Al la enhavo

Signolingvoj

de MarCin83, 2009-julio-18

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

MarCin83 (Montri la profilon) 2009-julio-18 17:46:42

Saluton al ĉiuj!

Unue: Mi pripensis ĉu afiŝi tiun temon ĉi-tie aŭ en la forumo “pri aliaj lingvoj”. Sed pro tio ke mi ne volas diskuti pri signolingvoj mem, sed pri alia demando, mi pensas ke tiu-ĉi forumo estas pli adekvata.
Eble kelkaj jam scias ke estas landoj kie unu el la oficialaj lingvoj estas (nacia) signolingvo. Novzelando en 2006 iĝis unua lando kie la registaro rekonis signolingvon kiel oficialan lingvon (kune kun la angla kaj maoria). Sekvis Hispanio en 2007, kaj multaj aliaj landoj jam rekonas signolingvon per siaj konstitucioj.
Do, kiel vi pensas pri tio? Ĉu oficialigi signolingvojn?

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-18 23:34:55

Eble. Signolingvoj ja estas lingvoj, sed ili estas malsamaj ol parolataj lingvoj. Estas malfacile skribi ilin, kaj ili bezonas (kiel mi komprenas) multe da vizaĝesprimoj por helpi komprenigi la intencon de tion, kion oni parolas. Mi pensas, ke afiŝoj kaj oficialaj paperoj devus esti skribita en buŝa lingvo. Ja estus bona tamen, se oni tradukus oficialaĵojn en signalingvojn por helpi la surdulojn.

le_chaz (Montri la profilon) 2009-julio-19 17:33:47

jchthys:Mi pensas, ke afiŝoj kaj oficialaj paperoj devus esti skribita en ora lingvo.
Prave, pli bone en ora lingvo ol en ligna! rido.gif

jchthys (Montri la profilon) 2009-julio-19 19:02:28

le_chaz:
jchthys:Mi pensas, ke afiŝoj kaj oficialaj paperoj devus esti skribita en ora lingvo.
Prave, pli bone en ora lingvo ol en ligna! rido.gif
rideto.gif Mi plibonigis la tekston—la angla/latina vorto ora- (signifanta buŝa) konfuzigis min.

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-julio-20 03:42:04

Ĉu estas skribita signolingvo malsama ol la skribita buŝalingvo? Mi tute ne sciis, mi pensis ke surduloj legis kiel aŭdantoj shoko.gif

Priteme, mi konsentas, la registaroj devas oficialigi naciaj signolingvoj; surduloj ankaŭ estas civitanoj.

Nuno (Montri la profilon) 2009-julio-29 06:10:24

Vilinilo:Ĉu estas skribita signolingvo malsama ol la skribita buŝalingvo? Mi tute ne sciis, mi pensis ke surduloj legis kiel aŭdantoj shoko.gif

Priteme, mi konsentas, la registaroj devas oficialigi naciaj signolingvoj; surduloj ankaŭ estas civitanoj.
Unue, Mi bedaŭras sed mi estas komencanto kaj esperanto ankoraŭ malfacilas nuntempe. Sed mi estas interpretisto por signolingvo kaj mi scias iom pri la demandoj.

Estas multaj manieroj por skribi signolingvoj, sed neniam uzita per la majoritato de surduloj. Nun, kiam filmo facile sendas pro interreto, surduloj nun povas sendi mesaĝojn je la interreto kaj ne devas skribi.

Sed la motivo por oficialigi signolinvo ne estas por skribi la lingvon. Estas unu maniero de aldoni potenco al la surduloj. Kiam la lingvo oficialigas tio volas diri ke la surduloj havas rajtojn al sia propra lingvo. Tio gravas kiam oni komencas diskuti edukado.

fo_q (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-04 07:11:24

Mi apogus MONDAN signolingvon, tiel kiel Gestuno, Signuno, ktp.
Laŭ mia vidpunkto estas bizara la fakto ke brazila surdulo kaj portugala surdulo ne povas inter ili mem, ĉar eĉ la litero A de la brazila signolingvo kaj de la portugala signolingvo estas tute malsamaj...

Surduloj APENAŬ bezonas naciajn signolingvojn, dum BEZONEGAS mondan signolingvon! Kaj ili kapablas tion...

Jakovo (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-04 15:58:52

fo_q:Mi apogus MONDAN signolingvon ...
Mi apogas tiun ideon. Signolingvo estus ja ideala internacia lingvo se ne estus tiel malfacila. Sed mi ne scias ĉu surduloj bezonas nacian lingon pli ol aŭdantoj okulumo.gif

Mi opinias, ke pro la malgranda nombro de surduloj estus pli facila enkonduki mondan (signo)lingvon ol je aŭdantoj, sed la malfacila komunikado tra l' interreto miaopinie baras tion.

astroly (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-04 16:40:59

Blissymbolics jam estas iom uzata :

http://www.blissymbolics.us/dictionary/

Rogir (Montri la profilon) 2009-aŭgusto-04 17:14:33

Sed mi kredas ke mondan signolingvon devas fari surdulo, aŭ almenaŭ signolingvulo. Kaj ne forgesu ke signolingvoj estas plenaj lingvoj kaj certe ne kompreneblaj por tiuj kiuj ne konas la lingvon!

Reen al la supro