Al la enhavo

Emmanuel Macron estas la nova Prezidento de francio. Ĉu la elekto estas venko por Eŭropo?

de Tram_Amiko, 2017-majo-07

Mesaĝoj: 121

Lingvo: Esperanto

thyrolf (Montri la profilon) 2017-julio-31 07:36:04

Mi suspektas tion tre malĝentila ŝerco. Ĝi eble alludas la filmon "Highlander", kies heroo estas eterne vivanta skoto, kiu kreskis ĝis plena vireco, sed poste dum la jarcentoj ne plu maljuniĝas (tamen estas mortigebla). Eventuala(j) edzino(j) tamen maljuniĝas je sia flanko kaj mortas. Samtempe la supra kontribuo subkomprenigas, ke Mme Macron estas tiom maljunega, ke ŝi supozeble jam vivis kiel plenkreskulino dum la sturmo (=konkeratako) al la "Bastille" 1789, la komenco de la Franca Revolucio, kaj eble estas fisorĉistino. Kiel dirite: tre malĝentila ŝerco pri respektinda sinjorino.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-julio-31 14:09:40

En Francio, virinoj estas ĉiam junaj - almenaŭ por ĝentelmenoj/ĝentlemanoj.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-julio-31 14:54:57

Mi ĝis nun nur konas na "ĝentilhomo" aŭ na "ĝentlemano".

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-julio-31 21:34:03

Mi interesiĝas pri la demando kiu subtenas lin kaj pri liaj eventualaj rilatoj kun la lobioj aŭ la financistoj, ĉar temas pri publika vivo en demakratio. La aĝo de lia edzino estas privata afero, kaj tiel longe ke li ne uzas sian privatan vivon por politiko, tio ne koncernas la civitanojn.

thyrolf (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-01 07:53:12

Je ĉiu nova reganto mi preferas unue atendi kelkan tempon antaŭ juĝi. Almenaŭ la alportas freŝan venton, kaj li eksplizite estas fervora Eŭropano. Mi ankaŭ ne povas tute kontraŭi siajn proponojn pri adaptigo de la "labora merkato", ĉar se nenio okazos, Francio glitas en ŝuldegojn kaj fariĝas neagipova. Sed ĉu lia osa agado helpas aŭ malhelpas al la mizeruloj de la lando, tio estas atendenda. Mi ankaŭ ne certas pri liaj planoj rilate al militumaj entreprenoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-01 13:07:36

Se Eŭropunio vere ekzistus politike, oni debatus kune kaj demokrate pri estonta agado, kaj la projektoj de la aliaj landoj ne estus atendataj surprizoj.

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-26 13:11:53

"Papo Francis vokas por pli da ŝancoj por sekura kaj jura eniro por migrantoj kaj rifuĝintoj. Samtempe li turnis sin kontraŭ kolektivaj elpeloj, precipe en landoj, kiuj ne povis garantii respekton de digno kaj fundamentaj rajtoj."
http://www.katholisch.de/aktuelles/aktuelle-artike...
Ne estis la unua foje, ke la papo petas landoj por helpi migrantoj.
Kio estas la pozicio de Francio pri ĉi tiu afero? Kaj kio estas la pozicio de Macron kaj lia partio "En marche" en tiu afero?

Mi ankau demandas min, kial multaj homoj en Polando ne aŭdas la vortojn de la Papo?

"Pri la landlimaj kontroloj, la papo deklaris, ke la digno de ĉiu homo estas tre importante. La digno de la homoj bezonas, ke la sekurecon de la migrantaj homoj estas pli importante ke la sekureco de la lando". (La citaĵo estis in germana lingvo, mi tradukis ĝin.)

En Francio ankoraŭ estas la escepta statuto, ĉar ĉi tie estis terorismaj aktoj.
Ĉu la francoj vere volas, ke la escepta statuto estos permanenta statuto? Kiel Macron finigos la escepta statos? Ĉu la vortoj de papo povas helpi?

Grown (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-27 01:53:51

Tram_Amiko:"Papo Francis vokas por pli da ŝancoj por sekura kaj jura eniro por migrantoj kaj rifuĝintoj. Samtempe li turnis sin kontraŭ kolektivaj elpeloj, precipe en landoj, kiuj ne povis garantii respekton de digno kaj fundamentaj rajtoj."
http://www.katholisch.de/aktuelles/aktuelle-artike...
Ne estis la unua foje, ke la papo petas landoj por helpi migrantoj.
Kio estas la pozicio de Francio pri ĉi tiu afero? Kaj kio estas la pozicio de Macron kaj lia partio "En marche" en tiu afero?

Mi ankau demandas min, kial multaj homoj en Polando ne aŭdas la vortojn de la Papo?

"Pri la landlimaj kontroloj, la papo deklaris, ke la digno de ĉiu homo estas tre importante. La digno de la homoj bezonas, ke la sekurecon de la migrantaj homoj estas pli importante ke la sekureco de la lando". (La citaĵo estis in germana lingvo, mi tradukis ĝin.)

En Francio ankoraŭ estas la escepta statuto, ĉar ĉi tie estis terorismaj aktoj.
Ĉu la francoj vere volas, ke la escepta statuto estos permanenta statuto? Kiel Macron finigos la escepta statos? Ĉu la vortoj de papo povas helpi?
Ĉu mi ekkriu la teknikojn, aŭ tio estus trola?

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-28 22:25:01

En Francio, la akcepto de la migrantoj/rifuĝintoj ne estas tiel bone organizata, kiel en Germanio. (germanaj geamikoj klarigis al mi kiel ilia vilaĝo sin organizis por gastigi la migrantoj, kaj eĉ aldonis anekdoton:
Kiam ili klarigis al la migranta grupo kiel funkcias la kuirejo, iu diris " Tio ne koncernas min, estas por virinoj!" kaj la respondeculino respondis al li: "Se vi volas resti ĉi-tie, vi devas ŝanĝi tiun vivmanieron!")

Nialande, oni aŭdas pri la problemo ĉefe en la televido. Ili kreis centrojn por translokigi la migrantojn de Calais, sed, laŭ la televido, ili preferas tendumi tie, ĉar tio estas pli proksima de Britio, kien ili esperas iri.
Estas malfacile por francoj imagi la estontecon kaj la situacion kiun ili havos en ĝi, kaj ĉiam timas ke malklara politiko finfine malprofitos al ili

Tram_Amiko (Montri la profilon) 2017-aŭgusto-29 18:39:43

La anekdoto estas amuza kaj justa. Instruisto rakontis al mi similan anekdoto.
En lia klaso estas multe migrantoj, kiu estas nova en germano. Nuntempe estas parlamenta elekto en germano. Li montras afiŝojn por lerni la germanan lingvon.
La afiŝo montras virinon en labora vesto. La parolo estas:
"Virinoj devas gajni tiom multe da salajro kiel viroj, ĉar virinoj laboras same bone ol viroj."
(La eksakte teksto estas: "Tiuj, kiuj faras 100 percenta laboron, ne povas havi 21% malplimulte salejron.")
Lernanto diris: "Ne, virinoj ne povas laboras same bone al viroj." Sed aliaj lernantoj klarigis lin, ke en germano multe homoj pensas malsame. Kaj estas tempo pensis denove pri ĝi.
La afiŝo estas en multaj lokoj en la urbo. Do mi prenis foton:
externalImage.png

Reen al la supro