Al la enhavo

Stultaj demandoj pri Eŭropo

de novatago, 2007-decembro-29

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2007-decembro-29 19:13:16

Vidu tiun ĉi videon el la televida konkurso "Ĉu vi scias pli ol bazlerneja geinfano?".

Ĝis, Novatago.

rosto (Montri la profilon) 2008-januaro-01 05:39:16

Pri Eŭropo? Mi aŭskultis iu virbovo ŝtelis Eŭropon, kia malfeliĉo, mi condolencas ploro.gif

Nu, mi vidis nur duono de ĉi video, tre granda por mi elŝuti ĉion... Tia serioza vizaĝo de tia usona blondulino nur finmortigas vin vidantan.

Sed eble se esti justa. Ĉu ekzemple vi, novatago, scias ĉiuj ĉefurboj de Aziaj landoj, de Nepalo ekzemple? Aŭ ĉu Honkongo estas lando?

novatago (Montri la profilon) 2008-januaro-01 20:40:31

rosto:
Sed eble se esti justa. Ĉu ekzemple vi, novatago, scias ĉiuj ĉefurboj de Aziaj landoj, de Nepalo ekzemple? Aŭ ĉu Honkongo estas lando?
Ĥe ĥe, mi estas granda malscianta pri geografio. Eĉ pri nacia geografio. Mia intenco nur estis montri komikan situacion. Vere, laŭ mi tiu situacio estis antaŭpretita ĉar ne eblas ne scii ke Parizo estas la ĉefurbo de Francio. Almenaŭ ĝi ŝajnas al mi tro malfacila. Kompreneble ekzistas personojn, kiuj ne scias ĝin. Sed preskaŭ ĉiu el ili ne vivas en la okcidenta kulturo. La Eŭropanoj ludas avantaĝe pri usona geografio ĉar ni vidas multajn usonajn filmojn sed usonanoj verŝajne apenaŭ vidas eŭropajn filmojn. Tamen en multaj usonaj filmoj aperas eŭropajn landojn kaj Francio estas unu el ili.

La situacio estas komika ne pro la malscio de la respondo sed pro la parolado inter la belulino, kiu vere ŝajnas paroli al ŝi mem, kaj la prezentisto. Se mi ne scius respondon, mi nur dirus: "Mi ne scias".

"Estas plibone esti silente kaj ŝajni stultan ol malfermi la buŝon kaj pruvi ĝin".

Ĝis, Novatago.

white knight (Montri la profilon) 2008-januaro-04 10:12:43

"Estas plibone esti silente kaj ŝajni stultan ol malfermi la buŝon kaj pruvi ĝin".
Tion citaĵon ege plaĉas al mi!!! rido.gif

stefanspaul (Montri la profilon) 2008-januaro-05 00:10:01

novatago:"Estas plibone esti silente kaj ŝajni stultan ol malfermi la buŝon kaj pruvi ĝin".
Eĉ la maljunaj romanoj havis proverbon pri ĉi-tie:
"Si tacuisses, philosophus mansisses"

white knight (Montri la profilon) 2008-januaro-11 12:40:58

"Si tacuisses, philosophus mansisses"
Bonvolu esperantigi, Stefan!
Mi ne scipovas la latinan lingvon.

ritarita (Montri la profilon) 2008-januaro-11 13:50:13

white knight:
"Si tacuisses, philosophus mansisses"
Bonvolu esperantigi, Stefan!
Mi ne scipovas la latinan lingvon.
Traduko:
Se vi silentus, vi daŭre estus filozofo

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-11 15:38:17

Ŝajne, ke la diskutantoj iom deflankiĝis de la ĉefa temo de la fadeno.
Tamen, kiam kelkaj el miaj samlandanoj mokas "stultajn" eŭropanojn aŭ usonanojn, ke ili malbone scias geografion (aŭ ter-priskribon?) kaj ofte eĉ ne scias la nomon de rusia ĉefurbo, mi tuj petas ilin nomi provincojn de Germanujo aŭ Francujo aŭ ŝtatojn de Meksikujo aŭ Usono. Ja kiam mi demandas pri ĉefurboj de Usonaj ŝtatoj, responde mi aŭdas ĝenerale konfuzitan silenton.

Reen al la supro