Al la enhavo

Fermita

Ĉu "ajn" estas necesa?

de Metsis, 2017-novembro-17

Mesaĝoj: 23

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2017-novembro-19 13:41:01

Pro tio ke en Esperanto ne estas t.n. 'duobla nedo', frazo Mi povas manĝi nenion estas dusenca: ĉu ĝi signifas 'Я не могу ничего есть' aŭ 'Я могу ничего не есть'? Feliĉe, vi povas uzi 'io ajn' por distngi la signifojn:
Mi ne povas manĝi ion ajn
Mi povas ne manĝi ion ajn
Tio ankaŭ helpos en kazo de rusa 'triobla neado':
Neniu manĝas ion ajn
Iu ajn ne manĝas ion ajn

Metsis (Montri la profilon) 2017-novembro-19 17:49:03

nornen,

<ein Facepalm> Ach, natürlich. Du hast nicht irgendeinen Salat gegessen, sondern den besten Salat im ganzen Land.

Ĉiuj,

Eble mi pensis, ke
"Vi ne manĝis salaton.": Vi ne manĝis la porcion de salato aŭ eble vi ŝatas alian aĵon.
"Vi manĝis neniom da salato": Vi ne manĝis eĉ nur unu mordumon da salato.
sed mi ne estas certa.

Mi ne sciis, kio estas malsameco inter "neniom da" kaj "ne iom da". Mi demandis pri ĉi tiu.

Estas bona scii, ke nek "iom ajn" nek "neniom ajn" estas ĝusta. Mi ne memoras, kie mi trovis "iom ajn", sed mi suspektis, ke temas pri anglismo. Mia suspekto estas nun konfirmata. Dankon!

sergejm (Montri la profilon) 2017-novembro-19 20:12:06

Vi povas trovi en tekstaro.com kelkajn iu ajn, ia ajn, ĉiu ajn kaj multajn ki-* ajn. Nek neni-* ajn, nek ti-* ajn troviĝas; ajn kun tiuj serioj de korelativoj LMMO ne estas sencplenaj.

nornen (Montri la profilon) 2017-novembro-20 02:53:08

sergejm:Nek neni-* ajn, nek ti-* ajn troviĝas; ajn kun tiuj serioj de korelativoj LMMO ne estas sencplenaj.
El tekstaro:
Sed pro neniu ajn motivo oni devos elparoli lian nomon
nenion ajn vi bezonas fari
Tamen ne nur post dek minutoj li ne revenis sed neniam ajn li revenis.
Pli malproksime, kiom povis atingi la rigardo, sur la arĝentizita ebenaĵo videblis nenia loĝejo, nenia ajn spuro de homoj.
ankaŭ eĉ la plej harstarigaj mistifikoj neniel ajn povos plimalbonigi lian staton.
Nenio ajn = вообще ничего?

nornen (Montri la profilon) 2017-novembro-20 02:55:42

La mesaĝo estas kaŝita.

sergejm (Montri la profilon) 2017-novembro-20 05:05:11

Tekstaro limigas rezulton per 100 trovoj; 'nenio ajn' troviĝas poste.

sudanglo (Montri la profilon) 2017-novembro-20 12:45:42

Metsis:Oni povas traduki la anglan frazon "You haven't eaten any salad" al "Vi manĝis neniom da salato" aŭ neante la predikativon al "Vi ne manĝis iom da salato".
Kiel denaska anglalingvano mi tradukus per Vi ne manĝis de la salatoVi tute ne manĝis de la salato

sudanglo (Montri la profilon) 2017-novembro-20 12:53:02

amigueo:
sergejm:Ne inventu ne kompreneblaj vortkunmetaĵojn! 'Ajn' estas uzata nur kun tabelvortoj; aldone vi povas uzi adjekivon 'ajna' kaj adverbon 'ajne', substantivojn 'ajno' = 'io ajn', 'ajnisto' = 'uloj kiu faras ion ajn' kaj ankoraŭ kelkajn vortojn, kiujn vi povas trovi en vortaro.
amigueo:inventi?
sed kiel diri AJNĈU per alia rimedo?

nekomprenebla?
"ajn-iu-el-la-du-kaze-de-ĉu vi venas, ni ekiros 5atm" = "ajnĉu vi venas, ni ekiros 5atm"ridulo.gif
Yes, inventi! - nekomprenebla, ankau jes!

Oni tute normale diras en Esperanto Ĉu vi venos aŭ ne, ni ekiros je la kvina

Metsis (Montri la profilon) 2017-novembro-21 10:08:22

sudanglo:
Kiel denaska anglalingvano mi tradukus per Vi ne manĝis de la salatoVi tute ne manĝis de la salato
Mi scias, ke oni povas uzi "de" por montri objekto, sed mi trovas tial uzadon problema kaj konfuza. Vidu la rimarkon 3 en la punkto B.11 en PIV. Tial rekta objekto sonas al mi pli nature: Vi ne manĝis la salatonVi tute ne manĝis la salaton aŭ kun "neniom".

amigueo (Montri la profilon) 2017-novembro-21 19:01:01

pri NENIOM AJN mi pensas ke AJN estas intensigilo. oni povas supozi ke NENIOM ekzistas nur unu, cxar gravasence cxiuj NENIOM estas egalaj sed... ne samaj!!
Estas tiomaj NENIOM kiomaj IOM !!!

intensigilo en la senco de
a mo i ko o aux a mi ko rilate al amiko.
ri ne mangxis iom da torton =
ri ne mangxis duonon
nek 4onon
nek 8onon
nek 20onon
nek ecx cxiu ebla IOM da tarto!

AJN en NENIOM AJN sciigas ke - atentu - estas multaj malsamaj NENIOM kvankam cxiuj egalas.

kompreneble, tiu intensilo servas al kontrauxstari nekredon aux kontrauxan spektativon.

TUTNENIOM = NENIOM AJN

Reen al la supro