Al la enhavo

Kiun alian planlingvon krom Esperanto vi lernis aŭ lernus?

de MarCin83, 2012-februaro-24

Mesaĝoj: 81

Lingvo: Esperanto

Terran (Montri la profilon) 2013-septembro-11 19:58:56

Uridium:Mi desirus lerni, nature post ĉi-tiu sperto, Ido aŭ Interlingua, mi nur esperas havi multe da libera tempo kiel nun en la estonteco.
Mi ŝatas ankaŭ Idon kaj Interlinguan. Tamen, mi volas unue perfektigi mian lertecon je Esperanto. Mi pensas ke Loĵban estas ankaŭ tre interesa projekto, sed eble tro malsama de aliaj lingvoj por mi sukcese lerni ĝin.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-11 21:14:01

Loĵban estis la unua planlingvo kiun mi provis lerni. Mi poŝtaĉetis la libron "The Complete Lojban Language", kiu enhavas pli ol 600 paĝojn. Post kelkaj semajnoj de studo, mi provis traduki la anglan frazon I live in a blue house (Mi loĝas en blua domo) al loĵban. Post kvar horoj de provado, mi kapitulacis.

Tiam, mi decidis lerni Esperanton anstataŭe.

Mi tradukis mian frazon (pri la blua domo) al Esperanto la unua tago ke mi eklernis ĝin, post eble unu aŭ du minuto(j) kun la vortaro.

Mi ege preferas Esperanton.

korona (Montri la profilon) 2013-septembro-12 03:05:26

Ĉu vi konas Ithkuil kaj Ilaksh, planlingvoj de John Quijada? Estas lingvoj multe organizataj kaj logikaj, kaj malfacilparoleblaj, sed ekzistas kelkaj lernantoj en la Rusujo.

Dankon al vi pro dari al mi la konscion pri ĉi tiuj planlingvoj: Inialosa, Ilomi, kaj Kotava! Tamen mi ŝaijnas ke ĉiuj retpaĝoj pri Kotava estas francaj aŭ rusaj - ne multoj esperantaj aŭ anglaj. Do mi ne povas lerni multe pri tio. Tiamaniere ĉiuj retpaĝoj pri Inialosa verŝajne estas japanaj! Mi malfeliĉas. Tamen Ilomi verŝaijne estas lernebla de mi, kaj havas belan sonadon.

Interlingua-n mi povus lerni, sed nun mi jam povas legi ĝin kaj konas neniun kun kiu parolas ĝin. Toki Pona interesas al mi, kaj eble ĝin mi lernos baldaŭ, kvankam mi ŝajnas ke fakte malfacilas interkompreniĝi ĝiparolante. Kaj Lojban, kiun mi kontemplis lerni hieraŭ, estas ankaŭ malfacilegas paroli. Ĉi ties lingvokreanto mem ne povas paroli ĝin pli ol dekkvin minutojn! Interesas certe, sed mi volas kunparoli inter aliaj personoj, ne loĝas en planlingva helplibro.

Unufoje mi volas paroli la lingvojn elfajn de la Meztero de JRR Tolkien, sed tiuj ne estis kreataj por esti parolataj kaj Tolkien mem malfavoris paroli ilin. Do malfacilas parli ilin ankaŭ. Eble mi provos la lingvon Klingonan.

Ĉiudirite, tamen, Esperanton mi preferas. ridulo.gif Facillernate, facilparolate, havante multajn parolantojn... verŝajne ĝi havas la plej bono de ĉio!

Drafter (Montri la profilon) 2013-septembro-12 08:12:17

RiotNrrd:Post kelkaj semajnoj de studo, mi provis traduki la anglan frazon I live in a blue house (Mi loĝas en blua domo) al loĵban. Post kvar horoj de provado, mi kapitulacis.
Jen la traduko - "mi xabju lo blanu zdani". Mi konsumis nur kelkajn sekundojn ridulo.gif.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2013-septembro-12 15:17:45

Drafter:Jen la traduko - "mi xabju lo blanu zdani". Mi konsumis nur kelkajn sekundojn ridulo.gif.
Kelkaj sekundoj estas tre bona se vi neniam antaŭe tradukis ion ajn al loĵban! Ĉu vi lernis ĝin hodiaŭ? Aŭ ĉu vi lernis ĝin hieraŭ kaj nur tradukis vian unuan frazon hodiaŭ?

