Al la enhavo

Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?

de Tram_Amiko, 2017-majo-07

Mesaĝoj: 121

Lingvo: Esperanto

thyrolf (Montri la profilon) 2017-julio-21 08:07:26

????????????? shoko.gif

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-julio-21 13:15:11

Tram_Amiko:
Altebrilas:Nun ŝajnas, ke Eŭropunio dividiĝas laŭ tri partoj: Germanio, kun nordaj landoj, Francio, kun sudaj landoj kaj la ekssoveta bloko. Mi ne bone vidas kio povas bremsi tiun pli-kaj-plian dividiĝon. Ĉu esperantistoj povus helpi krei komunan senton en nia kontinento?
Mi timas, ke la Eŭropa Unio bezonas pli ol Esperanton por estos bona Unio.
Sed mi konsentas kun vin, ke Esperanto povas helpi krei komunan senton. Ne nur en la futuro, sed ankaŭ nun.

Mi estas germano, kaj mi estas maltrankvila, kiam mi legis, ke homoj en Ĉeĥio komparas la Europa Unio kun la Varsovia Kontrakto kaj komparas Berlino kun Moskvo. Por ke mi estas maltrankvila sed ankaŭ mi estas perpleksa kaj kolera.

Multaj homoj en Germanio pensas la ekonomia problemoj de aliaj statoj de la Eŭropa Unio nur estas la problemoj de tiuj statoj. Sed ekzistas ankaŭ homoj en Germanio, kiu scias, ke la germana eksporta pluso generas eksporta Minuso en aliaj statoj de la Eŭropa Unio.

Tiu problemo ne estas nova. Tiu problema ekzistis ankaŭ antaŭ la fondo de la Eŭropa Unio! Kaj la problemoj kun la eksportaj Plusoj de unuaj statoj kaj la eksportaj minusoj de aliaj statoj oni povas pli bone solvi en la Europa Unio.

Sed vi ne povas pli bone solvi la problemon kun la detruo de la Eŭropa Unio!

Kaj la komparo de Unia Eŭropo kun la Varsovia Pakto venenas la konversacio.
Jen la mesaĝo antaŭ la spamado. Eble necesas malfermi novan fadenon por pludebati pri tio.

Mi ŝatas, ke iuj germanoj deziras debati pri EU, ĉar ĝi malbone fartas. Kiel franco, mi scias, ke granparto de miaj samlandanoj deziras alispecan unuiĝon. Ni naive esperis, ke EU estos ia pligranda Francio, samkiel germanoj esperis pligrandan Germanion, kaj tio kvazaŭ okazis, unue pro la germana reunuiĝo, due ĉar Germanio estas ekonomie la plej forta lando, trie ĉar post plilarĝiĝo de EU, Germanio anstataŭis Francion kiel centro de Europunio.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-julio-21 13:36:43

Angela Merkel vivis en GDR, kaj poste en novliberala Okcidento. Ŝi konis nur dogmecaj ekonomiaj sistemoj. La antaŭa ekonomia sistemo estis pli pragmatika kapitalismo, en la senso ke kiam io misfunkciis, oni provis ion alian. Nun, kiel dum la komunismo, kiam io misfunkcias, la registaroj konkludas ke oni ne sufiĉe strikte aplikis la dogmojn, kaj insiste pliiras laj la sama vojo.

Tial ne surprizas min, ke en Ĉeĥio homoj komparas Bruselon kun Moskvo.

Germanoj vidas francoj - kaj sudajn landojn ĝenerale - kiel malŝparemuloj kiuj ruinigos iliajn pensiemulojn. Francoj vidas germanoj kiel senkompataj riĉuloj kiuj trudos al ili la detruon de la publikajn servojn kaj de la helpo al malriĉuloj. Ne ĉiuj francoj, sed tiuj kiujn la gazetaro nomas "ekstremismaj" - kvankam ili reprezentas la duonon de la loĝantaro.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-julio-21 13:43:28

Orientaj landoj vidas la okcidentajn kiel malrespektantaj la moralajn kaj religiajn tradiciajn valorojn, kaj povantaj trudi al ili ŝanĝon de ilia vivmanero.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-21 17:42:31

