Al la enhavo

Litero Ŭ

de vedev, 2009-marto-21

Mesaĝoj: 51

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2009-marto-22 00:19:58

KoLonJaNo: Ĉu koresponde al ii oni uzu ankaŭ ij eble meritas apartan disk/puton.)
Nekredeble respondi tion al komencanto. Ĉu vi volas helpi aŭ konfuzi? Ankaŭ por mi tio estas apenaŭ komprenebla.

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-22 00:49:08

Kompreneble la litero Ù tute ne povas skribiti U chefe en finajhoj... Sed mi havas solvon por forigi ghin : oni skribu V kaj havu :

Antav / antava ktp...
Ankav
Baldav
Anstatav
Hodiav
Morgav
Hierav

Kaj ankav :

Avroro
Evropo
Lavro
Lavdo
Avto
Davro
(samkiel en slavaj lingvoj)

Se la demando estas : chu necesas tiu finajho, la respondo estas NE...
Do ni ankav proponu :

Anke kaj anka (ankaùa)
Balde
Morge ? Morgo (jam ekzistas!)
Ante/anto (Jam ekzistas!)

Same kiel por la E-finajhoj kaj EL-finajhoj, Z. mem kreis problemon, kiun li solvis pragmatike sed tio daùre kaùzas konfuzon..

Ni ankaw povus uzi W... Aù daùre Ù kiu ekzistas en chiuj klavaroj...

Mi ne kompenas kie kushas la problemo...

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-22 01:00:09

La malsameco inter u kaj ŭ estas la sama inter la rusaj literoj и kaj й.
Ĉu la malsamaj literoj estas necesaj? Eble ne, sed Esperanto havas malpli fonemoj ol la angla. Kaj kelkaj lingvoj havas malpli ol dek du fonemojn. Ĉu la distingo inter d kaj t estas necesara?

Parenteze, oni uzas la literon ĥ estas tré malofte: fakte, preskaŭ ĉiuj el la malmultaj vortoj, kiuj uzas la literon, havas alternativojn sen la litero (ekz. oni povas uzi koruso anstataŭ ĥoro, kaj kemio anstataŭ ĥemio).

jchthys (Montri la profilon) 2009-marto-22 01:05:23

Senegaùlo:Ni ankaw povus uzi W... Aù daùre Ù kiu ekzistas en chiuj klavaroj...

Mi ne kompenas kie kushas problemon...
Unue, la Esperantaj forumoj ĉi-tie aŭtomate ŝanĝas la x-sistemon al la ĝustaj literoj.

Due, se vi uzas Vindozon (Microsoft Windows), vi povas uzi la programon EK.

Se vi uzas Linukson, vi povas ŝanĝi la klavaranĝo, aŭ eĉ [url=http://people.uleth.ca/~daniel.odonnell/Blog/custom-keyboard-in-linŭx11#c000346]krei vian propran[/url].

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-22 01:16:06

Saluton!

horsto:
KoLonJaNo: Ĉu koresponde al ii oni uzu ankaŭ ij eble meritas apartan disk/puton.)
Nekredeble respondi tion al komencanto.
Kaj tamen tio ja okazis. rideto.gif

Jen la risko de komencanto, kiu afiŝas en nenacilingva forumo.
Ĉu vi volas helpi aŭ konfuzi?
Mi supozas, ke vedev mem scias, kiujn el miaj frazoj li eble konsideru atentindaj kaj kiujn li prefere ignoru. okulumo.gif

Tiu frazo, kiun vi supre citis, ja aperis en krampoj ne senkiale.
Ankaŭ por mi tio estas apenaŭ
komprenebla.
Kion vi ne komprenis?

Kaj ŭ kaj j estas duonvokaloj.

Ili povas aperi kune kun aliaj vokaloj.

Ne ĉiuj kombinaĵoj de vokalo kaj duonvokalo estas same bone prononceblaj.

Kaj ij por slavlingvano eble ne estas same "absurda" diftongo kiel por germanlingvano.

Fakte mi jam vidis la vorton Kijlo kiel E-an nomon de la germana urbo Kiel.

Malgraŭ la PMEG-aj frazoj

"Por la duonvokalo J ne validas tiaj limigoj. Ĝi estas uzebla antaŭ kaj post ĉiu ajn Esperanta vokalo."

mi ja aŭdacas aserti, ke tiu diftonga ij estas alia afero ol la (transsilaba) i-j ekz. en ŝijaismo.

Krome mi neniel malrekomendas legi pri duonvokaloj en PMEG.

Bertilo certe investis pli da tempo por priskribi la aferon en simpla kaj nemiskomprenebla lingvaĵo ol mi en mia iom spontanea respondo.

Mi tamen ne certas, ĉu ĝi helpas al komencantoj bridi sian emon plibonigi E-on.

Kompreneble vi povus demandi:

"Pugo mia! Kial vi ne simple ignoris la demandon?"

Kaj verŝajne vi eĉ pravus. rideto.gif

Havu agrablan restan semajnfinon!

Espereble malpli malklare ol antaŭe,
Kolonjano

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-marto-22 01:50:13

Saluton!

vedev:
KoLonJaNo:Ĉu por vi ne estas diferenco inter balau resp. pereu (vokalduopoj) unuflanke kaj to resp. ro (diftongoj) aliflanke?
Certe, mi povas distingi inter ambaŭ, sed mi ne komprenas kial tia distingo estas bezone.
[/quote]Eble tio estas vana provo, sed tamen jen klarigo, kial ĝi ja estas necesa:

La vorto balau konsistas el radiko bala kaj finaĵo -u. Ĝi estas U-formo (imperativo) de la verbo balai.

