Al la enhavo

Fermita

Ĉu "ajn" estas necesa?

de Metsis, 2017-novembro-17

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

Metsis (Montri la profilon) 2017-novembro-17 14:16:02

Oni povas traduki la anglan frazon "You haven't eaten any salad" al "Vi manĝis neniom da salato" aŭ neante la predikativon al "Vi ne manĝis iom da salato". Sed kelkaj skribantoj aldonas partikulon ajn: "Vi ne manĝis iom ajn da salato". Ĉu aŭa esprimo estas malĝusta? Se ambaŭ estas ĝusta, kio estas diferenco? Ĉu "ajn" estas eĉ necesa aŭ nur anglismo?

DuckFiasco (Montri la profilon) 2017-novembro-17 16:59:25

ajn estas plejparte partikulo insistanta pri nedifiniteco. Jen kelkaj ekzemploj el Vortaro.net:
  • kiu ajn tion diris al vi, estas malsaĝulo
  • mi mensogis, kion ajn mi diris
  • ili deziras, ke ni faru iun ajn decidon
  • iam ajn, iel ajn, sed venu, mi petegas!
Ĝi estas utila similmaniere al . Ne temas pri anglalingvaĵo ĉar "ajn" estas nenepra, nur nuancilo.

sergejm (Montri la profilon) 2017-novembro-17 21:08:09

'ajn' aperis en Esperanto por traduki rusan 'что-нибудь', 'что-либо' = 'kiu ajn'/'iu ajn'. 'ajna' = 'любой'. Sed de kie ĝi venis?

nornen (Montri la profilon) 2017-novembro-17 21:52:38

sergejm:'ajn' aperis en Esperanto por traduki rusan 'что-нибудь', 'что-либо' = 'kiu ajn'/'iu ajn'. 'ajna' = 'любой'. Sed de kie ĝi venis?
Aŭ por traduki germanajn "irgendwer", "irgendwas", "irgendwie", "irgendwo", "irgendwann", "irgendwohin", "irgendwoher"...
Aŭ por traduki francajn "quelqu'un", "quelque chose"...
Aŭ por traduki italajn "qualcuno", "qualcosa"...
Aŭ por traduki hispanajn "alguien", "algo"...
Aŭ por traduki latinajn "aliquis", "aliquod"...

Multe da hindeŭropaj lingvoj havas similan sufikson, ne nur la rusa.

@Metsis
Ĉu ĝi estas necesa? Mi dirus tiom necesa kaj tiom nenecesa kiel ekz "hund" kaj "ŝajn"... Neniu el ni mortus se ĝi ne estus.

Metsis (Montri la profilon) 2017-novembro-18 12:09:09

Dankon al ĉiuj respondantojn, sed ŝajnas, ke mi devas precizigi mian demandon. Mi legis la ekzemplojn en PIV kaj mi scias la germanan "irgend...". Mia demando temas pri uzo de "ajn" kune kun negacio kaj "iom".

En la angla oni neas predikativon: "You have not eaten any salad". Miascie oni ne povas normale (eble en ia slango) nei objekton: "You have _ eaten no salad" aŭ ian similan.

Kontraŭe oni neas objekton en la germana: "Du hast keinen Salad gegessen". Ĉu oni eĉ povas nei predikativon "Du hast nicht irgendeinen (?) Salad gesessen"?

En la sveda oni povas diri ambaŭmaniere: "Du har _ ätit ingen salad" (neante la objekton) kaj "Du har inte ätit någon salad" (neante la predikativon).

Ankaŭ en E-o oni povas diri ambaŭmaniere. Neante la objekton oni diras "Vi manĝis neniom da salato". Ĉu oni diras neante la predikativon "Vi ne manĝis iom _ da salato" aŭ "Vi ne manĝis iom ajn da salato"? Ĉu aŭa esprimo, "ne… iom da…" aŭ "ne… iom ajn da…", estas malĝusta? Se ambaŭ estas ĝusta, kio estas diferenco? Ĉu "ajn" estas eĉ necesa aŭ nur anglismo en tia esprimo?

