Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-20 23:52:14

...
-Ĉiuj k-doj bonvolu eliri!
-Ej, ej! -Lia voĉo tuj relaŭtiĝis. -Pardonon, k-doj!
Ĝi estis paketo, 6 centimetrojn longa, 3 centimetrojn larĝa kaj 2 cetimetrojn dika. La unua tavolo estis peco da griza tuko deŝirita disde la milituniformo, sama estis la dua, kaj la tria estis peco da loeita papero, kiu jam kungluiĝis.

Li ŝiris la paperon. Nun fiere aperis leterpapero kun ankoraŭfreŝruĝa stampo de trupa nomo.
"Jen estas k-do x x de ni x x -divizio, kiu vundita iras posfrinton por kuracado. Soldatoj kaj policanoj sur lia vojo vole lasu lin iri."

-Malsupre estis la subskribo bone konata.
Li pene sin puŝis antaŭen sur la seĝo, kaj k-do x sprite etendis la orelon tuj antaŭ lia buŝo.
-Ĉiuj homoj eksteraj diras: En Hebei, Henan kaj Shandong ĉie estas niaj anoj!...

(El Heroldo de ĉ inio n-ro 56; feb., 1943)
...
所有的同志请出来...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-22 01:15:39

Kiel Lerni

Verea Majo

Iu fervora esperantisto riproĉis sian filon, kiu neniam progresis en Esperanto. Tiam la knabo respondis: -Paĉjo, lasu min vojaĝi al Esperantio, tiam mi baldaŭ povos paroli Esperante multe pli bone al vi.

Jes, malfacilo de Esperanto-lernado kuŝas ĉi tie, ke Esperanto ne havas sian landon, al ĝi mankas bazo de reala ĉiutaga vivo, kaj ni ne povas trovi esperantistojn en senco de ĉinoj, angloj, rusoj k.t.p.

Tamen aliflanke ĝuste pro tio ĝi estas facile lernebla. Supozu, ke vi lernas la anglan lingvon. Eĉ se vi eluzus tempon de dek jaroj kaj monon de dekmil dolaroj, vi ne povus paroli en ĝi tiel flue kiel almozulo sur strato de Londono.
...
如何学习

绿川英子

有一位好心的世界语者责斥自己的儿子...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-23 02:44:27

...
Praktiko de lingvo ĝenerale havas kvar flankojn: paroli, aŭdi, legi kaj skribi. Sed por pliparto el niaj legantoj, tute izolitaj disde samideanoj, ne estus interewa la temo pri parolo kaj aŭdo, kaj aldone la nuna situacio de l' internacia helpa lingvo postulas de ni pli diligenti je la lastaj du ol je la unuaj.

Esperantajn presaĵojn vi legu laŭeble multe, vaste, profunde kaj ripete. Ni precipe rekomendas al vi la originalojn kaj tradukojn de Zamenhof, ĉar li estas ne nur kreanto de l' lingvo, sed ankaŭ unu el la plej superaj stilistoj de Esperanto-literaturo.

Mallongajn, de vi ŝatatajn artikolojn vi ĉiutage voĉlegu kaj eĉ parkerigu, kio ne estas ridinda malnova ĉina manier, sed ja tre necesa por lernado de fremda lingvo. Tio helpas vin poste, kiam vi havos ŝancon interparoli kun kamarado.
...
语言的实践通常有四个方面:说讲、聆听、阅读和写作...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-24 00:59:59

...
Skribon ni devas lerni unue per taglibro, korespondo kaj per mallonga traduko. Nepre foĵetu maobonan kutimon, nome, sur papero vi skribas Esperante, tamen antaŭe en la cerbo vi ĝin tradukis el la ĉina lingvo. Tiel vi ofte faras stragajn erarojn, ekzemple, "Ĉu vi estas bona?"

"Mi ne manĝas vinon." anstataŭ "Ĉu vi fartas bone?" "Mi ne trinkas vinon." k.t.p. Kutimiĝu al la rekta skribo. Poste vi povas enkonduki bonajn kaj por aliandanoj kompreneblajn esprimmanierojn de la ĉina lingvo. Esperanto devas pli riĉiĝi, kaj tio ne estas atingebla sen peno de ni aziaj esperantstoj.

Lernado de Esperanto devas esti kunigita kun ĝia praktiko. La anglan lingvon vi popvus lerni nur pro devigo flanke de lernejo, la francan pro via gusto al ĝia literaturo, kaj la rusan pro"modo". Sed Esperanto-lernado estas sensenca kaj neperfekta, se vi ne partoprenas ĝian movadon enlandoan kaj poste internacian. Lernu kaj dume praktiku! Jen estas nia slogano.

(El Lernilo de Esperanto n-ro 4; apr.,1943)
...
首先,我们必须使用世界语书写日记,通信和翻译一些小文章...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-25 00:15:41

HOMINFERO

-Vivo de Japanaj Ministoj-

Rakontita de Japana Kaptito: Sirozaki
Tradukita de Verda Majo

De post la komenco de la milito kontraŭ Ĉinio, Japanio foruzis kolosan sumonb da materialoj sur la frontoj. Por plenigi tiun konsumon, la militistaro penegas refortigi, tenante ĉiujn produktorganojn en la lando.

Ili oferas vivnecesaĵojn de la popolo por aeroplanoj, kanonoj, tankoj kaj militŝipoj, kaj samtempe devige kolektas homfortjn en municifabrikojn. Nun japanaj laboristoj suferas senekzemplan ekspluaton de la faŝistoj.

