Al la enhavo

PENSOJ PRI INTERNA IDEO DE E-O (2 KAJ 3)

de Francisko1, 2008-majo-28

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Francisko1 (Montri la profilon) 2008-majo-28 10:11:12

DUA PENSO POR UNUIĜO

“La Granda Frataro Universala (G.F.U.)... estas organizaĵo civila kaj kultura kiu havas la celon kunigi la Sĉiencon, Arton kaj Religion por intelekta pliboniĝo kaj spirituala reedukado, pere de la kunfandiĝo de ĉiuj sektoj, asocioj, societoj humanaj, filozofiaj, sĉiencaj, artaj, esoteraj, religiaj kaj inicaj.”

“La celoj de ĉi tiu Institucio resumiĝas tiel: unuigi en tutaĵo personojn de iu ajn kredaro, nacieco, sekso kaj kondiĉo, tiujn kiuj luktas por la superrego de la spirito kaj tiujn kiuj konsentas por starigi en la mondo “la Pacon en la koro de ĉiuj homoj”, por realigi Universalan Fratecon...”

PP 1 Paĝo 63

Dro S. R. de la Ferriere

TRIA PENSO POR UNUIĜO

“La vera celo de la konstituo de publika misio de la Granda Frataro Universala, estas precipe unuigi en harmonia tutaĵo, ĉiujn sektojn religiajn, grupojn sĉiencajn, kulturajn aŭ humanajn, la societojn artajn, la movadojn kiuj partoprenas al la disvastigo de la principoj por la progreso kaj evoluado de la homaro enĝenerale, kun la konceptaro ke ne devas ekzisti antaŭjugo pri raso, koloro, kredaro, sekto, kulturo, sekso, aĝo aŭ komprennivelo.

La ideo estas, precipe, ne kanaligi plu la homan pensadon, sed jes porti libere la tutan familion homan, al la eblo ke ĉiu povu esprimi sin mem en la fako kiun ŝli deziras”

P.P. I Paĝo 63

Dro S. R. de la Ferriere

Miland (Montri la profilon) 2008-majo-28 13:27:18

La movado de S-ro de la Ferriere ne estas simple homaranisma asocio.

Sekcio 6 de ĝia konstitucio montras ke ĝi havas okultan aspekton:
http://www.maestre.org/statutes.htm

Guglante lian nomon, lia movado klasifikindas kiel parto de la tiel-nomata 'nova epoka movado':
http://www.aquarius-studiesenter.no/e/serge.htm

Hispana paĝo:
http://www.maestre.org/ensenanzas.htm

Reen al la supro