Al la enhavo

Ĉu "futbalo" aŭ "piedpilkado"?

de Andreo Jankovskij, 2009-februaro-06

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2009-februaro-06 19:26:47

Pilkoludo por du teamoj, en kiu oni puŝas la pilkon ne uzante la manojn, kaj penas bati ĝin en la golejon de la kontraŭa teamo: hodiaŭ vespere Ukrainio ludos futbalon kontraŭ Hispanio.

lango.gif
Ĉu "futbalo""piedpilkado"?
Kiun vorton vi uzas?

szeta (Montri la profilon) 2009-februaro-06 20:59:42

Mi uzas "futbalo" sed mi pensas ke estas pli korekta "piedpilko". Kaj certe venkos Hispanio! xD

Adiaŭ!

Miland (Montri la profilon) 2009-februaro-06 21:12:23

Andreo Jankovskij:Ĉu "futbalo""piedpilkado"?
Futbalo kune kun piedpilko estas en Wells, Butler kaj PIV 2005. Ambaŭ estas ĝustaj, kvankam futbalo ŝajnas pli simpla (por mi).

R2D2! (Montri la profilon) 2009-februaro-08 04:51:46

Miland:Futbalo kune kun piedpilko estas en Wells, Butler kaj PIV 2005. Ambaŭ estas ĝustaj, kvankam futbalo ŝajnas pli simpla (por mi).
Futbalo esta sımpla por anglalıngvanoȷ; sed pıedpılkado estas plı logıka por alıaȷ.

—Ilhuıtemoc δ

69UM24OSU12 (Montri la profilon) 2009-februaro-08 05:36:34

"Futbalo" estas vorto rekonata tutmonde. Preskaŭ ciuj lingvoj havas similan vorton. En usono, ni uzas la vorton por malegala sporto. Ĉu tiu sporto en Esperanto nomiĝas simple "usona futbalo" aŭ estas alia vorto?

rubulo (Montri la profilon) 2009-februaro-08 11:13:51

R2D2!:
Miland:Futbalo kune kun piedpilko estas en Wells, Butler kaj PIV 2005. Ambaŭ estas ĝustaj, kvankam futbalo ŝajnas pli simpla (por mi).
Futbalo esta sımpla por anglalıngvanoȷ; sed pıedpılkado estas plı logıka por alıaȷ.

—Ilhuıtemoc δ
Ne vere, ĉar por usonanoj football signifas ion alian ol eŭropa football.

Kial ne uzi "piedpilkon" por eŭropa versio kaj futbalo por usona versio ?

mccambjd (Montri la profilon) 2009-februaro-09 00:26:06

69UM24OSU12:"Futbalo" estas vorto rekonata tutmonde. Preskaŭ ciuj lingvoj havas similan vorton. En usono, ni uzas la vorton por malegala sporto. Ĉu tiu sporto en Esperanto nomiĝas simple "usona futbalo" aŭ estas alia vorto?
Vikipedio havas "usonan piedpilkon". Mi preferas "futbalon" por la tutmonda populara sporto kaj "usonan futbalon" por la alia. (Kvankam mi aŭdas, ke usona futbalo ludas en Eŭropo kaj aliloke.)

ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-09 05:21:00

Mi pensas ke multaj homoj jam scias 'futbalo' kiel 'Football', 'Futbal', 'fußball' aŭ 'футбол' ktp, kaj mi pli preferas 'futbalo' ol 'piedpilkado'. Usonanoj kaj Aŭstralianoj havas iliajn aliajn 'futbalojn' (Usona futbalo kaj "Aussie Rules"), sed ili ne estas la tuta mondo.

Kaj, se ni donas la nomon 'piedpilkado' al ĝi, homoj povus intermiksi la terminaron kun aliaj pied-sportoj.

Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-09 11:26:07

Mi iam aŭdis ke piedpilko signifis iu ajn ludo oni ludis kun pilko per piedoj, kaj futbalo signifas la piedpilko kiun FIFA organizas. Do usonoj ludas usonan piedpilkon (aŭ malfutbalon).

jchthys (Montri la profilon) 2009-februaro-09 21:43:59

Mi ŝatas paŭsojn (aŭ tradukpruntojn aŭ kalkeojn) pli ol neologismojn (novovortojn?); mi pensas do, ke piedpilko estas pli bona. Mi pensas ankaŭ, ke oni devus nomi usonan piedpilkon "futbalon".

Reen al la supro