Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

Grown (Montri la profilon) 2017-oktobro-29 21:01:51

Altebrilas:
Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?
Se oni prezentas la aferon en la mala direkto, tio ŝajnas elvidebla. Dum justa kaj lojala debato neeblas pri lingvaj problemoj (pro la ne-debata politiko), esperantistoj havas neniun ŝancon prezenti serioze siajn argumentojn.

Kiam esperanto estas honeste prezentita, iuj homoj interesiĝas pri ĝi (la plej kuriozaj) kaj iom post iom, aliaj venas pro moda aŭ imita efiko. Sed se la homoj aŭdas nur rumorojn pri ĝi (komputileca senkultura artefarita lingvo inventita de utopista revemulo kaj nun parolata nur de malkreskanta manpleno da adeptoj), ili tute ne emas lerni ĝin aŭ eĉ scivoli pri ĝi.

Do, kiam EU estos demokrata, tia cenzuro ne plu ekzistos kaj esperantistoj povos kredinde sin esprimi.

Ĉu ne ekzistas partio kiu reklamas por demokratio en Eŭropo, helpe de Esperanto?
Fakte, mi malfrue lernis Esperanton ĉar Esperanto estetas sekista kaj Loĵbano estas pli precize.

morico (Montri la profilon) 2017-novembro-01 09:47:08

Esperanto estas cent ĝis mil aŭ dek mil foje pli parolata ol la "loĵbana" aŭ aliajn projektojn de Internacia lingvo. La amikoj de la ideo de internacia lingvo havas intereson subteni la ILon kiu sukcesis.
Internacia lingvo devas esti facila por antaŭeniri.
La facileco dependas de la kombino de pluraj faktoroj:
simpleco: la nombro de lernendaj elementoj devas esti malgranda, ankoraŭ pli se oni konas grandajn eŭropajn lingvojn kiuj estas la plej gravaj por la internacia komunikado ekde pli ol unu jarcento.
reguleco: ĝi devas esti la plej granda;
klareco: ĝi devas esti ankoraŭ la plej granda;
stabileco: ĝi devas esti tre granda por la Fundamento de la lingvo;
internacieco: ankaŭ la plej granda.
Ununura internacia lingvo sukcesis, Esperanto, ĉar ĝi kombinas tre bone tiujn kvin faktorojn, plus la ideon de la paco.

morico (Montri la profilon) 2017-novembro-01 09:47:08

La mesaĝo estas kaŝita.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-novembro-01 22:39:36

Oni povas ripetadi la avantaĝojn de nia lingvo, sed tio povas nur okazi... inter ni. Por konatigi ilin, oni devas debati pri ili, en kadro kiu lasas al ni sufiĉe da tempo por prezenti ilin kaj por respondi al la kritikoj. Hodiaŭ, tia debato tutsimple ne eblas.

Ni devas do daŭre subii la kutimajn antaŭjuĝojn: Esperanto estas komputileca artefarita lingvo, sen praktika utileco, parolata de manpleno da fantaziaj utopistoj, ktp, ktp, ktp.

morico (Montri la profilon) 2017-novembro-20 16:45:39

Kial lingvoj estas tiel gravaj por E.U. kaj por la mondo?
Jen aksiomoj pri lingva politiko, laŭ Robert Phillipson, Ĉu nur angla Eŭropo?

1. Lingvoj estas la konservejoj de homa sperto
2. Identigo kun lingvo estas centra al homa kulturo.
3. Eŭropa integriĝo efektiviĝas per lingvo.
4. Leĝoj, interkonsentoj kaj intertraktado dependas de lingva precizeco.
5. Multaj konceptoj signifas ion malsaman en malsamaj kulturoj kaj lingvoj.
6. Plej multaj homoj formas pli bone siajn pensojn en sia gepatra lingvo.
7. Denaskaj parolantoj havas klarajn avantaĝojn sur ne-denaskaj parolantoj.
8. La ideo, ke la angla estas neŭtrala lingvo estas falsa.
9. Tradukado kaj interpreto estas esencaj sed nur povas esti parte sukcesaj.
10. Ĉiuj formoj de publika parolado antaŭsupozas justan kaj ĝustan komunikadon.
11. La ideo, kiun ni bezonas ununuran lingvon de eŭropa komunikado, estas falsa.
12. Efika multlingvismo povas kontraŭstari la demokratian deficiton de la EU

morico (Montri la profilon) 2017-novembro-20 16:49:17

13. La 'scio-socio' devas konstrui multlingvan diversecon.
14. Edukaj sistemoj enspiritigas preferajn formojn de skribita kaj parolata lingvo.
15. Plej multaj ŝtatoj dum la19-a kaj 20-a-jarcentoj celis monolingvismon.
16. Edukado, publikaj kaj privataj aferoj povas funkcii bone en pli ol unu lingvo.
17. Plej multaj homoj tutmonde funkcias en pli ol unu lingvo.
18. Iuj lingvaj rajtoj estas homaj rajtoj.
19. Lingvaj rajtoj estas gravaj ĉar lingvo korelaciĝas kun potenco.
20. Tutmondiĝo kaj teknologio povas servi por antaŭenigi aŭ forigi lingvojn.
21. Lingvoj povas servi por kunigi aŭ dividi homojn.
22. La diversaj lingvoj kaj kulturoj de la mondo estas fundamente valoraj.
23. Lingvaj uzoj kaj lingvaj sintenoj estas profunde personaj.
24. Esperantistoj estas konvinkitaj, ke Esperanto povus servi por plifortigi ĉiujn lingvojn.

Haratta (Montri la profilon) 2017-novembro-20 18:24:58

Grown, kio signifas " ŝanĝbrilanta generalaĵo"?

thyrolf (Montri la profilon) 2017-novembro-20 20:35:18

Ho ve, nun Grown respondos ...

Roch (Montri la profilon) 2017-novembro-20 22:39:26

Grown (Montri la profilon) 2017-novembro-21 04:07:52

Roch:https://lernu.net/forumo/temo/23463

» Grown: Ne, ŝanĝbrilanta ĝeneraĵo estas tio.

https://en.wikipedia.org/wiki/Glittering_generalit...
+1.

Reen al la supro