Al la enhavo

"Finnlando" kun du "n"-oj?

de guyjohnston, 2007-oktobro-31

Mesaĝoj: 16

Lingvo: Esperanto

guyjohnston (Montri la profilon) 2007-oktobro-31 18:25:20

Saluton, ĉu iu povas sciigi al mi kial oni skribas "Finnlando" tiel, kun du "n"-oj? Mi pensis ke Esperanto devus ne havi literumajn malregulecojn.

Araneo (Montri la profilon) 2007-oktobro-31 19:15:22

guyjohnston:Saluton, ĉu iu povas sciigi al mi kial oni skribas "Finnlando" tiel, kun du "n"-oj? Mi pensis ke Esperanto devus ne havi literumajn malregulecojn.
Saluton!
Ĉar estas la finna lingvo, la lando estas Finnlando. Ekzistas la vorto 'fina', do tute alia ol finna!
Amikece,
Araneo

Sxak (Montri la profilon) 2007-novembro-01 14:17:34

guyjohnston:Saluton, ĉu iu povas sciigi al mi kial oni skribas "Finnlando" tiel, kun du "n"-oj? Mi pensis ke Esperanto devus ne havi literumajn malregulecojn.
Pi kiu malreguleco temas? Montru al mi regulon, malpermesantan 2 apudajn n-ojn! Ekzistas ŝajne eĉ centoj da esperantaj radikoj kun duoblaj samaj literoj...

Rao (Montri la profilon) 2007-novembro-01 16:16:14

"nnl" estas teruraĵo! Mi uzas la radikon "suom" (suoma lingvo, suomo, suomio).

Espi (Montri la profilon) 2007-novembro-01 17:17:10

Rao:"nnl" estas teruraĵo! Mi uzas la radikon "suom" (suoma lingvo, suomo, suomio).
Saluton!

Jes, mi ankaŭ uzas SUOM-radikon.
Mi eĉ kredas, ke tiu estas pli finna... okulumo.gif

Multajn salutojn

guyjohnston (Montri la profilon) 2007-novembro-01 21:50:46

Ŝak:
guyjohnston:Saluton, ĉu iu povas sciigi al mi kial oni skribas "Finnlando" tiel, kun du "n"-oj? Mi pensis ke Esperanto devus ne havi literumajn malregulecojn.
Pi kiu malreguleco temas? Montru al mi regulon, malpermesantan 2 apudajn n-ojn! Ekzistas ŝajne eĉ centoj da esperantaj radikoj kun duoblaj samaj literoj...
Mi volis diri ke normale en Esperanto oni ĉiam scias kiel skribi vorton kiun oni aŭdas, ĉar estas unu-al-unu rilato inter literoj kaj sonoj. Sed kun "finno/finna" oni ne scias ĉu la persono diris "finno/finna" aŭ "fino/fina". Ĉiuj la aliaj fojoj ke mi vidis du samajn konsonantoj apud si, estis pro meti du vortojn kunaj, ekzemple "rettaglibro". Mi pensas ke mi ankaŭ uzos la radikon "suom" por eviti tion.

Fons Lacrimarum (Montri la profilon) 2007-novembro-02 00:26:01

Saluton!

Ŝajnas ke por finn' tie-ĉi oni povas uzi fin' senprobleme (senprobleme krom dusignifado). Ĉu ne?

Tamen oni ne elparolas finn'-on kiel fin'-on. Se tie estas du "n", oni devetas elparoli precize du "n", eĉ se tio estas "teruraĵo".

Same kun "rettaglibro" oni ne parolas [retaglibro] sed [ret-taglibro] (simile kiel tion estus du vortoj). Mi kompreni ke tio ŝajnas malfacilan aĵon por iuj sed post iomete da proktiko ĉio eblas ridego.gif

La vorto "retotaglibro" estas ankaŭ korekta.

Aliafero ke mi ŝatas plie suom' ridego.gif

----------------

Por mi pli malfacila ol "finnlando" estas simpla "akvo". Ĉiam tio fariĝis je [akfo], [agvo] aŭ [ak ... vo] malgajo.gif

Amike ridego.gif

Rao (Montri la profilon) 2007-novembro-02 01:26:16

Fons Lacrimarum:Same kun "rettaglibro" oni ne parolas [retaglibro] sed [ret-taglibro] (simile kiel tion estus du vortoj).
Min malhelpas ne nur la duobla N, sed la kunapuda L! Se la tradicia formo estus ekzemple Finnujo, elparoli ĝin estus multe pli facile. ridulo.gif Ajne, jen aliaj vortoj malfacilaj kiel rettaglibro: budĝeto, matĉo.

yugary (Montri la profilon) 2007-novembro-02 04:37:34

Mi iam renkontis usonano kiu plendis pri la malfacileco elparoli duoblajn konsonantojn kiel la -nn- en "finno", la "-tĉ-" en "matĉo", ktp. Kiam mi atentigis lin pri la ekzisto de duoblaj konsonantoj en la angla (ekzemple, la -nn- en "unnatural" kaj la -kk- en "bookkeeping"), li iom pripensis tion kaj finfine agnoskis ke eĉ anglalingvanoj ja povas prononci tiajn duoblaĵojn. Kompreneble, duoblaj konsonantoj estas pli facile elparoleblaj por tiuj kies nacilingvo enhavas multajn--ekzemple, la italoj, la maltoj, la koreoj, la japanoj, kaj la finnoj (Pardonu min! Mi volas diri "la suomoj")--sed parolantoj de aliaj lingvoj ne senkuraĝiĝu! Lerni klare elparoli tiajn duoblajn konsonantojn postulas nur iomete da sinekzercado, kaj vere indas la peno.

Gary Yu

guyjohnston (Montri la profilon) 2007-novembro-03 02:16:38

Rao:
Fons Lacrimarum:Same kun "rettaglibro" oni ne parolas [retaglibro] sed [ret-taglibro] (simile kiel tion estus du vortoj).
Min malhelpas ne nur la duobla N, sed la kunapuda L! Se la tradicia formo estus ekzemple Finnujo, elparoli ĝin estus multe pli facile. ridulo.gif Ajne, jen aliaj vortoj malfacilaj kiel rettaglibro: budĝeto, matĉo.
Jes, mi supozas ke ne estas tro malfacile diri "finno/finna" kiel "fin-no/fin-na", sed mi trovis diri "Fin-nlando" pli malfacile. Ĉu oni povas diri "Finnio"?

Reen al la supro