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-18 13:29:06

mia dubo estas kiel uzi AJN sen tabelvortoj?

"priu ajnan kandidaton, sen cenzuro"
"ajnĉu vi venas, ni ekiros 8atm" (!!) (("sendepende de via veno aŭ ne veno" = "nese vi venas" = "venu ne venu"))
"ajnĉue ( = nesee), ni ekiros 8atm"

kompreneble, mi dubas pri AJNĈU kaj NESE, kaj anjĉuvene, nesevene, vennevene, venu ne venu.

certa ulo = malajnulo (??)

antaŭdankon

sergejm (Montri la profilon) 2017-novembro-18 20:37:42

Ne inventu ne kompreneblaj vortkunmetaĵojn! 'Ajn' estas uzata nur kun tabelvortoj; aldone vi povas uzi adjekivon 'ajna' kaj adverbon 'ajne', substantivojn 'ajno' = 'io ajn', 'ajnisto' = 'uloj kiu faras ion ajn' kaj ankoraŭ kelkajn vortojn, kiujn vi povas trovi en vortaro.

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-18 22:23:15

sergejm:Ne inventu ne kompreneblaj vortkunmetaĵojn! 'Ajn' estas uzata nur kun tabelvortoj; aldone vi povas uzi adjekivon 'ajna' kaj adverbon 'ajne', substantivojn 'ajno' = 'io ajn', 'ajnisto' = 'uloj kiu faras ion ajn' kaj ankoraŭ kelkajn vortojn, kiujn vi povas trovi en vortaro.
inventi?
sed kiel diri AJNĈU per alia rimedo?

nekomprenebla?
"ajn-iu-el-la-du-kaze-de-ĉu vi venas, ni ekiros 5atm" = "ajnĉu vi venas, ni ekiros 5atm"

ridulo.gif

nornen (Montri la profilon) 2017-novembro-18 22:26:26

Metsis:Kontraŭe oni neas objekton en la germana: "Du hast keinen Salad gegessen". Ĉu oni eĉ povas nei predikativon "Du hast nicht irgendeinen (?) Salad gesessen"?
Du hast keinen Salat gegessen. = Vi ne manĝis salaton.
Du hast nicht irgendeinen Salat gegessen. = Bi ja manĝis salaton, tamen ne iun ajn hazardan salaton, sed tre apartan, tre specialan salaton. Ekz: Du hast nicht irgendeinen Salat gegessen, sondern den besten Salat im ganzen Land.

Kion vi celas dirante "Vi manĝis neniom da salato"? Ĉu ke la manĝinto ne manĝis eĉ nur unu mordumon da salato?
Kion vi celas dirante "Vi ne manĝis iom ajn da salato"?
Kio estas la malsameco inter "ne manĝi salaton", "manĝi neniom da salato" kaj "ne manĝi iom ajn da salato"?

Traserĉinte la tekstaron, mi ne sukcesis trovi unu Zamenhofan teksteron enhavantan "iom ajn" aŭ "neniom ajn". Mi ja trovis "kiom ajn" 25 fojojn kun la signifo "ne gravas kiom".

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-19 12:05:06

nornen:
Kio estas la malsameco inter "ne manĝi salaton", "manĝi neniom da salato" kaj "ne manĝi iom ajn da salato"?
tre malfacilas trovi absolutajn sinonimojn.
ekz: mi volas - kanti <> kanti volas - mi

ĉiu esprimaĵo, el tiuj tri, kreas sian kontekston, aŭ plej taŭgas por respondi al unu el tri malsamaj demandoj.
ne manĝi salaton - sed eble vi ŝatos alian aĵon
manĝi neniom da salato - kial ne gustumi ĝin? aŭ ĉu vi ne ŝatas tian salaton?
ne manĝi iom ajn da salato - tre strange, ĉar ri ŝategas salaton, normale ri manĝas eĉ pli ol ĉiom

Reen al la supro