Al la enhavo

Vortotraduko

de BeRReGoN, 2007-decembro-24

Mesaĝoj: 21

Lingvo: Esperanto

horsto (Montri la profilon) 2008-januaro-04 18:41:48

sergejm, dankon por viaj klarigoj. Mi supozas ke vi povas daŭre ŝalti de latina al cirila kaj ree, ke vi ne bezonas premi 2 klavojn samtempe, se vi volas selekti cirilan (latinan) literon, same kiel faras la CapsLock klavo sur angla klavaro por majuskla kaj minuskla literoj.
Mi ankaŭ gojas ke mi trovas ĉi tie alian uzanton de linukso. Ankaŭ mi uzas ĝin kaj vi pravas, mi povus mem eltrovi la lokon de litero sur klavaro, sed mi ne pensis pri tio. Mi uzas la KDE programaron (kiu estas la Esperanta vorto por desktop?) kaj tiu eĉ ebligas selekti alialandan klavaron per softvaro.

Reen al la supro