Al la enhavo

Esperanto, oficiala lingvo de Eŭropa Unio, nun !

de cspinola, 2013-februaro-11

Mesaĝoj: 359

Lingvo: Esperanto

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-februaro-24 11:39:19

cspinola:
Oni povas subskribi aŭ ne. Sed mi pensas, ke tiu peticio ne estas sensenca, estas malfacila kaj ĝi sendube ne sukcesos nun, sed ĝi estas tre senca. Neŭtrala universala lingvo, Esperanton aŭ alia ajn, estas hodiaŭ ega bezono, ĉefe en Eŭropo. Tiu peticio estas okazaĵo por disvastigi la esperantan ideon, precipe ekster la esperanta movado, kie oni pensas, ke Esperanto estis praa ideo kaj lingvo, kiu malsukcesis iĝante lingvo universala, pro la longega tempo, ke ili ne aŭskultis pri ĝi. Se Esperanto sukcesas, ĉi tiu okazos en Eŭropo.
Kial vi reklamas E-on inter E-istoj?
Ĉiuokaze, ĉu vi vere pensas, ke peticio, kiu pro juraj(1), praktikaj(2) kaj matematikaj(3) kialoj ne povas fari alimaniere ol fiaski, varbos eĉ unu novan E-iston? Se jes, vi estas senlima optimisto.

(1)Oficiala lingvo de EU povas esti nur oficiala lingvo de membroŝtato.
(2)E-o terminologie ankoraŭ ne pretas por transpreni la taskon de EU-a lingvo.
(3)Estas tro malmulte da E-istoj, kiujn tio interesas, ol ke oni povus kolekti pli ol 3-4 mil subskriboj. Tia malgrandaĉa nombro ne impresos iun, sed nur ridindigos nin.

Prefere komencu peticion pri la esploro de E-o (sub ia aspekto), pri la libervola enkonduko en lernejojn, ktp.

maratonisto (Montri la profilon) 2013-februaro-24 11:56:54

Kirilo81:
(1)Oficiala lingvo de EU povas esti nur oficiala lingvo de membroŝtato.
(2)E-o terminologie ankoraŭ ne pretas por transpreni la taskon de EU-a lingvo.
(3)Estas tro malmulte da E-istoj, kiujn tio interesas, ol ke oni povus kolekti pli ol 3-4 mil subskriboj. Tia malgrandaĉa nombro ne impresos iun, sed nur ridindigos nin.

Prefere komencu peticion pri la esploro de E-o (sub ia aspekto), pri la libervola enkonduko en lernejojn, ktp.
Mi tute konsentas, precipe kun la lasta propono.
Neniu komparis la rapidecon de lernado de Esperanto kun aliaj fremdlingvoj en averaĝa lernejo.

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-24 13:45:12

Kirilo81:
cspinola:
Neŭtrala universala lingvo, Esperanton aŭ alia ajn, estas hodiaŭ ega bezono, ĉefe en Eŭropo. Tiu peticio estas okazaĵo por disvastigi la esperantan ideon, precipe ekster la esperanta movado, kie oni pensas, ke Esperanto estis praa ideo kaj lingvo, kiu malsukcesis iĝante lingvo universala, pro la longega tempo, ke ili aŭskultis nenion pri ĝi. Se Esperanto sukcesas, ĉi tiu okazos en Eŭropo.
Kial vi reklamas E-on inter E-istoj?
Pli ol 2800 homoj el la tuta mondo jam subskribis la peticion pri Esperanto.
Ni bezonas disvastigi la ideon precipe ekster esperantismo, sed ĉiuokaze ni esperantistoj povus subskribi ĝin:

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Homoj el Kroatio, Kolombio, Britio kaj Hispanio ĵus subskribis peton

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-24 17:05:57

Kirilo81:
Prefere komencu peticion pri la esploro de E-o (sub ia aspekto), pri la libervola enkonduko en lernejojn, ktp.
Kial oni pensus ke europaj knaboj elektos esperanton en lernejo, se ĝi eĉ ne estas agnoskita de Eŭropa Unio?. Ĝis kio oni esperos por fari peticion?

http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Homoj el Hispanio, Rusio, Brazilo, Ĉilio ĵus subskribis peton.

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-24 20:13:50

Kirilo81:
(2)E-o terminologie ankoraŭ ne pretas por transpreni la taskon de EU-a lingvo.
Mi ne scias kion tiu frazo povus signifi. Ĉu vi povas klarigi?

hebda999 (Montri la profilon) 2013-februaro-24 21:46:43

cspinola:
Kirilo81:
(2)E-o terminologie ankoraŭ ne pretas por transpreni la taskon de EU-a lingvo.
Mi ne scias kion tiu frazo povus signifi. Ĉu vi povas klarigi?
La fakvortaroj ne estas jam tute pretaj aŭ perfekte koheraj. Sed se oni vere bezonas novan vorton por iu ideo, oni ĝin facile kreas en Esperanto. La problemo ne estas la vortaro de Esperanto, sed la obstineco de homoj, kiuj preferas favori la lingvon de potenculoj. Sed tiu ĉi vojo povas gvidi nin al la ĉina en proksima estonteco (same kiel la angla anstataŭis la francan post la Dua Mondmilito).

cspinola (Montri la profilon) 2013-februaro-25 00:08:32

Pli ol 2900 jam subskribis la peticion. Se Esperanto iam ajn sukcesos laŭ universala lingvo, ĝi faros tion unue en Eŭropo, aŭ ne sukcesos. Sed la tuta mondo gravas pri tio,

Homoj el Brazilo kaj Australio ĵus subskribis:
http://www.avaaz.org/fr/petition/Esperanto_langue_...

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-25 06:51:35

Ĉu vi povas klarigi?
Kiam lando aniĝas al EU, ĝi devas trovi dekojn da oficistoj en ĉiuj fakoj, spertaj pri lingvaj aferoj por adapti la fakan vortaron de EU al la nacia lingvo. Tio estis vere ĝena problemo por malgranfaj landoj (ekz: Estonio), kiu malfacile plenumis la taskon.
Malgraŭ la fanfaronadoj de iuj esperantistoj pri "du milionoj da parolantoj (foje eĉ dek!)", ne eblas trovi, ekzemple, dudek fakulojn pri agrikulturo kaj ties eŭropaj leĝoj, kiuj bone regas esperanton pri ĉi fako. Mi vetas, ke oni eĉ ne trovus unu solan.
Se morgaŭ EU dirus: "Bone, vi pravas, ni strarigas esperanton, kiel oficiala lingvo de EU, jen la leĝaro, traduku ĝin", ni nur povus diri, ke tio ne eblas kaj peti pardonon por la mispeto.

hebda999 (Montri la profilon) 2013-februaro-25 07:44:53

Tjeri:...ne eblas trovi, ekzemple, dudek fakulojn pri agrikulturo kaj ties eŭropaj leĝoj, kiuj bone regas esperanton pri ĉi fako. Mi vetas, ke oni eĉ ne trovus unu solan...
Tion vi ne povas aserti sen provo.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-februaro-25 08:06:44

Ne. Mi ne povas pruvi, ke oni ne povas trovi ion, ĉu fakulon, ĉu rozkoloran elefanton. Tiuj, kiuj opinias, ke oni povas, trovinte pruvu.
Mi interesiĝas pri mara vortaro. Mi neniam trovis iun, kiu sciis pli ol indiki al mi la eldonitajn marajn vortarojn de 1905 kaj 1947... cetere plorinde malkompletajn.

Reen al la supro