Al la enhavo

La promeno de la sekreto

de novatago, 2008-februaro-18

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2008-februaro-18 17:47:44

Mi legis la vorton de la tago kaj mi ne komprenas la signifon de la sekva frazo:

vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.

Kion ĝi signifas?

Dankon, Novatago.

Marie-Ange (Montri la profilon) 2008-februaro-18 18:22:46

novatago:Mi legis la vorton de la tago kaj mi ne komprenas la signifon de la sekva frazo:

vi sekretos al edzino, ŝi sekretos al fratino, kaj tiel la sekreto promenados sen fino.

Kion ĝi signifas?

Dankon, Novatago.
Mi komprenas la frazo, se la vorto "sekreti" ankaŭ signifas "sekreton doni"...
Marie-Ange (Fr)

novatago (Montri la profilon) 2008-februaro-18 22:21:06

Mi nun komprenas bone. Mi legis plibone la Reta Vortaro kaj mi komprenas tiun ĉi:
Sekreti: gardi sekreton pri io
Sekreti al: malkovri la sekreton al iu/j se tiuj promesas ne malkovri la sekreton al alia/j. Konfidi sekreton.

La reta vortaro ne eksplikas ĝin bone ĉar por ambaŭ signifoj, ĝi uzas la vorton "sekreti" sen meti "al" nenien. La dua signifo estas sufiĉe malsama por uzi alian vorton. Mi ne uzus "sekreti" por signifi "konfidi sekreton".

Ĝis, Novatago.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-februaro-18 22:25:24

sekreti=diri sekrete, diri ion sekretan nur al fidela homo.
sed kion scias duopo, tion scias ĉiuj

Ĉevalo (Montri la profilon) 2008-februaro-19 04:26:36

novatago:Mi nun komprenas bone. Mi legis plibone la Reta Vortaro kaj mi komprenas tiun ĉi:
Sekreti: gardi sekreton pri io
Sekreti al: malkovri la sekreton al iu/j se tiuj promesas ne malkovri la sekreton al alia/j. Konfidi sekreton.
1) sekreti = gardi sekreton pri io
2) sekreti = ensekretigi = malkovri sekreton al iu = inici iun en sekreton
Terurĉjo:sekreti=diri sekrete, diri ion sekretan nur al fidela homo.
sed kion scias duopo, tion scias ĉiuj
Sekreto, kiun konas pli ol unu homo, ne estas sekreto okulumo.gif

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-18 14:01:22

Laŭ mi, oni devus uzi konfidi anstataŭ sekreti se oni volas diri ke oni malkaŝas sekreton al iu.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-18 21:01:00

Vi sekrete vorton diras, ĝi tra l'tuta mondo iros.

Miland:Laŭ mi, oni devus uzi konfidi anstataŭ sekreti se oni volas diri ke oni malkaŝas sekreton al iu.
Vi pravas.
Li konfidis sekretajn informojn al la edzino, sed poste amare bedaŭris pri tio.

Reen al la supro