Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-20 11:32:17

Malica germano

– Nepeto, kiel nomiĝas tiu germano kiu kaŝas ĉion antaŭ mi?
– Alzheimer, avo.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-20 12:14:23

Blankulo por kompoto

Kanibaloj grupigas kaptitajn blankulojn…
– Sana?
– Sana.
– Por viando! Sekva!
– Sana?
– Sana.
– Por viando! Sekva!
– Sana?
– Malsana.
– Je kio?
– Je diabeto.
– Por kompoto!

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-21 07:58:42

Letero de negreto

Kara blanka kolego kaj kolegino!

Vi devas kompreni kelkajn aferojn.
Kiam mi naskiĝis, mi estis nigra, kiam mi estos plenkreska mi estos nigra, kiam la suno rostas min mi estas nigra, kiam al mi estas malvarme mi estas nigra, kiam mi estas terurita mi estas nigra, kiam mi estas malsana mi estas nigra, kiam mi mortos mi estos nigra.
Vi, blanka kolego, kiam vi naskiĝis vi estis rozkolora, kiam vi estos plenkreska vi estos blanka, kiam la suno rostas vin vi estas ruĝa, kiam al vi estas malvarme vi estas violkolora, kiam vi estas terurita vi estas verda, kiam vi estas malsana vi estas flava, kiam vi mortos vi estos griza.
Kaj vi, damne, aŭdacas nomi min homo kolora?!

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-22 07:26:24

Malhonta edzo

Unu solena regalo. La edzo triafoje revenas el bufedo kun tufhava telero da iaj manĝaĵoj. La edzino ne elportas plu:
– Ĉu vi ne hontas antaŭ homoj? Kion ili pripensos?!
– Nenion. Mi diras al ili ke tio por vi.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-23 11:47:14

Gardu viajn vortojn kontraŭ infanoj!

Leciono en elementa lernejo. Instruistino demandas lernantojn:
– Kiajn medikamentojn vi konas?
Malgranda Joĉjo levas la manon:
– Mi! Mi!
– Bonvolu, Joĉjo, nomi ilin.
Viagra, sinjorino.
La mirigita instruistino certiĝas ke bone aŭdis sed Joĉjo jesas, do ŝi demandas:
– Kaj por kio, laŭ vi, estas la viagra?
– Por lakso, sinjorino.
– Kiele por lakso? Vi certas? – demandas la instruistino.
– Jes, sinjorino. Ĉiuvespere mi aŭdas kiel mia patrino diras al mia patro: “Prenu la viagra-n, povas esti ĉi tiu via merdeto hardiĝos”.

----------------------------
Merdo, merdeto – io febla, malforta, malfirma do netaŭga, neuzebla por parolanto.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-24 17:10:09

Interparolado ĉe vendejo

Antaŭ vendejo haltas eleganta aŭtomobilo. El ĝi eliras riĉa geedzo, eniras vendejon, aĉetas mineralan akvon, elirante trinkas la akvon. Ĉe la vendejo sidas du drinkuloj. Unu el ili frapetas duan kaj diras:
– Rigardu, ili trinkas la akvon...
– Jes, kiel bestoj... – aldonas la dua.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-25 09:01:42

Pripenso de unu oficisto

Unu oficisto tiel pripensas: “La vivo estas senpaŭza batalo – ĝis matenmanĝo kontraŭ malsato, post matenmanĝo kontraŭ dormo”.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-26 07:58:23

Vira rezonado pri virinoj (nur por viroj!)

Lasta esploro revelaciis ke biero enhavas virinajn hormonojn. La esploron oni faris ĉe partopreno de taŭga grupo de 100 viroj. Ĉiu viro ricevis 11 unulitrajn botelojn da biero por trinki ilin. Tempo de esploro daŭris 3 horoj.
Jen rezultoj de la esploro:
– ĉe 75% oni konstatis perturbojn de pensado kaj parolado,
– 100% ne kapablis aŭtadi,
– ĉe 90% oni konstatis tendencon al dikiĝi,
– 80% refalis en melankolion kaj ekploradis pro io ajn,
– 80% volis eldoni monon por io ajn,
– 75%-n estis malfacile kompreni,
– 90% ne konsciis ke diris stultaĵojn,
– 85% ne eblis konfesi siajn kulpojn.
Ĉu koncerne tiuj rezultoj de esploro oni povas diri ke biero ne enhavas virinajn hormonojn?

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-27 07:36:50

„Juzek, spjerdalaj!”

Nederlanda firmao dunganta polajn laboristojn. Labormerkato ankoraŭ estas fermita por polaj laboristoj. Ili devas havi laborpermesojn.
Unu oficisto kontrolas leĝeco de la dungado.
– Ĉu vi scipovas la nederlandan?
– Jes, mi scipovas iomete.
– Ĉu vi havas la labormeson?
– Certe, mi havas.
– Kaj via kamarado, tiu ĉe la tomatoj?
– Certe, li havas.
– Alvoku lin, mi petas.
Juzek, spjerdalaj!
-------------------------------
Juzek – pola diminutivo de la antaŭnomo "Jozefo"
spjerdalaj – vulgara, esprimplena vorto „forkuru” (prononcu tiun vorton laŭlitere, esperante)

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-28 12:37:28

He, tiuj fremdaj lingvoj!

Irlanda Polico solvis unu enigmon. Unu polo nomita PRAWO JAZDY 50-foje rompis leĝojn de trafiko kaj longe restis nekaptebla. Unu policisto fine malkovris ke PRAWO JAZDY estas… pola nomo (titolo) de licenco pri aŭtadi.
Pro tiu inĝenieco la Irlanda Polico ricevis en 2009 jaro kontraŭnobelpremion pri literaturo (Ig Nobel Prize).

Reen al la supro