Al la enhavo

Pri Esperantigo de esprimoj nekutimaj

de Filu, 2007-junio-20

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Filu (Montri la profilon) 2007-junio-20 01:44:51

Kompreneble oni ĉiutage observas en Esperanto la uzadon de vortoj rilataj al komputiko, muziko, manĝaĵo, vetero k.a., ĉar multego da homoj iom interesiĝas pri tiuj subjektoj.

Tamen, problemon havas mi trovi ion ajn pri ĵonglado, ĉar nur tre malmultaj interesiĝas pri tio kaj ankaŭ pri Esperanto...

Eble ankaŭ la legantoj de ĉi mesaĝo havas tian problemon rilate al siaj propraj hobioj?

Mi do pensis, ke eblus krei fadenon, en kiu emoj de malpopularaj hobioj povus demandi al aliaj, kiuj ne necese estus samhobianoj, ideojn aŭ komentojn pri Esperantigo de ilia hobia esprimaro.

Pri la ĵonglarto, mi ŝatus ideojn pri elanglado de "siteswap", kiu estas kvazaŭ muziknotado de ĵonglado. La "site"-parto enhavas la ideon de lancado al difinita momento per difinita mano, kaj la "swap"-parto estas la miksado de tiuj "site"-oj, miksado kiu ebligas la kreadon de multegaj figuroj. La notado prezentiĝas kiel sekvaĵo da nombroj, kiuj esprimas kiom da lancoj okazos antaŭ ol denove lanci la saman objekton. Simpla ekzemplo estus "3", kiu estas la tri-objekta kaskado, unu el la plej simplaj tri-objektaj figuroj. Pli malsimpla ekzemplo estus "(6x,4)(4,6x)", kiu estas kvin-objekta figuro kiu iom similas lavangon. Ĉiukaze, ne tiom gravas, se vi ne komprenas la notado. Mi nur provis komuniki la ideon malantaŭ la notado, tiel ke Esperantistoj pli spertaj ol mi povus helpi min traduki laŭregule kaj ankaŭ laŭ la ideo de la esprimo...

Reen al la supro