Al la enhavo

Ĉu forumoj por komencantoj?

de Jev, 2007-novembro-28

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-28 13:01:26

La teamo nun diskutas unu problemon. En la anglalingva forumo iu persono plendis, ke ĉiuj diskutoj en niaj forumoj okazas en tre komplika Esperanto kaj malfacilas kompreni la tekstojn. Pro tio komencantoj timas skribi en la forumoj. Tiu uzanto proponas krei apartan forumon por parolantoj en la baza Esperanto.

Kelkaj en la teamo subtenas tiun ideon kaj mi daŭre iom hezitas, ĉar mi ne vere certas, ĉu tio solvos la problemon. Mi timas, ke en la fino ni havos du forumojn "En facila Esperanto" kaj "Pri ĉio cetera", kiuj estos tute samaj. Krome mi opinias, ke kiam komencantoj komunikas rekte kun pli spertaj personoj, lernado de Esperanto funkcias multe pli rapide. Do krei tute apartan forumon por parolantoj en la baza aŭ fuŝa Esperanto povas esti eĉ iom malhelpa por efika lernado.

Mi preferus trovi iun alian solvon. Ekzemple, mi pensas, ke eble indus krei forumon, kiu nomiĝus "Lernejo" kaj en kiu ĉiu pli sperta esperantisto povus diskutigi komencantojn aŭ povus krei etajn lecionojn pri Esperanto. Mi tute certas, ke eblas elpensi pli da tiaj ideoj, do mi petas vian helpon pri tio. Ĉu iu el vi havas proponojn pri tio, kiel eblas kuraĝigi komencantojn?

Se ne eblos trovi bonajn alternativojn, ni verŝajne simple kreos apartan forumon "En facila Esperanto".

donmiguel (Montri la profilon) 2007-novembro-28 13:23:39

ne estas facila decido.

la argumento ke povus esti fuŝata forumo kiu pli malhelpas ol helpas la lernado estas bona.

kvankam mi ankaŭ komprenas ke ne tutaj novaj lernantoj estas tiel kuraĝa por ke ili rekte partoprenas al la priparoladoj en la forumoj. Pluse, la tujmesaĝilo estas tro rapida por ke ĝi plenumus la taskon de facilparoladejo..

Eble la testejo povas plenumi tiun taskon. Vi devus skribi ke tiu forumo estas por testi kaj kiel oni faras fadenojn kaj kiel oni faras Esperantajn frazojn ridulo.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-28 13:37:42

Ne, laŭ mi tiu ideo portas pli da ĝeno ol helpo. Laŭ mia instrua sperto, komencanto kiu jam konas la gramatikon progresas pli rapide per legado de senerara teksto kaj parolado kun spertaj e-istoj. Mi ĉiam sugestas al miaj kursanoj korespondi kun jam bonaj parolantoj, tiel ke neniam estos la tento uzi alian lingvon por kovri siajn truojn, kaj tiel ke la bona parolanto komprenu la naturon de la eventualaj eraroj kaj pli efike helpu.

Oni eble klare skribu ke ĉies kontribuo estos aprezata en iu ajn e-lingva forumo. Kreo de aparta forumo estos tre kapskrapiga situacio. Kio okazas se iu ekverkas fluan, elegantan, altnivelan prozaĵon en komencanta forumo? Ĉu oni punos tiun? Ĉu la debatestra laboro en tiu forumo estu mala kiel ĝi devus esti (t.e. ju pli bone vi parolas, des malpli vi meritas esti ĉi tie))?

Mi ne povas diveni la estontecon (se mi povus, mi estus multe pli riĉa), sed mia timo estas ke ekzisto de tia forumo estos por multaj komencantoj fina forigo de instigoj por plibonigi lingvokonon.

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-28 14:12:03

Kaj kion vi pensas pri kreo de la forumo "Lernejo" aŭ io simila? En ĝi ĉiu spertulo povus krei fadenojn por paroligi komencantojn. Ekz. fadeno kun sinprezentoj en facila Esperanto, kun iuj lingvaj ludoj aŭ ekzercoj ks. Mi ne havas klaran ideon, sed eble io tia povus bone funkcii. Sed mi ankoraŭ ne certas, ĉu niaj spertuloj pretus prizorgi tiun forumon.

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-28 14:29:18

Mi ne scias, tio kion vi priskribas estas pli proksima al kursa laboro, en klasejo ekzemple. Mi ne certas, ĉu forumo ĉi tie bone taŭgas por tia tasko.

Simile, tio ankaŭ postulas veran laboron de tiu(j) kiu(j) estros aŭ zorgos la komencantaron.

Mia kompreno tamen estis, ke komencantoj ŝatus paroli pri ĉiutagaj temoj, ne nepre pri kromaj lecionoj aŭ lingvaj ekzercoj. Laŭ mi oni simple pripensu kiel instigi/igi ilin partopreni en jam ekzistaj forumoj (kiuj jam estas multaj); oni estas kutime tie tre tolerema pri eraroj, kaj verŝajne kelkaj spertuloj povas respondi private al eventualaj petoj pri korekto.