(En la subaj ekzemploj la supersigno ´ indikas la silabon, kiun oni akcentus.)

1-e Estus tre konfuze, se oni prononcus balau ne trisilabe: ba-lá-u, sed dusilabe kun diftongo: bá-laŭ.

Oni supozus, ke temas pri vorto simila al baldaŭ, do tute ne formo de verbo!

2-e Same estus konfuze prononci baldaŭ ne dusilabe kun diftongo: bál-daŭ, sed kvazaŭ ĝi estus trisilabaĵo: bal-dá-u.

Persono, kiu aŭdus tiun lastan prononcon, povus supozi, ke temas pri U-formo de verbo *baldai!

3-e Konkludo el 1-e kaj 2-e: La distingo de u kaj ŭ ja estas necesa kaj do oni ne povas rezigni pri la litero ŭ.

Celante malkonfuzon,
Kolonjano

Senegaùlo (Montri la profilon) 2009-marto-22 02:29:18

Fakte estas du literoj kiuj tre maloftas : JH kaj KH... kaj ilin foriginte oni povus uzi la tutan alfabeton jene :

JH > J (Jardeno, banalajo)
KH > K (koruso, kemio, ekoo, kaoso)
CH > Q (qevalo, qiam, qiuj)
GH > Y (yi, yuo)
SH > X (xi, xtormo )
Ù > W (baldaw, Ewropo)

Tiel ni skribus:

Xi pliayas xian qevalon kaj tre yojas pri tio qiufoje kiam xi yin rajdas en xia yardeno aw preskaw qiufoje, kvazaw yueme.

(Mi ja konscias pri la kreteneco de mia teksto sed estas por oftigi la koncernatajn literojn...)

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-22 06:28:11

KoLonJaNo:

Certe vi povas proponi planlingvon, kiu ne enhavas superfluajn malsimplecojn.

Ĉu eble Slovio estas tia? rideto.gif
Saluton kaj vi!

Mi ne volas proponi alian planlingvon - mi pensas, ke Esperanto estas bona, sed bona ankaŭ devas evolui.
Jen surprizo por mi!

Mi atendus, ke ruslingvano pledus por forigo de H kaj ja ŝatus konservi la literon Ĥ. rideto.gif
Kara KoLonJaNo, rusa lingva ne havas sonon aŭ literon Ĥ.
Vi bezonos proponi nur facile akcepteblajn alternativojn al la malmultaj postvivintaj Ĥ-vortoj kaj jen la fina forigo de tiu ĝenaĵo!
Mi rigardis vortaron kaj ne trovas ion vorton en Ĥ, simile skribanta de vorto en H. Do - eble facile ŝanĝi Ĥ al H - senco ne perdiĝos.

Halifo en hlamido, hasido en Harkovo - Ĉu tio estas nekompreneble? Nepre bezone ĥalifo, ĥasido, ĥlamido, Ĥarkovo? Mi pensas - absolute ne!

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-22 07:01:32

jchthys:La malsameco inter u kaj ŭ estas la sama inter la rusaj literoj и kaj й.
Ĉu la malsamaj literoj estas necesaraj? Eble ne, sed Esperanto havas malpli fonemoj ol la angla. Kaj kelkaj lingvoj havas malpli ol dek du fonemojn. Ĉu la distingo inter d kaj t estas necesara?

Parenteze, oni uzas la literon ĥ estas tré malofte: fakte, preskaŭ ĉiuj el la malmultaj vortoj, kiuj uzas la literon, havas alternativojn sen la litero (ekz. oni povas uzi koruso anstataŭ ĥoro, kaj kemio anstataŭ ĥemio).
Yes,la distingo inter d kaj t estas necesara se uzi Dio kaj tio. Sed ne estas, se uzi Teos, Teo kaj to anstataŭ tio (tio (to) estas pli vere. Teos = patro. En rusa lingva = ОТЕЦ (OTETZ))

Vere, por mi estas terure, ke en Esperanto Teo = (engl. TEA). Pli bone uzi ĈAJ, aŭ TI.

Kaj se mi vidas vorton "Dio" mi rememoras vorton "Diabolo".

vedev (Montri la profilon) 2009-marto-22 07:24:43

KoLonJaNo:Saluton!

vedev:
KoLonJaNo:Ĉu por vi ne estas diferenco inter balau resp. pereu (vokalduopoj) unuflanke kaj to resp. ro (diftongoj) aliflanke?
Certe, mi povas distingi inter ambaŭ, sed mi ne komprenas kial tia distingo estas bezone.
Eble tio estas vana provo, sed tamen jen klarigo, kial ĝi ja estas necesa:

La vorto balau konsistas el radiko bala kaj finaĵo -u. Ĝi estas U-formo (imperativo) de la verbo balai.
Mi komprenis. Vi volas diri, ke en fino de vorto "u" signifas imperativon .[/quote]Dankon! Mi vere ne povis kompreni tion simplan ion. lango.gif

Sed, mi adas pensi, ke Ŭ ne estas bone. Bone estas en tia situacio = V. Ĉu ne?

Reen al la supro