Al la enhavo

Ĉu Rusio estas danĝera lando?

de ora knabo, 2007-novembro-24

Mesaĝoj: 42

Lingvo: Esperanto

ora knabo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 23:18:12

Terurĉjo:se ekzistas la plej pacama lando en la mondo, tiu lando estas Rusio.
Ĉu vi pensas ke la mondo (aŭ iu specifika lando) devus timi Rusion? Ĉu viaj televidoj, ĵurnaloj, radioj ktp. montras Rusion kiel danĝeran landon? Multaj Kroatoj pensas ke Rusio estas danĝera, perforta, fortega lando. Ŝajne ĉar Rusoj estas bonaj amikoj de Serboj (ne tre ŝatataj en Kroatio). Mi konas iujn Rusojn, kaj ili estas bonaj homoj, sed mi konfesas ke (pro aferoj pri kiuj mi aŭskultas) mi iam pensas ke Rusio estas danĝera. Precipe Putin ne aspektas tre bona al mi.
Rusoj, ne pensu ke mi pensas ke via lando estas malbona, malbela aŭ ia alia, mi nur iam timas ĝin lango.gif.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 23:31:46

Jes!murdisto.gif
Rusio estas la plej danĝera lando en la mondo.
Tuta Rusia historio asertas tion.
Vidu la mapon de Rusio.
Ĝis antikvaj tempoj Rusio ĉiam militis, klopodante okupi siajn najbarojn kaj pliigi sian teritorion. Multaj popoloj estis neniigitaj de rusia armeo.
Rusoj ĉiam malamas fremdulojn kaj intencas ilin mortigi.
Antaŭ kelkaj jaroj Sovetunio (se iu ne scias, tio estas eks-nomo de Rusio) havis la duan je amplekso armeon en la tuta mondo (post, certe, la plej pacama Usonia).
Mi jam rakontis ke jun-aĝe, kiam mi ĉiam portis sur mia brusto partian membrokarton, kaj sur la dorso la aŭtomat-pafilon, mi intencis liberigi tutan mondon de kapitalismo kaj mortigi ĉiujn riĉulojn.
Min ne haltigis tiam eĉ la minaco de nuklea milito.
Nun Rusio plu intencas okupi tutan mondon per flugantaj kaseroloj kaj sia propagando.
Bonvolaj homoj, timu Rusion.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 23:44:41

Ŝajne, ke mi forgesis aldoni, ke nome Rusio komencis la Unuan kaj la Duan mondmilitojn, ke nome Rusio unue eksplodigis la unuan nuklean bombon, ke nome Rusio ĉiam militis transoceane, ke Rusio invadis en Kroation kaj Serbion por liberigi unuajn de la duaj, kaj nun Rusio aktive helpas al Albanio por fondi tie demokration. Vivu Kosova kampo, historia albana loĝloko!

Frankouche (Montri la profilon) 2007-novembro-25 01:14:28

Grandaj trinkuloj da vodko ne povas esti danĝeraj! Ja tiu estas homoj kiuj ŝatas la bonan vivon okulumo.gif

Kio estas tiu demando?, se la rusio estas danĝera?!

Jes tiu lando inferas, trairata kun sangosoifataj horduloj, ĉasantas la liberajn homojn kun iliaj siberiaj tigroj. Ilia glacegia vintro farigas la rusulojn same same... elmalvarmaj bestoj, jes same...danĝeraj blankaj ursoj... okulumo.gifokulumo.gif

donmiguel (Montri la profilon) 2007-novembro-25 08:54:05

jes, mi pensas ke ili povus esti iom danĝera ĉar ili ne tro laboras kun la internacia komuno. Ankaŭ iom tro rigida, ili ne respektas internaciajn rajtojn. Sed, mi pensas ke la rusa regado estas plej danĝera por siaj propraj loĝantoj..

krome, ĉiuj landoj sopiranto por influa kaj povo estas iom danĝera por la internacia komuno.

TED110 (Montri la profilon) 2007-novembro-25 10:03:03

Mi ne pensas, ke Rusio estas tiel danĝera kial amerikaj propagandoj volus diri nin volonte. Ruiso nur estas lando, kiu estas frustiĝo, ĉar la Runiĝo de la Orientbloko ŝajnis al esti la komenco de nova amikeco. Sed nun la Usono volas nur esti la venkinto kun sia "pli forta ideologio". Se mi estus la prezidento de Rusio, ankaŭ mi serĉus aliajn amikojn, ankaŭ en la Irano, DPR Koreio kaj tiel plu... sed ĉu vi permesas diri, ke ĝi estas eraro? Kiu faras erarojn? Ĉu ni estis perfekta en la juna historio? Aŭ kio estas la kaŭzo de la agmanioero de Rusio? Mi pensas, ĝi do estas tre interesa al scii.

Belapo (Montri la profilon) 2007-novembro-29 11:42:01

Mi pensas ke Rusio danĝera estas, dum tiel granda estas, kaj Rusio havas forta militpovan. Ĉiu lando kun militpovo estas iom danĝera. En ĉiu lando estas ebla ke persono kun malsana kapo prenas la povon, kaj kun granda militistaro estas pli danĝera.

Sed mi ne pensas ke Rusio estas pli danĝera ol alia simila landoj. Ekzemple, kaj Ĉinio kaj Usono estas ankaŭ danĝera per havi militpovojn pli grandaj ol la normo. Mi pensas ke multaj homoj timas Rusion ĉar ili ne scias aŭ komprenas ke okazas en Rusio. Kaj tiu estas la danĝero en la situacio.

leserate (Montri la profilon) 2007-decembro-02 21:03:38

Mi pensas, ke Rusio ne estas danĝera, tio estas malantaŭdira okulumo.gif
Ni, rusiaj ne scias, ke estos morgaŭ en nia lando. Sed ni pensas Rusion konkorda lando, rusiaj malofte atakas unuaj

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-decembro-02 22:09:05

leserate:Mi pensas, ke Rusio ne estas danĝera, tio estas malantaŭdira okulumo.gif
Ni, rusiaj ne scias, ke estos morgaŭ en nia lando. Sed ni pensas Rusion konkorda lando, rusiaj malofte atakas unuaj
Kara, ŝajnas al mi, ke ni tamen estas rusoj, ne rusiaj.
(Enkrampe: en la rusa lingvo la nomo de mia popolo estas ne substantivo, sed adjektivo, fakte mi estas ne ruso, sed rusa rido.gif ).
Ĉia popolo ne scias, kio estos morgaŭ en ties lando, sed estas Rusio, kiu plej danĝeras por aliaj, ĉar ĝi eĉ ne scias, kio okazas hodiaŭ.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-decembro-02 22:49:39

Eble ne la plej danĝera, sed eble danĝera malgraŭ. Ĉar Rusio havas militpotencon, multajn homojn kaj sufiĉe centraliziĝis rego. Se unu persono havas tre multe da potenco estas pli verŝajne ke la potenco estas uzi malbone. Ekzemplo: Rusa prezidento iĝas rabia=>tre dangera. Se sveda ŝtatministro iĝas rabia=> iom danĝera.

(sed mi kredas ke usono kaj ĉinio estas pli danĝera)

Reen al la supro