Se aliaj ideoj venos al mia kapo, mi prezentos ilin ridulo.gif

Filu (Montri la profilon) 2007-novembro-28 15:54:36

Mmmmm! Mi kredis, ke la konsultejo estis tute taŭga por komancantoj: tie mi vidis multajn el ili demandi pri lingvopunktoj en ne tre bona Esperanto kaj ilin multe helpas uzantoj pli spertaj. Laŭ mi, rapidege la komancantoj pliboniĝas pro tiuj estimindaj helpantoj. Se vere indas havi forumon por novaj Esperantistoj, por ke ili ne timiĝus pro (nur ŝajna) stulteco de siaj demandoj, mi proponus ion kiel "konsultejo - bazaj Esperantaj demandoj".

Nur mia malklara opinio tio estis sal.gif

Jev (Montri la profilon) 2007-novembro-28 18:24:18

Filu:Mi kredis, ke la konsultejo estis tute taŭga por komancantoj:
Jes, ankaŭ mi pensas, ke ĝi estus tute taŭga por demandoj de komencantoj. Ankaŭ mi pensas, ke nacilingvaj forumoj estas kreitaj ĝuste por tiuj, kiuj timas skribi tuj en Esperanto kaj volas komenci per sia nacia lingvo.

Sed se mi ĝuste komprenas, tiu persono, kiu volis la forumon por komencantoj volas babili pri diversaj temoj en la baza Esperanto. Oni volas havi la samon kiel "Pri ĉio cetera" sed nur en la baza Esperanto.

Nun la teamo diskutas tion. Du personoj estas por tio, ke necesas krei apartan forumon kaj du aliaj personoj (inter ili estas mi) estas tre skeptikaj pri tio, ĉar laŭ mi ne estas bona ideo dividi homojn laŭ lingvonivelo. Mi pensas, ke estus pli bone trovi alian manieron por kuraĝigi la komencantojn. Do nun ni provas esplori ĉies opiniojn kaj trovi iun kompromison. rideto.gif

Krome mi pensas, ke estas malklare kio estas la facila Esperanto. Venis propono, ke la vorto "facila" signifu, ke oni rajtas uzi nur tiujn vortojn, kiuj estas uzataj en iuj lernu!-kursoj aŭ simile. Sed laŭ mi tio estas sufiĉe malfacila, ĉu vere iu el pli spertaj uzantoj volos skribi, se estos bezono konstante konsulti iujn kursojn? Eble mi estas tro skeptika, sed mi vere timas, ke en la fino neniu spertulo skribos en tiu forumo, kaj do komencantoj tie instruos unu la alian ne en la baza, sed en la fuŝa Esperanto. rideto.gif

mnlg (Montri la profilon) 2007-novembro-28 19:48:19

Jev:mi vere timas, ke en la fino neniu spertulo skribos en tiu forumo, kaj do komencantoj tie instruos unu la alian ne en la baza, sed en la fuŝa Esperanto. rideto.gif
Precize tio kion mi celis diri. Vi povus simple nomi la forumon "Malbonaj ekzemploj pri esperanto" aŭ "Senfinaj korektoj" ridulo.gif

Mi vere malsugestas kreon de ĝi.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-28 22:11:12

Saluton al spertuloj!
Malgraŭ tio, ke mi ne estas tiu, vi kuraĝigis min proponi jenon (krome, koncerne la demando pri novaj reguloj de Lernu!): ne indas krei novan forumon, ĉu "Lernejo", ĉu "Senfinaj korektoj", sed indas enkonduki novan regulon, lokitan en la ĉefa paĝo kaj legeblan al ĉiuj, en kiu estas skribite, ekzemple, ke ĉiuj forumoj, krom nacilingvaj, "Vidpunktoj" kaj "Pri ĉio cetera", estas KOREKTEBLAJ EN CELOJ LERNAJ fare de spertuloj, lingvohelpantoj, administrantoj (al nombro de kiuj mi, parenteze, ne rilatas). Mi certe subkomprenas ne korektadon de mesaĝoj mem, sed almontradon de eraroj, aŭ de pli ĝusta aŭ rekomendinda uzado de vortoj kaj esprimoj en sekvaj mesaĝoj.
Oni povas ŝanĝi konkretajn korekteblajn forumojn, sed mi esperas, ke mia ideo estas komprenebla.
Mi estas komencanto. BV korekti miajn erarojn.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-novembro-29 06:33:16

Mi eklernis esperanton nur du jaroj antaŭe, kaj plejparte mi lernis ĝin ĉi tie ĉe Lernu!. Mi kredas ke se estintus forumoj nur por komencantoj, mi volintus esti tie... kaj mi *ankoraŭ* estus tie. Mi konus la aliajn komencantojn, kaj mi ne konus la spertajn esperantistojn en la pli altnivelaj forumoj. Kial mi volus forlasi la facilajn forumojn, kie mi konus ĉiujn?

Mi kredas ke forumoj por komencantoj estus bariero de lernado. Eble mi volintus tian lokon du jaroj antaŭe, sed mi ne *bezonis* ilin, kaj nun mi feliĉas ke tiaj lokoj ne ekzistis.

Reen al la supro