Arseni (Montri la profilon) 2013-decembro-12 03:27:33

Mi scipovas paroli kelkajn lingvojn pli ol malpli bone, do por mi tio ne estas simple rigardi la artefaritajn lingvojn sen ĉiama reveno al la studitaj lingvoj, tial mi ne ŝatas la artefaritajn lingvojn nune ekzistantajn. Krom Esperanto certe 8) kial? Plejparte ĉar Esperanto funkcias, ankaŭ ĝi estas la mezo inter tro logikaj lingvoj kaj tro simplaj. Jes ja, E-o havas siajn mankaĵojn, kiel ekz. ne tre oportunaj ojn, ajn - finaĵoj, sonoj C,Ĝ,Ĵ,Z, kiuj ne estas eldireblaj por ĉiuj homoj en kies lingvoj ĉi sonoj mankas, ankaŭ kelkaj detaloj bone konataj por ĉiuj, do mi ne parolos pri ili.
Tamen mi ne vidas neniun alian lingvon sufiĉe bone kreitan kiu povus anstataŭigi la preskaŭ perfektan E-on. Lojban estas tre interesa projekto ja, donanta multe da esperojn, sed serioze lerni ĝin mi ne volas, nur pro tio ke neniu povas babili Lojbane tiel simple kaj nature kiel Esperante. Krome tio mi ne ŝatas tro ŝ ĝ sonantan etoson de lojban, ..jes, jes, ĉiu havas sian guston. Toki Pona) nu ĝi amuzas, sed ne pli. Ĉiuj idoaĵoj, interlingvaĵoj kaj aliaj latinidsimilaj lingvoj - al mi ili sonas kiel malbona Itala l-o, mi povas imagi kiel ili malbonsonas por italianoj...kvankam mi povas erari. Do vivu Esperanto! 8)

zugunruhe (Montri la profilon) 2013-decembro-15 02:36:16

Esperanto estas certe la planlingvo kiu mi parolas la plej bone, sed mi tre interesiĝas pri Toki Pono kaj Volapük. Toki Pona interesiĝas min kaŭze de la malgrandeco kaj la kompakteco kaj Volapük interesiĝas min historie kial esperantisto.

Mi akiris freŝdate intereson en Láadan. La lingvo demandas ĉu okcidentaj lingvoj taŭgas pli bone al viroj, kaj imagas lingvon kreita por inoj. La lingvo estas interesa eksperimento kaj ŝiaj libroj (la fantazilibroj de la kreinto) estas bonega.

brw1 (Montri la profilon) 2013-decembro-15 03:08:07

cellus:Io apprendeva interlingua ante multe annos. Por me interlingua esseva un interessante alternativa a esperanto, ante toto pro le facto que multe humanos, qui nunquam habeva studiate le lingua lo poteva comprender.

Mi lernis la lingvon Interlingua antaŭ multaj jaroj. Por mi interlingua estis interesa alternativo al esperanto, antaŭ ĉio ĉar multaj homoj kiuj neniam studis ĝin, povis kompreni la lingvon.
Mi konsentas kun vi! Mi ne parolas ĝin sed, mi komprenas la lingvon puiskaŭ Mi parolas Francan kaj Mi scias iomete da hispana mi komprenas Interlinguo flue se mi studus unu aliajn artfaritan lingvon ĝi estus Interlinguo sed nun mi volas lerni pli da Naturajn Lingvojn.

sandreus (Montri la profilon) 2013-decembro-15 06:11:22

Rusa verkisto I.A. Krilov en 1812j verkis fabelon "Cigno, Asako kaj Ezoko". Ĝi estas taŭga por tiu ĉi okazo kun planlingvoj. La mondo ekstreme bezonas en internacia lingvo kaj jam nur tial estas ne racie rigardi al aliaj lingvoj. Estu Esperanto kaj ne kiaj najloj!

sunnynai (Montri la profilon) 2013-decembro-31 09:10:35

Mi parolas (do, skribas) lideplon (lingwa de planeta). Mi tre ŝatas la lingvon.

Reen al la supro