Al la enhavo

Partoprenu en scienca enketo pri la propedeŭtika valoro de Esperanto

de Kirilo81, 2017-februaro-28

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

Kirilo81 (Montri la profilon) 2017-februaro-28 09:05:59

Saluton!

Jen alvoko partopreni en simpla enketo pri spertoj rilate la efikon de la kono de Esperanto al la lernado de aliaj lingvoj.

Estas multaj studoj pri la t.n. propedeŭtika valoro/efiko de Esperanto, t.e., laŭ ili la kono de Esperanto helpas poste lerni aliajn fremdajn lingvojn.
Per ĉi tiu simpla kaj mallonga enketo ni volas demandi vin pri viaj spertoj rilate tiun temon. Bonvolu partopreni ĝin en la okazo, ke vi lernis iujn lingvojn post Esperanto kaj ke vi sufiĉe bone lernis Esperanton (tiel ke vi povu kompreni ĉi tiun tekston senprobleme).
Ni, tio estas teamo konsistanta el Sabine Fiedler kaj Cyril Brosch (universitato de Lepsiko), el la projekto "Movebleco kaj inkluziveco en multlingva Eŭropo", kiu esploras multlingvecon en Eŭropo kaj provas trovi justajn solvojn por tiurilataj problemoj.

Ĉiuj informoj estos traktataj konfidence.

Jen ligilo al la enketo: https://umfrage.uni-leipzig.de/287387?lang=en

Bv. diskonigi al viaj konatoj, precipe en Fejsbuko kaj Reddit, en kiuj mi ne anas.

Antaŭdankon,
Kirilo

nornen (Montri la profilon) 2017-februaro-28 20:38:08

partoprenite. Cxu vi publikigos la rezultojn kaj interpretadon cxi tie?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2017-marto-01 13:22:02

Dankon, mi rimarkus vian partoprenon eĉ sen via anonco. okulumo.gif
Kaj tio estas ankaŭ la kaŭzo, pro kiu mi ne publikigos ĉi tie aŭ ie ajn detalajn respondojn, ĉar E-ujo estas malgranda kaj kelkajn homojn oni povus facile identigi.
La rezultoj de la enketo verŝajne eniros en du verkojn:
1) La verkata granda libro pri la komunikado en Esperanto
2) La t.n. Vademecum de la MIME-projekto, kie ni volas proponi al homoj frontantaj lingvo-riltajn problemojn solvojn por ili. - Okaze ke oni elektas el inter la demandoj+solvoj, kiujn ni proponos al la redaktantoj, ĝuste la demandon pri la propedeŭtika valoro.

Grown (Montri la profilon) 2017-marto-04 10:10:46

Ĉu la enketo estas psikologia eksperimento?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2017-marto-04 21:52:49

Ne, sed se ĝi estus, mi ne dirus... okulumo.gif

Turfalko (Montri la profilon) 2017-marto-04 23:24:39

Partoprenite!
Bonvolu sendi la rezulton al
Esperanto@chello.at

Adelson (Montri la profilon) 2017-marto-16 20:10:46

UNIVERSIDADE FEDERAL DO CEARÁ
CENTRO DE HUMANIDADES
COORDENADORIA GERAL DAS CASAS DE CULTURA ESTRANGEIRA
CURSO DE ESPERANTO
http://www.esperanto.ufc.br– esperanto@ufc.br
Instruisto: Adelson Sobrinho – adelsonsobrinho@bol.com.br

Fortalezo, la 15-an de marto 2017
Karaj samideanoj,

Esperanto-Kurso ĉe UFC - UNIVERSITATO FEDERACIA DE CEARAO – Universidade Federal do Ceará, kie antaŭ 23 jaroj mi instruas Esperanton dungita de la sama Universitato, datas de 1965, Projekto starigita de ANTÔNIO MARTINS FILHO - unua Rektoro de tiu Universitato.

La celo de tiu letereto estas peti al vi la komplezon sendi gratulleteron al nia Direktorino, Profesorino MÁRCIA FERNANDES GRADVOHL – mfgradvohl@hotmail.com
, kiu respondecas pri kunordigado de la sep lingvoj ĉi tie instruataj: ANGLA, FRANCA, GERMANA, ITALA, PORTUGALA, HISPANA, KAJ ESPERANTO.

Esperanto estas instruata enkadre de UFC danke al iniciato de Profesoro Paŭlo Amorim Cardoso, kiu enmeritiĝis en 1991. De tiam mi, Adelson Andrade Alves Sobrinho, estas la ununura profesoro de la Esperanta Kulturdomo, spite de multaj antaŭjuĝoj fare de profesoroj kiuj preskaŭ nenion scias pri la graveco de starigo de Lingvo Internacia.

Pere de viaj leteroj, karaj samideanoj, vi helpos min malfermi la okulojn de miaj kolegoj kaj atendi venontan promesplenan respekton al nia celo.
Bonvole sendu, vialingve kaj Esperante, vian leteron (e-mail) kune kun kopion al

Profesoro ADELSON ANDRADE ALVES SOBRINHO – Kunordiganto de E-Kurso - Centro de Humanidades – UFC

Avenida da Universidade, 2683 – 60020-181 – Fortaleza – Ceará
Fone: 33667602 – Faz: 33667604

Professor Adelson Andrade Alves Sobrinho
Coordenador do Curso de Esperanto – UFC
adelsonsobrinho@bol.com.br

Atendante viajn reagojn, mi kaptas la okazon deziri al vi feliĉan novjaron.

Koran antaŭdankon
Adelson Sobrinho

Jasmin_Veles (Montri la profilon) 2017-aprilo-12 09:47:31

Bonvenon! Vi havas interesan enketon, nur bedaŭras ke mi ne povas partopreni en ĝi. Ligilo ne malfermas. Multaj aŭdis, ke, fakte, post studi Esperanton aliaj fremdlingvoj facile lerni.

Reen al la supro