Al la enhavo

kio vi pensas pri EU?

de annadahlqvist, 2007-novembro-03

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Tukusx (Montri la profilon) 2007-novembro-08 00:47:55

manu_fr:[...]
Eŭropo estas nur komenco, kaj -kiel iu jam diris-, oni ĉiuj respondecas, de kio estos farita la Eŭropa Unio de morgaŭ.
[...]
Se bedaŭrinde ankoraŭ ne estas kazo nuntempe, eble oni havas ŝancon konstrui tian mondon por niaj infanoj, almenaŭ en Eŭropo, jam ?
Kaj ili certe scipovos esti pli saĝaj ol ni !
[...]
Do, kion ni atendas por reaĝi ? Ĉu alian militon ?
[...]
Eŭropo ne estas tre juna : ĝi estas kvindekjara... Kaj ĝi ne estas demokratia. Ĝi komencis sen la popolo, kaj nenio ŝanĝis ekde tiam.

Pli malbona : por eŭrokratoj, demokratio estas minaco !

Vi scias, ke estas nova eŭropa traktato (je 2005, la Nederlandanoj kaj la Francianoj rifuzis la Eŭropa Konstitucia Traktato).

Nu jen kion Ĵiskardo (la franca « patro » de la EKT) diris lastatempe :
« Les propositions originelles sont pratiquement inchangées [...] Pourquoi ce changement subtil ? Avant tout pour éloigner toute menace de référendum en évitant de recourir à une quelconque forme de vocabulaire constitutionnel. »
Proksamuma traduko :
La originaj proponoj estas preskaŭ senŝanĝa [...] Kial ĉi-tiu subtila ŝanĝo ? Precipe por forigi ĉia minaco je referendumo evitante uzi ajna konstitucia vortformo.
La referendumo estas minaco ! shoko.gif
Tiuokaze, kiel simplaj civitanoj povus ŝangi ion ? Oni demandas ilin malofte ilia opinio, kaj oni ne respektas ilia elekto...

Sciu, ke unu sola lando el 27 organizos referendumon (Irlando, sed nur pro sia konstitucio).

manu_fr:Oni povas kritiki kapitalismon, kiam oni vivas kiel perfektaj kapitalistoj en sia ĉiutaga vivo! Facile!
Tiuj kiu « vivas kiel perfektaj kapitalistoj en sia ĉiutaga vivo » ne « kritikas kapitalismon »...

manu_fr (Montri la profilon) 2007-novembro-08 13:40:37

Via vidpunkto estas, ke Eŭropa Unio ne estas demokrata. Bone, mi komprenas vian vidpunkton, kaj respektas ĝin.
Sed, oni tamen havas ŝancon havi ĝin, ĉu ne ? okulumo.gif
Ĉu mi voĉdonis pozitive por la konstitucio ? Ne. (Sed oni ne povas ĉiam gajni en la vivo).
Se vi bone legis la fadenon kaj mesaĝojn de sudamerikanoj, ne ekzistas ankoraŭ la sama en sudameriko, ekzemple...
Certe Francio ne multe "gajnas" dank'al Eŭropo...tamen multe pli ol vi pensas jam (estas monhelpo en multaj branĉoj).
Sed, diru, ĉu Francio ne jam estas unu ej la plej riĉaj landoj en la mondo ?
Ĉu ne ĝenas vin, kiam vi vidas miseron en proksimaj landoj eŭropaj, aŭ malsamaj vivniveloj ? Al mi ĝenas la misero en mia propra lando, certe ! Sed pli bone esti misera en Francio ol en...aliaj eŭropaj landoj !
Persone, mi estas tre kontenta, kiam mi vidas kiel "kreskis" ekzemple Spanio, najbara lando, kiu ne estis tiel "riĉa" antaŭ 20 jaroj...ĉu ne iom dank'al Eŭropa Unio ? Bonege ! Kompreneble ne estas nur bonaj flankoj kiam pligrandiĝas la vivnivelo de lando, sed tamen : ĝenerale la vivo fariĝis pli bona por la plejmultaj !
Unu el miaj amikoj -tute ne esperantista-, vojaĝante tra Grekio, estis ŝokita (en la bona senso de la vorto) per la nombro da paneloj tra la lando, dirante : "tiu vojo estas farita dank'al mono de Eŭropa Unio", ktp...
Ĉu ni -franculoj- kontinuu vivi en egoisma lando ? Prefereble ne !
Dank'al Eŭropa Unio, la vivo devenas pli facila en multaj landoj.
Certe ne estas perfekta, nenia sistemo povas esti perfekta por ĉiuj.
Sed, se vi volas, vi povas doni vian vivon por pliboniĝi la sistemon de Eŭropa Unio, se vi decidas aĝi en politiko, vi havas tiun ŝancon vivi en libera lando.
sal.gif

amike

Manu

kimdohyeono (Montri la profilon) 2007-novembro-17 03:11:03

eu?
ĝi estas bona idion.

Reen al la supro