Al la enhavo

Ĝi

de Oŝo-Jabe, 2009-oktobro-21

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

Oŝo-Jabe (Montri la profilon) 2009-oktobro-21 03:40:15

Ĉu "ĝi" povas esti uzita laŭ moderna lingv-uzo por diri pri iu, kies sekson vi ne scias? Kies sekson vi ja scias sed kiu ne gravas?
Zamenhof:PRI LA UZADO DE “LI” ANSTATAŭ “ĜI”
Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas “li” anstataŭ “ĝi”, ĉar vi ne aprobas “la anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj”. Kontraŭ la uzado de “li” en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj “ĝi”, estas ne tia, kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estas ja tiel ĝentilaj, ke ili diras “vi” ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano “il”, la germano diras “es”); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan[/b], kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-ne-vole[/b] (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter “li” kaj “ŝi” — la vorton “ĝi”. Tiel same ni parolas ankaŭ pri “persono”. Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni scias[/b], ke ĝi ne[/b] estas knabino (aŭ almenaŭ ne[/b] scias, ke ĝi estas knabino[/b]), ni povas uzi la vorton “li”.

Esperantisto, 1893, p. 16

gyrus (Montri la profilon) 2009-oktobro-23 09:38:43

Nature mi pensas, ke ĝi estas pli bona ol li je ĉi situacio, ĉar ĝi tute ne estas seksisma (seksisme?).

Pharoah (Montri la profilon) 2009-oktobro-29 16:34:17

Nu, la ĉina lingvo uzas la saman vorton por ĉiu: ta = li, ŝi, kaj ĝi. Mi ne vidas kialon por ne fari ĝin esperante se oni volas, sed aŭdigos strange, mi pensas, al multaj esperantistoj.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2009-novembro-01 04:03:56

Pharoah:Nu, la ĉina lingvo uzas la saman vorton por ĉiu: ta = li, ŝi, kaj ĝi. Mi ne vidas kialon por ne fari ĝin esperante se oni volas, sed aŭdigos strange, mi pensas, al multaj esperantistoj.
Tamen, por traduki la okcidentajn artikolojn, oni ekuzis malsamajn ideogramojn (kvankam kun la sama prononco) en la ĉina por li, ŝi, kaj ĝi, antaŭ ĉirkaŭ unu jarcento.

Kaj mi iam aŭdis ke unue iuj esperantistoj volis uzi nur unu vorton por li, ŝi kaj ĝi, sed tio ne efektiviĝis.

Pharoah (Montri la profilon) 2009-novembro-01 04:33:31

黄鸡蛋:Kaj mi iam aŭdis ke unue iuj esperantistoj volis uzi nur unu vorton por li, ŝi kaj ĝi, sed tio ne efektiviĝis.
Mi ŝatas tiun ideon. Fakte, mi ankaŭ ŝatas la ideon de nombri monatojn kaj semajntagojn, kiel en ĉina.

Reen al la supro