vi havas?" (Which car do you have?)

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-06 01:13:28

Dankon, sergejm, por cia klarigo pri neniun.

Reen al la supro