Laŭ la registara kontrolo oni donas al ili rizon nur po 0,63 litroj por tago, kaj laborigas 12-16 horojn ĉiutage, aŭ eĉ tutan tagnokton senripoze. Laborego, malsato, malsano kaj aldone trumento -Ĉu ĝi estas io pli ol infero? Ankaŭ mi mem vivis dolorajn jarojn tie.
...
人间地狱

-日本矿工的生活-
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-26 01:36:55

...
La insuleto estas nomata Iriomote, kiu apartenas al Okihawa-gubernio en suda Japanio. Sur la insulero troviĝas karbominejoj, posedataj de kelkaj kapitalistoj. La insuleto estas fama je malario, tial oni ne volas iri tien.

Do, la nombro de la tuta laboristaro neniam superis 500. La minposedantoj klopodas pliigi laboristojn, sed tiuj malpliiĝas jaron post jaro. Kompreneble ne mankas tromprimedoj por varbi ministojn. ekzemple, oni iras iom malproksimen kaj propagandas ke iu kompanio varbas oficistojn aŭ iu fabriko laboristojn, kiu antaŭpagas monon trioble pli multe ol aliaj laborejoj.

Pliparto da tiel varbitaj konsistas el malriĉaj terkulturistoj kaj subaj laboristoj. Ili falas en kapitilon de tiuj fiperantoj por savi per la antaŭpago la familion kiu frpntas krizon pro la konstanta prezaltiĝo.
...
这座小岛名叫Iriomate...

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-28 01:13:03

...
La varbitajn laboristojn oni enfermas en tiel nomataj "karcerĉambroj", forprenante de ili ĉian liberon, ĉar oni timas malkovriĝon de la reala stato antaŭ la socio. La laboristoj ja ne povas eliri el la minejo ĝis la morto.

Ĉe la varbo oni antaŭpagas al ili 150-200 enojn, ankaŭ pagas tutan sumon por ilia vojaĝo, kaj donas al ili 1.5 enojn pro tago tuj de l' varbiĝo kaj de post komenco de laboro 2,5 enojn. Unuavide la afero ŝajnas bona, sed efektive ĝi estas nur ruza^^jo por varbo.

Kvankam oni certe pagas 2,5 enojn por tago, tamen deprenas 60 procentojn kiel repago de la antaŭpago kaj donas al la ministoj nur 40 procentojn. Aldone tiun sumon oni pagas ne kontante, sed pre slipo kiu estas uzebla sole en la minejo.
...
被征集来劳工,被关进名叫“监狱一样的屋子”里...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-januaro-28 23:34:41

...
Tiu slipo ja dronigas la laboristojn en abismon neelireblan. La laboristoj a[cetas per tiu slipo ĉe "siaj" vendejoj, kie ĉio estas terure kara, ĉar oni ne aplikas tie la oficiale difinitan prezon nek normalan prezon.

Ekzemple, batat-brando kostas po 1,6 enoj por "ŝoo", kiun oni vendas ekstere po 0,75 enoj. Brando estas ununura distraĵo por la ministoj porte lacegaj de la laboro. Sed ili ne povas aĉeti eĉ tiun brandon, plej malkoaran inter ĉiuj alkoholaĵoj, ĉar ili devas vivi per 40 procentoj de 2,5 enoj.

Ili manĝas matene kaĉon, tage kaj vespere rizaĵon kaj nokte ree kaĉon. Krom la regula 16-hora laboro en tago, oni ankoraŭ devigas ilin labori 2-3 horajn nokte, kaj donas al ili kaĉon dufoje!
...
那卡片却使劳工们消失在不能逃出的深渊里...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-01 01:18:09

...
Ĉu vi povas kredi? Pro netolerebla malsato ili vole-nevole aĉetas manĝaĵojn en la minejaj vendejoj. Por pliigi, eĉ se iomete, la mizeran enspezon ili laboras ankaŭ nokte. Ju pli ili laboras, des pli ili malsatas kaj aĉetas karajn manĝaĵojn, kaj ĉiam pli multiĝas ŝuldo ilia.

Jen tio estas triobla profito por la kapitalisto. Kiam ministoj suferas malarion aŭ alian malsanon, oni tenas ilin en porkejsimila ĉambro sen kuracado. Pro la troa turmento ili ofte forkuras, tamen preskaŭ neniu sukcesas.

En la monto atendas ilin morto malsana aŭ malsata. Se ne, ilin kaptas gardistoj nomataj "homgoriloj", kaj post terura puno oni de la dua tago relaborigas ilin pli kruele ol antaŭe.
...
你能够相信吗?...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2012-februaro-02 00:59:02

...
Mi ekestis en la minejo de la jaro 1933-a, kiam mi aĝis 28-jara. Ankaŭ min malfacila vivo kondukis tien. Kompreneble, mi eĉ ne supozis ke mi venas al tiu Iriomote-minejo, kuun oni timas kiel inferon. Atinginte la lokon mi apenaŭ rimarkis. Sed malfrue jam estis. Ho, ve al mi, kaj mi laboradis sklave kaj brute...

De post la eksplodo de tiu ĉi milito oni plifortigis la laboron. La ministoj mortas unu post alia ĉiutage. Mi fariĝis kaptito de ekstrema timo. Fine mi decidis forkuri, kvankam mi aŭdis kaj vidis teruran rezulton de forkuro.

De tiam mi tage kaj nokte atendis ŝancon, kiu tamen ne venis facile. En la jaro 1941-a, mi fine trovis ŝancon. Estis aprilo, mi ne povas forgesi. Tiun tagon ni iris al la marbordo por ŝarĝi militŝipon.
...
我开始是在1933年到那座矿山的...
senkulpa.gif

Reen al la supro