Al la enhavo

Ĉagreni, bedaŭri, domaĝi ktp.

de sergejm, 2009-aprilo-29

Mesaĝoj: 4

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 06:58:23

Kia estas diferenco en signifoj de ĉagreni, bedaŭri, domaĝi ktp? Kiam oni uzas kiun?

Rogir (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 13:57:41

Kiam mi ĉagrenas, mi estas malkontenta ĝenerale, mi havas malbonan humuron.

Kaj kiam mi bedaŭras ion, mi estas ĉagrena pri tio, mi volas ke estus malsame.

Domaĝi mi neniam uzas.

Sxak (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 14:17:42

Rogir:Kiam mi ĉagrenas, mi estas malkontenta ĝenerale, mi havas malbonan humuron.
Malĝuste. Ĉar ĉagreni=IGI IUN esti en malbona humoro (vi eraris pri transitiveco ridulo.gif )

knuddelhein (Montri la profilon) 2009-aprilo-29 15:21:25

Ŝak:
Rogir:Kiam mi ĉagrenas, mi estas malkontenta ĝenerale, mi havas malbonan humuron.
Malĝuste. Ĉar ĉagreni=IGI IUN esti en malbona humoro (vi eraris pri transitiveco ridulo.gif )
saluton sergej,
mi uzas "domaĝo", kiam io min faras igi iom malkontenta. por ekz.: domaĝo ke pluvas. do ni ne povas ....( eble...viziti amikon, naĝi, ludi tenison, aŭ kelkajn similajn)

Reen al la supro