Al la enhavo

Enigmo bazita sur vera rakonto

de Miland, 2008-marto-21

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-21 11:51:33

Ĉi tiu enigmo estas bazita sur vera rakonto, de la spiono Stanislav Levĉenko, skribita en la libro KGB Today: The Hidden Hand de John Barron (eldonita en 1983, antaŭ la falo de Soveta komunismo).
Soveta milit-oficiro vundiĝis dum la dua mond-milito. Li ne plu povis iĝi piloto en flugarmeo aŭ astronaŭto, sed li havis ĉiujn sencojn kaj eblas uzi la membrojn, do li iĝis instruisto en lernejo.
Kiam Stalin forpasis, li alvenis al la klaso por liveri la malĝojan novaĵon. Lia sindonemo al la forpasita landestro ekplorigis lin. Sed, dum li larmis, la klaso, anstataŭ senti kompaton, ridegis!
Kial? Ili ĉiuj estis bonaj sovetaj civitanoj, kreskiĝante respekteme al instancoj en ilia lando.

StephaSport (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 18:43:10

Miland:Ĉi tiu enigmo estas bazita sur vera rakonto, de la spiono Stanislav Levĉenko, skribita en la libro KGB Today: The Hidden Hand de John Barron (eldonita en 1983, antaŭ la falo de Soveta komunismo).
Soveta milit-oficiro vundiĝis dum la dua mond-milito. Li ne plu povis iĝi piloto en flugarmeo aŭ astronaŭto, sed li havis ĉiujn sencojn kaj eblas uzi la membrojn, do li iĝis instruisto en lernejo.
Kiam Stalin forpasis, li alvenis al la klaso por liveri la malĝojan novaĵon. Lia sindonemo al la forpasita landestro ekplorigis lin. Sed, dum li larmis, la klaso, anstataŭ senti kompaton, ridegis!
Kial? Ili ĉiuj estis bonaj sovetaj civitanoj, kreskiĝante respekteme al instancoj en ilia lando.
Bonvolu enmeti iujn helpojn! demando.gif

Dankon!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 19:23:17

Mi ankoraŭ ne trovis solvon, sed jen miaj pensoj kiel eks-komunisto:

Nur sola kialo kaŭzus la ridegon - la lernantoj MISkomprenis la informon de la instruisto.

Kial?

rubo.gif

Ĉu vere la oficiro povus fariĝi astronaŭto tuj post la dua mondmilito? Kaj en 1953 - en la jaro de Stalina morto?

Krome, ĉu laŭvorta traduko de The Hidden Hand kiel Kaŝita mano estas korekta?

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 21:19:10

StephaSport:Bonvolu enmeti iujn helpojn! demando.gif
Dankon!
Nu, demando por pripensi. Kian vundon li havis, pro kiu li ne plu povis iĝi piloto? (Aŭ astronaŭto, nek en la estonteco)? Li ja povis starigi kaj labori kiel instruisto.
La libro KGB: The hidden hand skribiĝis en la angla origine, do ne temas pri traduko.
Alia kialeto, se vi ankoraŭ perpleksiĝas: la vundon ankaŭ havas la aktoro kiu ludis la usonan TV-detektivon, Lt. Columbo.

Le Hibou (Montri la profilon) 2008-aprilo-02 22:55:23

Li havis vitran okulon?

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-aprilo-03 04:37:42

Ĉu li tuttempe petis cigarojn?

Ĉu lia aŭto konstante ekpaneis?

Ĉu li ĉiam forgesadis pri kio temis?

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-03 09:42:14

Le Hibou:Li havis vitran okulon?
Gratulon! Jes, unu el liaj okuloj estis vitra, do li larmis nur unuflanke de la vizaĝo, kaj la nekutima vidaĵo ridigis la klason.

Reen al la supro