Al la enhavo

Reta kaj komputila terminaro

de Terurĉjo, 2007-majo-27

Mesaĝoj: 12

Lingvo: Esperanto

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-27 17:32:50

Mi opinias, ke Esperanto nun havas nelimigitajn eblojn fari novajn vortojn, ankaŭ en kampo de reta kaj komputila terminaro.
Bedaŭrinde, mi ofte vidas aperon de angladevenaj terminoj. Min tio ne mirigas, ĉar "kiu pagas, tiu mendas la muzikon", sed mi ŝatus uzi Esperantajn vortojn, kiuj priskribas diversajn retajn kaj komputilajn nociojn.
Tial mi proponas diskuti tie ĉi esperantigon de menciitaj terminoj.
Por la unua okazo mi volus pridiskuti jenajn vortojn:

- blogo, kiel rettaglibro;

- podkasto, kiel abonŝutaĵo.

Kwekubo (Montri la profilon) 2007-majo-27 18:32:02

Terurĉjo:- blogo, kiel rettaglibro;
Bonas. Sed ne ĉiam temas pri speco de taglibro.

Terurĉjo:- podkasto, kiel abonŝutaĵo.
Tio ne sufiĉe klaras - ĉu ne oni povus nomi nuran RSS-fluon abonŝutaĵo?

Rimarku la regulon 15 de la Fundamento: "La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo." Ĉar la plejmulto de lingvoj uzas vortojn similajn al la anglaj "podcast" kaj "blog", oni ja uzu tiajn vortojn en Esperanto, se ne eblas fari taŭgan vorton el aliaj E-aj radikoj.

yugary (Montri la profilon) 2007-majo-28 05:37:46

Ankaŭ mi preferus uzi vortojn kreitajn el Esperantaj radikoj jam ekzistantaj, sed kaze de "blogo" (kunfandaĵo de "web" + "log") kaj "podkasto" (kunfandaĵo de "iPod + "broadcast"), trovi taŭgan kunmetaĵon estus tre malfacile, ĉu ne? La anglan vorton "log" oni kutime tradukus per "protokolo", sed la signifo de "blog" estas tro malproksima de "log" ol ke oni povus iel uzi la radikon "protokol-" por formi novan fakvorton signifantan "blog". Eĉ en landoj kie la nacilingvo estas tute ne "eŭropeca" (kiel Koreio kaj Japanio), oni (bedaŭrinde?) uzas versiojn de tiuj angladevenaĵoj.

Estas amuze ke anglalingvanoj nomas tiajn kunfandaĵojn (kiajn "blog", "podcast", "smog", "modem", ktp) "portmanteaus", uzante vorton, kiu devenas de la franca "porte-manteau", sed kiu signifas tute alian aferon en la franca. La francoj ilin nomas "mots-valise".

-- Gary Yu

ademix (Montri la profilon) 2007-majo-29 20:18:51

Saluton !

Pardonu min, sed mi ne pensas kiel ĉi via frazon :

La anglan vorton "log" oni kutime tradukus per "protokolo"

"logs" estas la surdiskigo de akcioj, ke via komputilo faris, ne ? Kaj protokolo estas la sintakso de "paketoj", ke li sendas sur la reto.

Ekzemple, la "log http" estas la surdiskigo de paketoj senditaj, sed la "protokolo http" estas la sintakso de paketoj kiel :
GET //url// HTTP/1.O
Content-type: text/html

Do, tio estas du diferencaj aferoj. Aŭ mi ne komprenis vin (mi estas komencanto ridego.gif)

Ademix

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-majo-29 21:11:55

Estimata Gary. Mi ja proponas diskuti eblojn de Esperanto fari, krei novajn vortojn el siaj propraj vortoj, radikoj, nocioj.
Vi mem skribis, ke
Gary:en landoj kie la nacilingvo estas tute ne "eŭropeca" (kiel Koreio kaj Japanio), oni (bedaŭrinde?) uzas versiojn de tiuj angladevenaĵoj.
Tial mi proponas serĉi taŭgajn, kompreneblajn al ĉiuj kunmetaĵojn.
Ŝajnas, ke kutime oni uzas terminojn "kunmetitaj vortoj" aŭ "kunmetaĵoj".

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2007-majo-30 03:20:23

yugary:La anglan vorton "log" oni kutime tradukus per "protokolo", sed la signifo de "blog" estas tro malproksima de "log" ol ke oni povus iel uzi la radikon "protokol-" por formi novan fakvorton signifantan "blog".
Se en la angla oni povas fari "blog" per "Web" kaj "log", kial ni ne povas fari "TTT-protokolo" aŭ "retprotokolo"?

yugary (Montri la profilon) 2007-majo-30 03:27:39

Saluton, Terurĉjo!

Ankaŭ mi konsentas ke krei facile kompreneblajn kunmetaĵojn estus preferinde ol enporti anglaĵojn aŭ aliajn fremdaĵojn.

Estimata Ademix!

Kiam mi diris ke la anglan vorton "log" oni kutime tradukus per "protokolo", mi pensis pri la ordinaraj signifoj de tiuj vortoj, ne pri fakaj signifoj. Laŭ Reta Vortaro, la ordinara signifo de protokolo estas "Oficiala raporto, per kiu rajtigita aŭ kompetenta persono konstatas, kion li faris, vidis, aŭskultis: fari protokolon pri ŝtelado, arestado; legi, akcepti la protokolon de la antaŭa kunsido."

-- Gary Yu

andreasvc (Montri la profilon) 2007-majo-30 18:38:01

"Log" ne estas protokolo; en "weblog" ĝi signifas registri ion, en ian libron, kiel boatoj devas skribi kien ili estis. Protokolo estas la preskribita kutimo de io, ne ĵus komputilaj aĵoj kiel la TTT-ejo.

Lau mi la Esperanta "logo" sufiĉe similas al la "log" de "weblog", do oni povus diri:

weblog -> "teksaĵalogo"
blog -> aĵalogo?

aŭ TTT-taglibro -> t-kvar-libro ...

Urho (Montri la profilon) 2007-majo-30 19:45:58

Karaj amikoj,

bonvolu vidi:
Komputeko - prikomputila terminokolekto

http://viavento.aplus.pl/komputeko/

yugary (Montri la profilon) 2007-majo-31 01:38:19

andreasvc:"Log" ne estas protokolo; en "weblog" ĝi signifas registri ion, en ian libron, kiel boatoj devas skribi kien ili estis. Protokolo estas la preskribita kutimo de io, ne ĵus komputilaj aĵoj kiel la TTT-ejo.

Lau mi la Esperanta "logo" sufiĉe similas al la "log" de "weblog", do oni povus diri:

weblog -> "teksaĵalogo"
blog -> aĵalogo?

aŭ TTT-taglibro -> t-kvar-libro ...
"Logo" povas havi du tre malsamajn signifojn en Esperanto:

1. Io, kio servas por logi.

2. Instrumento, konsistanta el ŝnuro kun plombo, kiun oni mergas en maron por mezuri la rapidon de ŝipo.

Nek la unua, nek la dua taŭgus por traduki la anglan "log".

-- Gary Yu

Reen al la supro