Al la enhavo

Novjalo

de joselo, 2009-marto-20

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

joselo (Montri la profilon) 2009-marto-20 08:33:25

Mi leĝis jus kelke pri la Novajlo, lingvo kreita de Otto Jespersen, kiu antaŭe ankaŭ estis Idisto(mi ne scias, sed mi leĝis ĉe ĉi tie). Ĝi estas vere interesa, ĉar per nur un verba formo, ni povas konstrui, preskaŭ ĉiuj la verbajn tempojn. Fakte, ĝi tre ŝajnas la Anglan Lingvon...(vud--would; sal--shall...)Mi j

Bonvolu vidi, ĉiam aparas "dikte"

me dikte: mi diras
dikte! : diru
dikte: diri
me voli dikte: mi volas diri
me ha dikte: mi diris
me did dikte / me dikted : mi diris
me vud dikte: mi dirus
me sal dikte: mi diros

Mi kredas, ke nur tra la mondo estas tridek da novjalistojn, malgranda lingvo, kiu estis IDIDO, filo de la Ido, filo de la Esperanto.

Ĝis baldaŭ!

Rogir (Montri la profilon) 2009-marto-20 12:23:38

Otto Jesperses laŭlegende kries novan lingvon ĉiujare, kaj tial neniu sukcesis. (Mi troigas)

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-20 20:50:55

Fakte "Novial", Nova Internacia Helplingvo (A = au-xiliar) estas unu el la plej interesaj projektoj pri lingvo internacia... (Kvankam ghi sonas al mi tro anglece)
Sed la EO movado mortigis chiujn... Nur nune ili reekvivas dank'al la reto...

(Kiu estas la kreteno kiu elpensis la ikso-kodon ? Mi ne plu povas skribi vortojn enhavantajn la literon x !...)

henma (Montri la profilon) 2009-marto-20 21:20:19

Senegaùlo:(Kiu estas la kreteno kiu elpensis la ikso-kodon ? Mi ne plu povas skribi vortojn enhavantajn la literon x !...)
Li ne estis kreteno. Tiu sistemo havas multajn avantaĝojn:

- ordeni vortojn (ĉu per komputilo aŭ ne) funkcias pli bone ol uzante la h sistemo.

- ne ekzistas eraroj, kun la h sistemo, gh, ch, sh, ktp povas esti aŭ ĝ, ĉ, ŝ, ktp aŭ g+h, c+h, s+h, ktp.

Oni povas ankaŭ skribi vortojn kiuj enhavas iksojn, se vi vere tion bezonas, ekzemple auxiliar, luxury, ks.

Amike,

Daniel.

Ergazomai (Montri la profilon) 2009-marto-21 14:01:35

henma:- ne ekzistas eraroj, kun la h sistemo, gh, ch, sh, ktp povas esti aŭ ĝ, ĉ, ŝ, ktp aŭ g+h, c+h, s+h, ktp.
Vi pravas ja. Nome, vortoj kiel "flughaveno" povas teorie ankaŭ prononcati kiel "fluĝaveno", se oni uzas la h-sistemon. La x-sistemon, male, ne estas ambigua.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-23 19:02:01

La H-kodon proponis Zamenhof mem ...

henma (Montri la profilon) 2009-marto-23 19:39:31

Senegaùlo:La H-kodon proponis Zamenhof mem ...
Jes, vi pravas, sed tio ne igas la kreinton de la x-sistemo kreteno rideto.gif.

Amike,

Daniel.

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-23 20:35:59

Senegaùlo:
(Kiu estas la kreteno kiu elpensis la ikso-kodon ? Mi ne plu povas skribi vortojn enhavantajn la literon x !...)
Metu ' antaŭ la ikso (anstataŭ -): au'xiliar

AlfRoland (Montri la profilon) 2009-marto-23 21:37:13

Plej bona solvo estas uzi la ĝustajn esperantajn literojn. Tio eblas al la plej multaj uzante unikodon (utf-8).

RiotNrrd (Montri la profilon) 2009-marto-25 05:04:09

AlfRoland:Plej bona solvo estas uzi la ĝustajn esperantajn literojn.
Jes! Vi tute pravas. La h-sistemo, x-sistemo, la uzado de "^", ktp. - tiuj estas el la tempo de mekanikaj skribmaŝinoj. Uzante modernajn komputilojn, ni ne plu bezonas tiujn metodojn. Nuntempe, estas tre facile skribi la ĝustajn Esperantajn literojn.

Reen al la supro