Altebrilas:
Tram_Amiko:
Altebrilas:Nun ŝajnas, ke Eŭropunio dividiĝas laŭ tri partoj: Germanio, kun nordaj landoj, Francio, kun sudaj landoj kaj la ekssoveta bloko. Mi ne bone vidas kio povas bremsi tiun pli-kaj-plian dividiĝon. Ĉu esperantistoj povus helpi krei komunan senton en nia kontinento?
Mi timas, ke la Eŭropa Unio bezonas pli ol Esperanton por estos bona Unio.
Sed mi konsentas kun vin, ke Esperanto povas helpi krei komunan senton. Ne nur en la futuro, sed ankaŭ nun.

Mi estas germano, kaj mi estas maltrankvila, kiam mi legis, ke homoj en Ĉeĥio komparas la Europa Unio kun la Varsovia Kontrakto kaj komparas Berlino kun Moskvo. Por ke mi estas maltrankvila sed ankaŭ mi estas perpleksa kaj kolera.

Multaj homoj en Germanio pensas la ekonomia problemoj de aliaj statoj de la Eŭropa Unio nur estas la problemoj de tiuj statoj. Sed ekzistas ankaŭ homoj en Germanio, kiu scias, ke la germana eksporta pluso generas eksporta Minuso en aliaj statoj de la Eŭropa Unio.

Tiu problemo ne estas nova. Tiu problema ekzistis ankaŭ antaŭ la fondo de la Eŭropa Unio! Kaj la problemoj kun la eksportaj Plusoj de unuaj statoj kaj la eksportaj minusoj de aliaj statoj oni povas pli bone solvi en la Europa Unio.

Sed vi ne povas pli bone solvi la problemon kun la detruo de la Eŭropa Unio!

Kaj la komparo de Unia Eŭropo kun la Varsovia Pakto venenas la konversacio.
Jen la mesaĝo antaŭ la spamado. Eble necesas malfermi novan fadenon por pludebati pri tio.

Mi ŝatas, ke iuj germanoj deziras debati pri EU, ĉar ĝi malbone fartas. Kiel franco, mi scias, ke granparto de miaj samlandanoj deziras alispecan unuiĝon. Ni naive esperis, ke EU estos ia pligranda Francio, samkiel germanoj esperis pligrandan Germanion, kaj tio kvazaŭ okazis, unue pro la germana reunuiĝo, due ĉar Germanio estas ekonomie la plej forta lando, trie ĉar post plilarĝiĝo de EU, Germanio anstataŭis Francion kiel centro de Europunio.
Negramatike. Ŝanĝbrilanta ĝeneraĵo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-julio-23 10:45:23

Mi atendas dum unu semajno.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-23 21:05:55

Altebrilas:Mi atendas dum unu semajno.
Senkuntekste.

Burevoj (Montri la profilon) 2017-julio-30 12:08:22

Edzino de Macron (ĉu li estas skoto?) malkonfirmis sian partoprenon en la sturmo de Bastilo.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-julio-30 17:11:32

Mi atendis unu semajnon por vidi ĉu la trolado sukcesos mortigi la debaton, aŭ ne.

La ĉisupran mesaĝon igas min perpleksa. Mi ne bone komprenis ĉu ĝi temis pri la debato aŭ ĉu ĝi estas nur ŝerco. Kiel tio rilatas kun la skotoj? Bv klarigi, ĉar al mi mankas la kulturaj elementoj por kompreni. Dankon.

Grown (Montri la profilon) 2017-julio-30 23:26:24

Altebrilas:Mi atendis unu semajnon por vidi ĉu la trolado sukcesos mortigi la debaton, aŭ ne.

La ĉisupran mesaĝon igas min perpleksa. Mi ne bone komprenis ĉu ĝi temis pri la debato aŭ ĉu ĝi estas nur ŝerco. Kiel tio rilatas kun la skotoj? Bv klarigi, ĉar al mi mankas la kulturaj elementoj por kompreni. Dankon.
Mi opinias ke tio estas nur sensencaĵo, ĉar la sturmo verŝajne estis tro praantikva. La malkonfirmo estus tro komprenebla.

Reen al la supro